Olivier Messiaen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oliver Messiaen en 1930

Olivier Eugène Prosper Charles MESSIAEN (naskiĝis la 10-an de decembro 1908 en Avignon, Francio; mortis la 27-an de aprilo 1992 en Parizo) estis franca komponisto, kompozicio-instruisto kaj orgenisto. Li estas konsiderata kiel unu el la plej elstaraj komponistoj de la 20-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Olivier Messiaen naskiĝis kiel pli aĝa frato de Alain Messiaen en familio literature verkema origine de Avignon. Lia patro Pierre estis profesoro pri la angla kaj ekde 1919 laboris dum pli ol tri jardekoj en la traduko de la verkoj de William Shakespeare, situacio, kiu grave influis la junan Olivier-on. Kiel junulo li legis Ŝekspiron elangligite de Jean Baptiste Montegut. La priskribo de homaj pasioj samkiel la magia ŝekspira mondo loĝata de fabelaj estaĵoj, sorĉistinoj kaj fantomoj fascinis lin.

„Mi orientiĝis je fabeloj, kaj Shakespeare foje estas tre fabela, kaj estas precipe ĉi tiu aspekto, kiu min influis. […] Mi ŝatis pli ol ĉio alia Makbeto (pro la sorĉistinoj kaj la fantomo Banquo) samkiel Puck kaj Ariel.“ [1]

Kiel infano li enscenigis Ŝekspiron per dekoraĵoj el celofano kaj per vitreroj surpentritaj per akvarelfarboj, je kio lia pli juna frato konsistigis la publikon.[2]

Lia patrino, poetino Cecile Sauvage, havis praulojn en suda Francio. Poemo al la nenaskita filo, kiun ŝi verkis dum la gravedeco, estas karakterizata de panteisma natursento, kiu estis karakterizonta la plenkreskan Olivier.

„Mi diros: Mi donis ĉi tiun flamon al ĉi tiuj okuloj, mi elprenis el la dusenca rideto de l' luno, el la brilado de la maro, el la veluro de l' pruno ĉi tiujn du infanajn stelojn, kiu sin malfermas al l' infinito.“

La influon de la patrino oni prave taksus kiel ege prega por la periodo, dum kiu la familio loĝis en Grenoble, kaj patro kaj avo pro la milito ne povis ĉeesti. Sekve Messiaen evoluigis krom la muzikaj ankaŭ literaturajn interesojn kaj kapablojn. Preskaŭ ĉiuj el siaj voĉkantaj verkoj baziĝas sur propraj tekstoj. Al multaj de siaj verkoj li antaŭigis komentojn en formo de prozopoemoj. Messiaen absolute konsciis pri la pregaj influoj de sia junaĝo. Tiel li registris sondiskon kun orgenimprovizaĵoj ĉirkaŭkadrantaj la poemojn de sia patrino. Dum interparolo kun Claude Samuel li esprimis sin pri ĉi tiu temo jene:

„La plej grava impreso, kiun mi ricevis, venis de mia patrino […]; dum ĉi tiu tuta tempo […] mia patrino edukis min en medio de poezio kaj fabelo, kiu estis sendepende de vokiteco al muzikisto estis la origino de ĉio, kion mi poste faris.“[3]

En la jaro 1912 familio Messiaen translokiĝis al Ambert kaj 1914 al Grenoble. Messiaen poste emfazis ofte sian intensan ligitecon je ĉi tiu loko kaj precipe de ĝia grandioza montara pejzaĝo,[4] kaj akiris domon sude de la loko. Ekde la oka vivjaro evidentiĝis unuaj nekutimaj muzikaj interesoj. Messiaen komencis memlerne ludi pianon kaj komponi laŭsente kanonojn en la oktavo. Mallonge poste li ricevis sian unuan pianinstruon.

Relative frue li familiariĝis kun la pianoverkaroj de Ravel (Gaspard de la nuit) kaj Debussy (Estampes), kiuj ambaŭ poste fariĝis gravaj por lia komponista evoluo. Je kristnasko li deziris operpartiturojn de Mozart, Gluck, Berlioz kaj Wagner. Frue montriĝis per la katolika kredo plua gvidlinio de lia posta pensado kaj kreado. Jam kiel infano li aĉetis teologiajn librojn. La rilaton inter fantazio, muziko, teatro kaj religio li poste priskribis per jenaj vortoj:

„Estas nekontesteble, ke mi en la veroj de la katolika kredo centfoje, milfoje obligite per la grandiozo retrovis tiun ĉi tenton, kaj ne plu temis pri teatra fikcio, sed pri veraĵo.“ [5]

Post la reveno de la patro la familio translokiĝis por mallonga tempo al Nantes. Krom diversaj, sinsekvaj pianinstruistoj precipe estis grava la harmoniscienca instruo ĉe Jehan de Gibon, kiu konatigis lin kun la opero de Debussy Pelléas et Mélisande, tiam ankoraŭ sentata kiel progresiva. Messiaen poste konfesis, ke ĉi tiu verko efikis sur lin kiel revelacio kaj fulmfrapo kaj influis lin kiel neniu alia.

Aŭtune 1919 lia patro sekvis vokon al la Pariza gimnazio Lycée Charlemagne, tiel ke ŝanĝendis la loĝloko. Por la juna Olivier ĉi tie komencis la instruo ĉe unu el la plej famaj edukejoj de la tiama epoko, la Pariza Konservatorio.

Studo ĉe la Konservatorio[redakti | redakti fonton]

La kompoziciklaso de Paul Dukas en 1929. Fone dekstre sidas la juna Messiaen

De 1919 ĝis 1930 Messiaen studis ĉe la Pariza Konservatorio. Ĉi tie li sekvis la plej diversajn klasojn kaj estis forte pregata per la tute aparta stilo de la konservatorio, destinata per la tradicioj kaj agadoj de la instruistoj. Male al aliaj lernantoj Messiaen neniam sentis la bezonon, eliĝi la lernejan premon, kaj ankoraŭ multe pli poste li menciis siajn iamajn instruistojn kun grandega respekto.

Pianinstruon Messiaen ricevis de Georges Falkenberg. Lia instruisto pri harmoniscienco Jean Gallon metis la fundamenton por la kromatiko kaj la fiorituroj, kiujn Messiaen poste abunde enigis en siajn verkojn. Por siaj studoj en harmoniscienco li gajnis en 1924 duan premion. En la studado pri fugo ĉe Georges Caussade Messiaen estis pli sukcesa: en 1926 li ricevis la unuan premion pri kontrapunkto kaj fugo.

Kun sia instruisto por pianakompano, Cesar Abel Estyle, Messiaen evoluigis la arton de improvizado, pro kio en 1927 li denove gajnis unuan premion. Pro siaj kapabloj pri improvizado Messiaen finfine eniĝis la orgenklason de Marcel Dupré. Ĉi tiu instruisto estis por li ege grava, kaj tiel Messiaen alroprigis al si lian virtuozecon kaj pluevoluigis ĝin ĝis perfekteco. Pri tio li estis rekompencita en 1929 per duobla unua premio por orgenludado kaj orgenimprovizado.

Plua grava instruisto de Messiaen estis Maurice Emmanuel, kun kiu li studis muzikhistorion. Emmanuel ege influis Messiaen per la okupiĝo pri malnovgreka muziko kaj metriko, samkiel per la praktiko de harmonizado de gregoriaj melodioj. Ambaŭ Messiaen poste ekuzis en siaj komponaĵoj, ekz. en Nativité du Seigneur, en kiu li modifis parte kromatikaj la gregoriajn ĉantojn. En la kompozicia klaso de Paul Dukas, kiu ankaŭ estis ege grava por Messiaen, li akiris en 1930 sian lastan unuan premion, antaŭ ol li forlasis la konservatorion kun kroma diplomo pri altaj muzikaj studoj. Kromaj instruistoj liaj estis Noël Gallon, frato de Jean Gallon, kiu instruis harmonisciencon, fugon, kontrapunkton kaj orkestrado, samkiel Joseph Baggers, ĉe kiu Messiaen edukiĝis kiel frapinstrumentisto.

Dum sia tempo ĉe la Konservatorio Messiaen tamen ne nur estis muzike formata. Liaj gepatroj antaŭenigis lian plezuron pri teatro, vizitante kun li multnombrajn prezentadojn. Krome ili celis lian bonan ĝeneralan klerecon, kio por lernanto ĉe la Pariza Konservatorio kutime estis malofta.

„Dum la periodo, kiam mia patro estis nomumita profesoro en Parizo, kun granda plezuro mi vizitis la monumentojn, la muzeojn kaj la preĝejojn; miaj unuaj vizitoj de Notre-Dame (...) sendube influis mian karieron. Mi estas ankoraŭ blindigita per la mirindaj koloroj de tiuj ĉi fenestroj mezepokaj (...) jen la naturo mem en sia plej eksterordinara manifestacio.“[6]

Orgenisto kaj komponisto[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Triunuo, Parizo. Messiaen estis la orgenisto de la preĝejo dum 61 jaroj.

En 1931 li transprenis la orgenistopostenon ĉe la Pariza preĝejo Sainte-Trinité, kiun li tenis 55 jarojn. Kvankam la ĉefa tasko de Messiaen konsistis el la liturgia akompano dum la mesoj, li tamen ankaŭ havis la eblecon ludi proprajn improvizadojn. Kiam tio tamen ekenuigis lin, li verkis la Messe de la Pentecôte, en kiu li kunigis ĉiujn siajn iamajn improvizaĵojn. Jam ĉi tiu verko transpaŝis ĉion, kion oni kutime aŭdis dum diservo en preĝejo. Tial la komunumo ne komprenis la muzikon propran de Messiaen kaj indignis pri la moderneco kaj etera raveco de liaj fruaj orgenpecoj, kiujn li verkis kiel "kompona orgenisto".

En 1932 Messiaen edziĝis kun la violonistino kaj komponistino Claire Delbos, kiu nur kelkajn jarojn post la naskiĝo de la filo Pascal (nask. 1937) eksuferis nervan malsanon kaj mortis en 1959. Por Delbos Messiaen verkis i.a. la voĉkantan ciklon Poèmes pour Mi (Mi estis ŝia karesnomo) kaj kelkajn violonaĵojn.

Kune kun André Jolivet, Yves Baudrier kaj Jean-Yves Daniel-Lesur Messiaen validas kiel fondinto de Jeune France, grupo de komponistoj formiĝanta en 1936. Samjare, en 1936, Messiaen komencis sian instruagadon. Li instruis ekvidan pianludon ĉe la Ecole normale de musique kaj orgenimprovizadon ĉe la Schola Cantorum.

En la jaro 1939 li estis devigita militservi, kaj en 1940 li estis militkaptita. Preskaŭ naŭ monatojn Messiaen pasigis kiel militkaptito en la baza kaptitejo VIII A de la germana armeo en Görlitz, kie li komponis la Quatuor pour la fin du temps (kvarteto por la fino de l' tempo) kaj unuan fojon prezentis kune kun aliaj kaptitoj. Tion ebligis la bonvola kampejestro Franzpeter Goebels, kiu poste renomiĝis kiel koncertpianisto kaj pianoprofesoro ĉe la Nordokcident-Germana Muzikakademio (nuntempe Altlernejo por Muziko Detmold). La milito postlasis profundajn spurojn en la kreado de Messiaen.

„Lia muziko alprenas senpere pli grandan seriozecon, kiu aperis en la monatoj de suferado kaj aperigis apokalipsajn viziojn.“[7]

En 1941 Messiaen estis nomumita instruisto ĉe la Pariza Konservatorio. Li instruis harmonisciencon sur altega nivelo. Kiam li en 1943 denove trafis sur Guy-Bernard Delapierre, kiun li ekkonis dum la militkaptiteco, li komencis fari en ties loĝejo privatajn kursojn pri analizo. Tio instigis la direktoron de la Konservatorio, transdoni al Messiaen klason pri analizo en la Konservatorio. Tiel Messiaen instruis ekde 1947 analizon, estetikon kaj ritmon.

La instruadon de kompoziciklaso la estra administrejo malpermesis al Messiaen, ĉar ĝi suspektis lin pro skandalema modernismo. Nur en 1966 li rajtis transpreni la kompoziciklason kaj estis nomumita profesoro pri kompozicio. Laŭ Messiaen mem ĉi tiu klaso estis io kiel elita klaso pri kompozicio. Li tie pritraktis ĉefe temojn, kiuj laŭ sia opinio en aliaj kompoziciklasoj ne ricevis sian parton, kiel ekz. la studado de ekzota, antikva kaj modernega muziko, samkiel orkestrigo kaj ritmo. Sian instruadon ĉe la Konservatorio Messiaen finis en la jaro 1978. En ĉi tiu tempo li edukis tutan generacion da gravaj komponistoj el la 20-a jarcento. Li estis ekz. instruisto de Pierre Boulez, Karlheinz Stockhausen kaj Iannis Xenakis.

Gravaj verkoj por lia instruo estis la libroj Vingt Leçons d´harmonie (1939) kaj Technique de mon langage musical (1944). La unua estas kajero kun stilekzercoj, eksterordinare bone taŭgaj por enkonduki en la kompoziciteknikon de granda majstro de la pasinteco. La dua estas instrulibro, en kiu Messiaen elmontras siajn plej gravajn harmoniajn kaj ritmajn novigojn.

La 1-an de julio 1961 Messiaen edzinigis la pianistinon Yvonne Loriod, kiu jam en 1941 estis lernantino en lia klaso ĉe la Konservatorio kaj sekve ankaŭ validis kiel unu el la plej gravaj interpretoj de lia muziko.

Post komponkomisio de la intendanto de la Nacia Opero de Parizo, Rolf Liebermann, Messiaen verkis inter 1975–1983 laŭ propra libreto sian ununuran opero Saint François d’Assise, kies 8 bildoj montras la eniron de la Dia graco en la animon de Sankta Francisko el Asizo.

En 1967 Messiaen estis elektita en la Instituton de Francio. En 1971 Messiaen estis dekorita per la alte dotita finna Wihuri-Sibelius-Premio, en 1979 per la Bach-Premio de la Libera kaj Hanza Urbo Hamburgo.

En 1992 Messiaen mortis en Parizo, mallonge antaŭ la premiero de la dua produktado de Saint François d’Assise ĉe la Salzburga Festivalo, realigita de la reĝisoro Peter Sellars sub la muzika direktado de Esa-Pekka Salonen.

La muziko de Messiaen[redakti | redakti fonton]

Ĝardensilvio. Tiu-ĉi birdo pruntis sian vokon al la komponaĵo de Mesiaen La fauvette des jardins

La franca komponisto ĉerpis por sia muziko inspirojn el la studado de la nombromistiko, de barataj ritmoj, de gregoriaj ĉantoj, de la birdokantado, de la sonado de gamelano-orkestroj aŭ de la komponaĵoj de Claude Debussy kaj Igor Stravinski. Trans ĉiuj ĉi variaj inspiroj kia muziko estas pregita de spirita energio kaj profunda katolika kredo. Krome li estis sinesteziulo, kiu asociis sonojn kun koloroj.

„Mia sekreta sopiro je fea pompo en la harmonio puŝis min al tiuj ĉi fajroglavoj, tiuj ĉi abruptaj steloj, tiuj ĉi blu-oranĝaj lafofluoj, tiuj ĉi planedoj de turkiskolora, tiuj ĉi violkoloroj, tiu ĉi grenatruĝo de kreskegaj disbranĉiĝoj, tiu ĉi kirlo de tonoj kaj koloroj en tohuvabohuo de ĉielarko.“[8]

Messiaen registris dum mondvojaĝoj birdokantojn;– li kapablis diferencigi ĉ. ,700 birdovokojn – kaj utiligis tiujn i.a. en la pianverkoj Catalogue d’Oiseaux 1956–1958, La fauvette des Jardins 1970 kaj Petites Esquisses d’Oiseaux 1986, en Jardin du sommeil d’amour el la Turangalîla-Simfonio 1946-1948, en la orkestroverko Des Canyons aux Étoiles 1971–1974 samkiel en nekutime kompleksa formo en la 6-a bildo Le Prêche aux Oiseaux el sia opero Saint François d’Assise. Rilate siajn komponaĵojn baziĝantajn sur birdovoĉoj Messiaen klarigis: „Konsidere multaj kontraŭajn skolojn, eksmodaj stiloj kaj kontraŭdiraj skribmanieroj ekzistas neniu humana muziko, kiu inspiris la malesperantojn per fido. Tie la voĉoj de la senfina naturo.“

Liaj sep „modusoj kun limigitaj transponeblecoj“ sistemigas la distancigajn oktavdividojn (t.e. samŝtupaj resp. periode -alternaj intervalĉenoj) jam konataj el la muziko de Franz Liszt, Claude Debussy, Aleksandr Skrjabin, Maurice Ravel kaj Béla Bartók kaj utiligas tiujn kiel vasta gamomaterialo por longaj distancharmoniaj pasoj. Messiaen postulis ankaŭ kelkajn "specialakordojn", kiel ekz. la akustika oksono "akordo de resonanco" aŭ de diatona sepsono " akordo sur la dominanto" ktp.

Krome li evoluigis multiplikajn kaj dividajn seriojn por sia ritmaro; li nomis siajn simetriajn ritmajn formulojn „ne inversigeblaj ritmoj“. Per sia pianaĵo Mode de valeurs et d’intensités li inicis en 1949 la serian muzikon. Precipe en lia malfrua verkaro kiel en la orgenciklo Livre du Saint-Sacrement, 1984/85 li kombinas la evoluigitajn teknikojn kaj ordigas ilin – same kiel en siaj tri orgencikloj el la 1930-aj jaroj – al plejparte sakrala temo. En siaj komponaĵoj li uzis ankaŭ nekutimajn instrumentojn kiel la Ondes Martenot.

Olivier Messiaen prezentis kelkajn el siaj komponteknikoj jam en 1944 en sia traktaĵo Technique de mon langage musical. Al ĉi tiuj ideoj li plejparte restis fidela, malgraŭ la fajnigitaj teknikoj, dum sia plua vivo. Tio kondukis al sinfermiĝinta, tuj ekkonebla „Messiaen-stilo“, kiu trapasas ĉiujn siajn verkojn.

Olivier Messiaen kiel sinesteziulo[redakti | redakti fonton]

"kiam mi aŭdas muzikon, kaj same kiam mi legas ĝin, tiam por vidi en mi, antaŭ miaj internaj okuloj, kolorojn moviĝantajn kun la muziko, kaj mi sentas tiujn ĉi kolorojn en ekstreme viva maniero"[9] Olivier Messiaen nomis sin mem sinesteziulo, kiu kaj vidas ĉe sonoj kolorojn kaj ankaŭ aŭdis ĉe koloroj sonojn. En la literaturo tamen troviĝas kontraŭdiraj indikoj, ĉu je Messiaen fakte temas pri sinesteziulo malvastasence aŭ ne.

Esploro de la fenomeno[redakti | redakti fonton]

La usona muziksciencisto Jonathan W. Bernard surmontras en traktaĵo, ke la rilatoj koloro-tono ĉe Messiaen entute ne estas arbitraj, sed ke ili baziĝas sur certa skemo. [10] Kiel kutime ĉe la fenomeno de la sinestezio, ankaŭ la rilatoj de Messiaen substaras al neniu ekstera ordo, estas plene individuaj kaj por aliaj homoj ne logike postplenumeblaj. La rilatoj aperas relative unuecaj kaj tiel lasas konkludi veran sinestezion. Interesa trajto de la sinestezio de Messiaen estas, ke ĝi ne nur pasas en la kutiman direkton aŭdi → vidi, sed ankaŭ inversen. Messiaen ekz. rakontis, ke li komponis la kvinan movimenton de la komponaĵo "Sept Haikai" tradukante la kolorojn, kiujn li imagis je japana pejzaĝo, en tonojn. "Tio estas, kion mi preskaŭ laŭvorte volis traduki en muzikon; tiu ĉi peco vere estas verda, ruĝa, orkolora kaj blua [...]" [11] Ne estas tute klare, ĉu je la sinestezio en ambaŭ direktojn temas pri nelibervola fenomeno aŭ pri kutimo de la komponisto. Indicoj pri stabila rilato tono-koloro en la verkoj de Messiaen troviĝas en variaj fontoj. Eldiroj en intervjuoj, rimarkoj en antaŭparoloj aŭ tekstoj pri liaj komponaĵoj kaj kompreneble kolorskizoj en la partituroj dokumentas la ligon inter aŭda kaj vida perceptado. Tamen la plej granda parto de la verkoj de Olivier Messiaen entenas neniujn kolorskizojn.[12]

Tipoj de la respektivaj kolornomoj laŭ Jonathan W. Bernard[redakti | redakti fonton]

En la fontoj troveblas tri diferencaj tipoj de kolornomoj, kiuj sin intensigas laŭ la grado de komplekseco.

1. unukolora, ekz.: "ruĝa" aŭ "verda"
2. Same unueca kolornuanco, tamen pli kompleksa. Komparebla kun la kolorpasoj de ĉielarko, uzado de kunmetitaj nomoj, ekz.: "blu-oranĝa" aŭ "griz-rozkolora"
3. kolorkombinaĵoj de diferenca komplekseco
  • simplaj paroj, ekz.: "griza kaj orkolora"
  • triopoj, ekz.: "oranĝa, orkolora kaj laktblanka"
  • kompleksegaj kolormiksaĵoj, ekz.: "transparenta sulfurflavo kun helaj violkoloraj spegulaĵoj kaj etaj makuloj da prusa bluo kaj brunviola bluo" [13]

La duopoj kaj triopoj prezentas supozeble sinsekvon de akordoj, bildigitaj per paralelaj aŭ vertikalaj kolorgrupoj, la lasta punkto je tio konsideras certajn kolorhierakiojn, kiuj ankaŭ sin povas esprimi per punktoj, strioj ktp..

Modusoj kun limigitaj transponeblecoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj por la verkoj de Messiaen kaj ankaŭ por la aliro al lia sinestezio estas la "modusoj kun limigitaj transponeblecoj". Ekzistas sep modusoj, kiuj estas malsamofte transponeblaj, kunmetiĝas el tonoj de la 12-tona gamo kaj estas karakterizitaj per ĉiam diversaj intervaloj. la unua moduso estas ekz. plentona gamo, la modusoj kvar ĝis sep estas pregita de la tritono.

1-a moduso
2-a moduso
3-a moduso
4-a moduso
5-a moduso
6-a moduso
7-a moduso

Kolorrilatoj[redakti | redakti fonton]

Messiaen metas al ĉiu transponado de moduso apartan koloron. La tria moduso, ĉe Jonathan W. Bernard nomita 3(1), reprezentas ekz. la koloron oranĝo (parte ankaŭ kombine kun aliaj koloroj). En la unuopaj pecoj ekzistas ankaŭ transprenoj el la aliaj tranponaĵoj de la sama moduso.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Orgeno sola[redakti | redakti fonton]

  • Esquisse modale (1927; ne publikigita, manskribaĵo perdiĝis?)
  • Prélude (ĉ. 1928; malkovrita en 1997 kaj postmorte eldonita de Olivier Latry; Paris: Leduc, 2002)
  • L'hôte aimable des âmes (1928; ne publikigita, manskribaĵo perdiĝis?)
  • Le Banquet céleste (1928; Paris: Leduc, 1960)
  • Variations écossaises (1928; ne publikigita, manskribaĵo perdiĝis?)
  • Diptyque: essai sur la vie terrestre et l'éternité bienheureuse (1930; Paris: Durand, 1930)
  • Offrande au Saint Sacrement (ĉ. 1930; malkovrita en 1997 kaj postmorte eldonita de Olivier Latry; Paris: Leduc, 2001)
  • Apparition de l'église éternelle (1932; Paris: Lemoine, 1934)
  • L'Ascension (1933-34; Paris: Leduc, 1934)
  • La Nativité du Seigneur (1935; Paris: Leduc, 1936)
  • Les Corps Glorieux (1939; Paris: Leduc, 1942)
  • Messe de la Pentecôte (1949-50; Paris: Leduc, 1951)
  • Livre d'orgue (1951; Paris: Leduc, 1953)
  • Verset pour la Fête de la Dédicace (1960; Paris: Leduc, 1961)
  • Monodie (1963; Paris: Leduc, 1997)
  • Méditations sur le mystère de la Sainte Trinité (1969; Paris: Leduc, 1973)
  • Livre du Saint Sacrement (1984; Paris: Leduc, 1989)

Pliaj komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Préludes por piano, 1928
  • Les offrandes oubliées, sinfonia meditaĵo por orkestro, 1930
  • Hymne au Saint Sacrement por orkestro, 1932
  • Poèmes pour Mi por soprano kaj piano, 1936 (orkestra versio 1937)
  • O sacrum convivium, moteto por miksita ĥoro (1937)
  • Chants de terre et de ciel, ses kantoj por soprano kaj piano (1938)
  • Quatuor pour la fin du temps (kvarteto por la fino de la tempo) por klarneto, violono, violonĉelo kaj piano, 1941 (ekestinta kaj unuan fojon prezentita en militkaptitejo en Görlitz)
  • Visions de l'Amen por du pianoj, 1943
  • Trois petites Liturgies de la Présence divine por inĥoro kaj instrumentoj pri propraj tekstoj, 1943-44
  • Vingt regards sur l'Enfant-Jésus por piano, 1944
  • Turangalîla-Sinfonie por piano, Ondes Martenot kaj granda orkestro, 1946-48
  • Canteyodjaya por piano, 1948
  • Cinq rechants por 12 voĉoj pri propraj tekstoj, 1949
  • Mode de valeurs et d'intensités por piano, 1949
  • Le merle noir por fluto kaj piano, 1952
  • Réveil des oiseaux por piano kaj orkestro, 1953
  • Oiseaux exotiques por piano, 11 blovinstrumentoj, 7 frapinstrumentoj, 1956
  • Catalogue d'oiseaux por piano, 1956-58
  • Chronochromie por granda orkestro, 1959/60
  • Sept Haîkaî. Esquisses japonaises por piano, blovinstrumentoj, 8 violonoj, kaj frapinstrumentoj, 1962
  • Couleurs de la Cité céleste por piano, blovinstrumentoj kaj frapinstrumentoj, 1963
  • Et exspecto resurrectionem mortuorum por lignaj blovinstrumentoj, latunaj blovinstrumentoj kaj frapinstumentaro, 1964
  • La Transfiguration de Notre Seigneur Jésus Christ por ĥoro kaj orkestro, 1965-69
  • Des Canyons aux Étoiles... por orkestro, 1971-1974
  • Saint François d'Assise, opero en 8 scenoj, 1975-83, unuafoje prezentita la 28-an de novembro 1983 ĉe la Nacia Opero de Parizo (Palais Garnier) kun José van Dam kiel titolrolulo.
  • Un Vitrail et des oiseaux por piano, blovinstrumentoj kaj frapinstumentoj , 1986
  • Petites Esquisses d'oiseaux por piano, 1987
  • Un Sourire por orkestro, 1989
  • Éclairs sur l'Au-delà... (rigardadoj al la transejo...) por orkestro, 1987-1991
  • Concert à quatre por fluto, hobojo, piano, violonĉelo kaj orkestro, 1990-1991

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sieglinde Ahrens, Hans-Dieter Möller und Almut Rößler: Das Orgelwerk Messiaens; Duisburg: Gilles & Francke, 1976; ISBN 3-921104-07-6
  • Siglind Bruhn: Messiaens musikalische Sprache des Glaubens. Theologische Symbolik in den Klavierzyklen Visions de l’Amen und Vingt Regards sur l’Enfant-Jésus; Waldkirch: Edition Gorz, 2006; ISBN 3-938095-04-0
  • Siglind Bruhn: Olivier Messiaen, Troubadour. Liebesverständnis und musikalische Symbolik in Poèmes pour Mi, Chants de terre et de ciel, Trois petites Liturgies de la présence divine, Harawi, Turangalîla-Sinfonie und Cinq Rechants; Waldkirch: Edition Gorz, 2007; ISBN 978-3-938095-07-2
  • Zsolt Gárdonyi: Distanzharmonik bei Olivier Messiaen, in: Gárdonyi-Nordhoff, Harmonik, S. 219-231; Wolfenbüttel: Möseler Verlag, 20022; ISBN 3-7877-3035-4
  • Theo Hirsbrunner: Olivier Messiaen. Leben und Werk; Laaber: Laaber Verlag, 19992; ISBN 3-89007-139-2
  • Stefan Keym: Farbe und Zeit. Untersuchungen zur musiktheatralen Struktur und Semantik von Olivier Messiaens Saint François d'Assise; Hildesheim etc.: Olms, 2002; ISBN 3-487-11661-8
  • Heinz-Klaus Metzger, Rainer Riehn (Hrsg.): Olivier Messiaen; Musik-Konzepte 28; München: Edition Text + Kritik, 1985; ISBN 3-88377-131-7
  • Aloyse Michaely: Verbum Caro. Die Darstellung des Mysteriums der Inkarnation in Olivier Messiaens Vingt Regards sur l’Enfant-Jésus; in: Hamburger Jahrbuch für Musikwissenschaft 6 (1983), S. 225-345; ISBN 3-921518-99-7
  • Aloyse Michaely: Die Musik Olivier Messiaens: Untersuchungen zum Gesamtschaffen; Hamburg, Verlag der Musikalienhandlung Wagner, 1987; ISBN 3-88979-027-5
  • Aloyse Michaely: Messiaens „Saint François d’Assise“: Die musikalisch-theologische Summe eines Lebenswerkes; Frankfurt a. M. etc: Stroemfeld, 2006; ISBN 3-87877-976-3
  • Almut Rößler: Beiträge zur geistigen Welt Olivier Messiaens. Mit Original-Texten des Komponisten; Duisburg: Gilles & Francke, 1984; ISBN 3-921104-87-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Claude Samuel: Entretiens avec Olivier Messiaen; Paris 1986; Paĝo 5
  2. Olivier and Claude Samuel: Conversations with Claude Samuel, Portland 1994, Paĝo 41
  3. Claude Samuel: Entretiens avec Olivier Messiaen; Paris 1986; paĝo 12
  4. Claude Samuel: Entretiens avec Olivier Messiaen; Paris 1986; Paĝo 11
  5. Claude Samuel: Entretiens avec Olivier Messiaen; Paris 1986; Paĝo 12
  6. Claude Samuel: Entretiens avec Olivier Messiaen; Paris 1967; Paĝo 4
  7. Theo Hirsbrunner: Olivier Messiaen; Leben und Werk; Laaber 1988; Paĝo 41
  8. Citaĵo el Messiaen: Die Technik meiner musikalischen Sprache
  9. Citaĵo laŭ: Bernard, Jonathan W. (1986): Messiaen's Synaesthesia. The correspondence between colour and sound sturcture in his music. Music Perception, 4 (1), S. 41
  10. Bernard, Jonathan W. (1986): Messiaen's Synaesthesia. The correspondence between colour and sound sturcture in his music. Music Perception, 4 (1), S. 43
  11. Citaĵo laŭ Jewanski, Jörg: "Wenn ich Musik höre, sehe ich Farben" Zur Synästhesie bei Olivier Messiaen
  12. komp. Bernard, Jonathan W. (1986): Messiaen's Synaesthesia. The correspondence between colour and sound structure in his music. Music Perception, 4 (1), S. 45
  13. komp. Bernard, Jonathan W. (1986): Messiaen's Synaesthesia. The correspondence between colour and sound structure in his music. Music Perception, 4 (1), S. 44


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Olivier Messiaen » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 1910656 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)