27-a de aprilo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 27-a de aprilo estas la 117-a tago de la jaro (la 118-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 248 tagoj restas.
Je la 27-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 711: Islama invado de Iberio: armeo de maŭroj gvidata de Tarik ibn Zijad alvenis al Ĝibraltaro por komenci invadon de Iberio (Al-Andalus)
- 1296: Reĝo de Anglio Eduardo la 2-a venkis skotojn en batalo de Dunbar (Skotlando)
- 1413: Enlanda milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj: en Parizo eksplodis popola ribelo sub gvido de buĉisto Simon Caboche
- 1423: En la interna batalo apud Hořice kadre de husmovado venkis taboritoj
- 1509: Papo Julio la 2-a ekskomunuikis Venecian respublikon
- 1521: Portugala navigisto Magelano pereis en batalo de Maktano kontraŭ loĝantoj de filipina insulo
- 1565: Hispanaj kolonioj: insulo Cebuo iĝis unua hispana kolonio en Filipinoj
- 1613: Pollando: incendio detruis preskaŭ tutan Gnieznon, la urbon de nobelaj juĝejoj
- 1667: Pro mizero angla verkisto kaj poeto John Milton vendis kontraŭ 10 pundoj la rajton al sia epopeo Perdita Paradizo - bazita sur Biblio
- 1763: Estro de otavoj Pontiac prezentis dum kunsido de indianoj planon de kontraŭbrita ribelo
- 1792: En Peterburgo kontraŭuloj de la reformoj de Kvarjara Sejmo, sub la preteksto de minacita libereco, ligis konfederacion kontraŭ la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kaj Konstitucio de la 3-a de Majo
- 1794: Insurekcio de Kosciuszko kontraŭ Rusia Imperio: venko de litova armeo super la rusa en batalo de Nemenčinė (subdistrikto de Vilnius)
- 1796: Dispartigoj de Pollando-Litovio: Aŭstrio solene transprenis regadon en la pola urbo Krakovo
- 1805: Unua Berbera Milito: batalo de Derno komencita - usona armeo kaj berberoj okupis Darna en Berberio (nun en Libio)
- 1810: Germana komponisto Ludwig van Beethoven komponis Por Elise
- 1813: Venko de usona armeo super la brita en batalo de York (nun Toronto)
- 1828: Zoo de Londono fondiĝis - la tria plej malnova, la unua estis Viena Bestoĝardeno
- 1840: Oni komencis rekonstrui la Palacon de Westminster en Londono
- 1848: Aŭstria armeo sufokis tumulton en Krakovo, bombardante la urbon de Vavelo - 32 personoj pereis
- 1848: Provizora registaro de Francio oficiale malpermesas sklavecon en siaj kolonioj
- 1887: Filadelfio: unua kirurgia fortranĉo de apendico
- 1904: Chris Watson el Aŭstralia Laborista Partio unuafoje en la mondo iĝis socidemokrata gvidanto de la lando
- 1905: Belgio: inaŭguto de Internacia ekspozicio en Lieĝo
- 1908: La 4-a Somera Olimpiko komenciĝis en Londono
- 1909: Otomana Imperio: maltronigo de la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a
- 1912: La 5-a Somera Olimpiko komenciĝis en Stokholmo
- Unua mondmilito:
- 1915: Franca krozŝipo Léon Gambetta estis sinkigita sur Jonia Maro de aŭstra-hungara submarŝipo U-5 (684 maristoj el 821 pereis)
- 1917: Grekio aliĝis al Triopa Entento
- 1918: En Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko oni naciigis eksterlandan komercon
- 1919: Apostola Seĝo oficiale agnoskis la polan ŝtaton
- 1920: Pola-bolŝevika milito: venko de pola armeo dum militiro al Kievo en la batalo apud Ĉernobilo
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana estro de SS Heinrich Himmler ordonis fondon, en la pola urbo Oświęcim, de la nazia koncentrejo Aŭŝvico, krome sekrete ordonis preparon de la deportado de ciganoj el Nazia Germanio kaj okupataj de ĝi landoj al konkeritaj polaj teritorioj - la unua komandanto iĝis Rudolf Höß kaj la unua transporto de polaj politikiaj malliberuloj okazis la 14-an de junio (laŭ pritakso en ĝi pereis 1,1-1,5 mln de homoj); nombro de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento (Francio, Britio kaj Sirio) estis 68 423 personoj; Homs: al formigo-centro de Memstara Brigado de Karpataj Pafistoj alvenis unua grupo - 80 oficirojn kaj 171 suboficirojn kun soldatoj el internigejoj en Rumanio; Norvega Fronto: konvojo FP-2 kun franca 27-a duonbrigado de alpaj pafistoj post 4 tagoj atingis Harstad; kunsido de la Plej Supera Milit-Konsilio de Aliancanoj en Londono
- 1941: Germanaj okupantoj anstataŭ Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań kreis nazian Reichsuniversität Posen, kies inaŭguron partoprenis ministro pri edukado kaj instruado; Balkana kampanjo: germana armeo eniris Atenojn (matene eniris rekognoskaj grupoj); Ĉikago: organiza kunveno de Pola-Litova Societo; sur monto Latrun (Palestino) ĵurio de polaj, arabaj kaj judaj geskoltoj; Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis, ke germana juĝejo kondamnis en Toruń al 5 jaroj de mallibero 60-jaran judon de Bydgoszcz, akuzitan pri komercado kun naziaj broŝuroj kaj portretoj de Hitler; Berno: oni anoncis, malgraŭ germana cenzuro, ligon de telefona komunikado tra Berlino kun Krakovo; en Singapuro finiĝis konsilio pri defendplano kaze de la japana agreso
- 1942: Germana polico pafmortigis en Marcinów 16 judojn; gestapo de Grudziądz pendumis en Nowogród 10 personojn; Intensa brita bombado de la germana urbo Rostock, daŭranta de la 23-a de aprilo, finiĝis; Pola Rezistomovado: generalo Władysław Sikorski denove atentis pri nepreco ataki germanan transporton sur okupataj polaj teritorioj; Generalplan Ost: precizigo pri la germanigo de orientaj teritorioj antaŭvidis deporton de 80-85% de poloj al Siberio, dum 3-4,8 milionoj devus resti sur la germana setlejzono; nokte Luftwaffe atakis Norwich; soveta notaĵo al Aliancanoj pri la germanaj kruelaĵoj sur teritorioj de Sovetunio
- 1943: Ribelo en varsovia geto: membroj de Popola Gvardio ebligis forlason de la flamanta geto al grupo de judoj, kiujn direktis al partizanaj taĉmentoj; germanoj pafmortigis 115 judojn kontraŭstarantaj armile; taĉmento de Popola Gvardio detruis en komunuma oficejo en Bolimów (distrikto Skierniewicki) dokumentojn de poloj deportotaj al trudlaboro en Nazia Germanio; germana polico pafmortigis en Varsovio fratojn Roman kaj Wacław Iwański pro forkonduko de vunditaj judoj tra subteraj kanaloj; renkonto de Adolf Hitler kun Ante Pavelić en Berchtesgaden
- 1944: Germana polico pafmortigis en Dębica 10 personojn, revenĝe pro mortigo de blua policano (polo servanta en germana polico); Pola Rezistomovado: taĉmento Kamparanaj Batalionoj-Pola Enlanda Armeo el areo Krakovo forpelis taĉmenton de Wehrmacht kontrolantan fosadon de tranĉeoj - 4 germanoj pereis, 3 vundiĝis; la alia el areo Radomsko atakis kaj detruis germanan bunkron - pereis 2 soldatoj de EA, 1 vundiĝis, sekvatage germanoj masakris vilaĝon Antoniów, pereis 12 soldatoj de KB kaj 4 de EA; 6-a bataliono de 77-a infanteria regimento de EA likvidis germanan garnizonon en Juraciszki (Grodna regiono) - 60 germanoj pereis, en tio 20 policanoj; en areo Varsovio oni elreligis armean trajnon kaj la libertempan; eldonata en Sovetunio "Żołnierz Wolności" (Soldato de Libereco) komencis aperi kiel "Głos Żołnierza" (Voĉo de Soldato); inaŭguro de Pola Leĝa Fakultato en la Universitato de Oksfordo; Kampanjo de Italio: kadre de ofensivpreparo Dua Pola Korpuso transprenis de la brita 13-a Armea Korpuso parton de la fronto pri la batalo de Monte Cassino; Libano: tumulto en Bejruto; nokte de la 27-a/28-a de aprilo germana 9-a Aviada Korpuso ĵetis minojn antaŭ eniro al la haveno Portsmouth
- 1945: Taĉmento de Hieronim Dekutowski kun 2 aliaj ekregis Janów Lubelski frakasante sovetan malliberejon kun liberigo de arestitaj soldatoj de Pola Enlanda Armeo; Okcidenta Fronto: usona 3-a Armeo akceptis kapitulacon de Regensburg; al koncentrejo Dachau germanoj transportis 16 polojn de aliaj koncentrejoj; en Svislandon alvenis de la 18-a ĝis la 27-a de aprilo 1864 polaj rifuĝintoj; Dua Aŭstra Respubliko fondiĝis - kreo de provizora registaro de Karl Renner; Dongo: Benito Mussolini kaj lia amatino Clara Petacci estis kaptitaj de komunistaj partizanoj, alivestitaj en germanaj uniformoj; nokte soveta aviado atakis Świnoujście kaj Stralsund; Orienta Fronto: en Okcidenta Pomerio trupoj de 2-a Belorusa Fronto ekregis Prenzlau kaj Angermünde; en Berlino 47-a Armeo apogata de 1-a Memstara Brigado de Haŭbizoj de Pola Soldataro frakasis germanajn garnizonojn en Staken, Spandau kaj Wilhelmstadt alirante al la okcidenta bordo de Havel, resto de la armeo ekregis Pocdamon; Itala Fronto: usona 5-a Armeo eniris al Ĝenovo; Alpa Fronto: francaj trupoj de Armea Taĉmento "Alpoj" okupis Bordighera kaj Ventimiglia; Ĉina Fronto: ĉinaj trupoj provizataj de usona aviado reĵetis marŝon de japanoj al aerodromoj de Ŝjiano kaj Ankang (Ŝenŝjio)
- 1947: Pollando: post la milita rompo refunkciis Internacia Foiro de Poznań - la plej granda en Mez-Orienta Eŭropo
- 1951: Gronlando iĝis protektata de la NATO-armeoj
- 1952: Svisa Aersavservo fondiĝis
- 1956: Anonco de komunista "amnestio" en Pollando - Sejmo liberigis pli ol 35 mil aktivulojn pri sendependeco kaj kontraŭkomunismo (soveta perfido aplikata kontraŭ poloj ekde 1941, ĉar amnestio koncernas personojn vere kulpajn)
- 1956: En Bulgario oni leĝigis aborton
- 1960: Malvenko de komunista reĝimo kaj de homo sovieticus: dum provo forigi krucon en Nowa Huta, planita kiel soveta urbo sen Dio (nun kvartalo de Krakovo), okazis tumulto - oni arestis ĉ. 500 personojn, kiuj protestis pri retirigo de la permeso konstrui ĉi-loke preĝejon, kiu ekstaris nur en 2001 supervenkante la bolŝevikan ideologion (la papo Johano Paŭlo la 2-a en Krakovo diris ke de la kruco komenciĝis la nova evangeliigo, 1979)
- 1960: Togolando fariĝis sendependa de la franca okupado
- 1960: Atoma submarŝipo USS Tullibee (SSN-597) lanĉita - destinita por kontraŭbatalo de submarŝipoj (ekipita per pli kvieta turboelektra veturado)
- 1961: Sieraleono fariĝis sendependa (de Britio)
- 1967: En Montrealo oni malfermis Internacian ekspozicion
- 1969: En katastrofo de helikoptero pereis prezidento de Bolivio René Barrientos
- 1977: Unua numero de "Opinia" (Opinio), revuo de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj aperis en Pollando
- 1981: Xerox PARC prezentis komputilan muson, kiu malfermis vojon al grafika uzantinterfaco
- 1990: Flago de Moldavio oficialiĝis
- 1990: Kadre de protestoj kontraŭ atakoj de judaj naciistoj al sanktaj lokoj de kristanismo kaj islamo estis por 24 horoj fermitaj pordegoj de la Baziliko de Sankta Tombo, bazilikoj en Nazareto kaj Betleĥemo kaj de moskeoj sur Templa Monto
- 1992: Disfalo de Jugoslavio: ekesto de Federacia Respubliko Jugoslavio (Serbio kaj Montenegro)
- 1994: Sud-Afriko: unuan plurrasan parlamentan balotadon gajnis Afrika Nacia Kongreso - flago de Sud-Afriko adaptiĝis
- 1997: Papo Johano Paŭlo la 2-a publike pardonpetis pro pekoj de la Romkatolika Eklezio dum la religiaj militoj, precipe la krucmilitoj
- 1999: Abdelaziz Bouteflika iĝis prezidento de Alĝerio
- 1999: Kartvelio aniĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 2001: Viktor Juŝĉenko, ĉefministro de ukraina registaro, emeritiĝis
- 2005: Testoflugo de la plej granda pasaĝera aviadilo de la mondo Airbus A380
- 2005: Prezidanto de pola Instituto pri Nacia Memoro publike anoncis nomon de kleriko, kiu en la 80-aj jaroj denuncis al pola komunista reĝimo kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a
- 2006: Manhatano: en la loko de detruitaj ĝemelturoj oni komencis konstrui One World Trade Center
- 2007: Pollando: Ludwik Dorn iĝis Sejmmarŝalo
- 2007: Senkomunismigo: forigo de Bronza Soldato de Talino simbolanta "liberigon" de Estonio
- 2008: Bengala Golfo: Ciklono Nargis formiĝis, kiu poste damaĝegis Birmon
- 2009: Pollando: en distrikto Świebodzin oni komencis elterigon de la kadavroj de germanaj soldatoj kaj civiluloj, murditaj de Ruĝa Armeo kaj enfositaj en amasaj tomboj en 1945
- 2010: Verĥovna Rada de Ukrainio ratifis interkonsenton de Ĥarkivo por rabato pri gaso kontraŭ plilongigo de la restado de Nigramara floto de Rusio en la teritorio de Sebastopolo ĝis 2042
- 2012: Ukrainio: en serio de 4 bombaj atencoj en Dnipropetrovsko 27 personoj vundiĝis
- 2014: Vatikano: papo Francisko kanonizis du siajn antaŭulojn: Johano la 23-a kaj Johano Paŭlo la 2-a - la kanonizan meson partoprenis 7 mil klerikoj kune kun la emerita papo Benedikto la 16-a kaj 800 mil kredantoj
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1494: Sulejmano la 1-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1566)
- 1593: Mumtaz Mahal, mogola imperiestrino, ĉefa edzino de Ŝaho Ĝahano, konata de la maŭzoleo Taĝ-Mahalo (m. 1631)
- 1625: Mori Terumoto, japana daimio, konstruinto de la kastelo Hiroŝima-jo (n. 1553)
- 1701: Karlo Emanuelo la 3-a de Savojo, duko de Savojo, reĝo de Sardio (m. 1773)
- 1733: Josef Gottlieb Kölreuter, germana botanikisto, eksperimenta biologo kaj iniciatinto de polenado (m. 1806)
- 1737: Edward Gibbon, angla historiisto, aŭtoro de la verko Historio de la malkresko kaj falo de Romia Imperio (m. 1794)
- 1748: Adamantios Korais, greka kleristo metinta fundamentojn por la moderna greka literaturo, kreinto de artefarita lingvo katarevuso (m. 1833)
- 1759: Mary Wollstonecraft, angla verkistino kaj filozofino, aŭtorino de la traktato Pravigo de la rajtoj de virino (m. 1797)
- 1764: Johann Friedrich Cotta, germana eldonisto, industripioniro kaj juristo (m. 1832)
- 1791: Samuel Morse, usona profesoro pri pentroarto kaj desegno, inventisto de Morsa kodo (m. 1872)
- 1806: Maria Kristina Burbono, princino de Sicilio, reĝino kaj regantino de Hispanio (m. 1878)
- 1812: Friedrich von Flotow, germana operkomponisto (m. 1883)
- 1820: Herbert Spencer, angla filozofo, biologo, antropologo kaj sociologo, enkondukinta al sociologio terminojn de funkcio, sistemo kaj institucio, kaj populariganta la aliajn kiel industria civilizo, strukturo kaj organizaĵo (m. 1903)
- 1822: Ulysses S. Grant, usona generalo kaj la 18-a prezidento enkondukanta militjuron (m. 1885)
- 1840: Edward Whymper, angla montogrimpisto kaj verkisto, konkerinto de Materhorno (m. 1911)
- 1842: Emil Jakob Schindler, aŭstra pejzaĝopentristo (m. 1892)
- 1847: Béla Lukács, hungara politikisto, ministro (m. 1901)
- 1848: Otto, reĝo de Bavario (m. 1916)
- 1850: Hans Hartwig von Beseler, germana militisto, komandanto de armitaj fortoj en Kongresa Pollando (m. 1921)
- 1866: Penĉo Slavejkov, bulgara poeto (m. 1912)
- 1871: Henrik Incze, hungara verkisto kaj tradukisto, instruisto de la Aktora Lernejo (m. 1913)
- 1873: Robert Wiene, germana reĝisoro de mutaj filmoj (m. 1938)
- 1881: Móric Esterházy, ĉefministro de Hungario, avo de Péter Esterházy (m. 1960)
- 1881: Árpád Gyergyai, rumania hungara kuracisto (m. 1952)
- 1883: Paul Jadot, franca kontisto belgdevena, prezidanto de Espéranto-France (m. nekonata)
- 1893: Károly Endre, hungara poeto, tradukisto (m. 1988)
- 1893: Draguljob Mihajloviĉ, serba-jugoslava oficiro (m. 1946)
- 1894: Vincenzo Musella, itala blinda instruisto pri beletro kaj filozofio, kunlaboranto de "Heroldo de Esperanto" kaj preparinto de originala aldono al "Plena Vortaro" (m. nekonata)
- 1903: Olga Salgó, rumania hungara poetino, rakontistino (m. ?)
- 1910: Ranieri Mazzilli, prezidento de Brazilo (m. 1975)
- 1911: György Kovács, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1990)
- 1913: Zita Kabátová, ĉeĥa teatra kaj filma aktorino (m. 2012)
- 1914: Olivér Solymossy, rumania hungara/hungara verkisto, pedagogo (m. 1986)
- 1917: Adam Humer, pola kolonelo juddevena, funkciulo de sekureca servo, stalinista kaj komunista krimulo (m. 2001)
- 1921: Erwin Ringel, aŭstra psikiatro kaj kuracisto (m. 1994)
- 1927: Coretta King edzino de Martin Luther King (m. 2006)
- 1927: Pál Köteles, hungara verkisto, publicisto (m. 1991)
- 1927: József Nagyhalmágyi, rumania hungara kritikisto pri muziko
- 1927: Berta Tövissi, rumania hungara universitata instruistino, prisporta fakverkistino
- 1932: Casey Kasem, usona aktoro kaj radia moderiganto (m. 2014)
- 1939: João Bernardo Vieira, prezidento de Gvineo Bisaŭa (m. 2009)
- 1941: Fethullah Gülen, turka predikisto, islama spirita gvidanto kaj verkisto, aŭtoro de pli ol 60 verkoj, reprezentanto de sunaismo kun elementoj de sufismo, kontribuinto al kreo de karitataj organizaĵoj
- 1947: Maria del Mar Bonet, baleara kantistino en kataluna lingvo
- 1948: Frank Abagnale, usona ŝtatisto, fakulo pri sekurigo de ĉekoj
- 1951: Viviane Reding, luksemburgia politikistino
- 1954: János Zudor, rumania hungara ĵurnalisto, poeto
- 1959: Andrew Zachary Fire, usona Nobel-premiita genetikisto kaj patologo el Universitato Stanford
- 1967: Willem-Alexander de Nederlando
- 1970: István Kósa, rumania hungara filozofo, universitata instruisto
- 1973: János Szilárd Szabó, rumania hungara pentristo
- 1977: Zsolt Karácsonyi, hungara poeto, redaktoro, ĵurnalisto
- 1982: Attila Péter Dávid, rumania hungara aktoro
- 1987: William Moseley, angla aktoro, konata pro siaj roloj kiel Peter Pevensie en la filmserio La Kronikoj de Narnio
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 1272: Sankta Zita, itala sanktulino, patronino de servistoj (n. 1218)
- 1404: Filipo la 2-a, burgonja duko (n. 1342)
- 1463: Izidoro de Kievo, ukraina ĉefepiskopo grekdevena kaj metropolito de Kievo kaj Moskvo (n. ĉ. 1385)
- 1521: Fernão de Magalhães, portugala esploristo, la unua ĉirkaŭnavigisto de la Terglobo (n. 1480)
- 1599: Maeda Toshiie, japana generalo de Oda Nobunaga (n. 1539)
- 1605: Leono la 11-a, papo de la familio Mediĉoj (n. 1535)
- 1656: Gerrit van Honthorst, nederlanda pentristo kaj desegnisto (n. 1592)
- 1702: Jean Bart la korsaro, franca korsaro flandrdevena (n. 1650)
- 1706: Bernardo la 1-a (Saksio-Meiningen), germana nobelo kaj duko (n. 1649)
- 1734: István Wesselényi, hungara grandbienulo, taglibroverkisto (n. 1674)
- 1794: James Bruce, brita esploristo kaj verkisto (n. 1730)
- 1794: William Jones, angla-kimra filologo kaj lingvosciencisto, malkovrinto de simileco inter sanskrito kaj la greka kaj latina lingvoj, orientalisto, tradukisto de la barata literaturo kaj la persa literaturo (n. 1746)
- 1831: Karlo Felikso de Savojo, reĝo de Sardio (n. 1765)
- 1871: Sigismund Thalberg, aŭstra komponisto kaj pianvirtuozo (n. 1812)
- 1882: Ferdinand Reich, germana fizikisto kaj kemiisto, kunmalkovrinto de kemia elemento - indio (n. 1799)
- 1882: Ralph Waldo Emerson, usona poeto, eseisto, oratoro, filozofo kaj transcendisto (n. 1803)
- 1891: Joachim Oppenheim, ĉeĥa aŭtoro kaj rabeno de Toruń, verkinta hebree (n. 1832)
- 1903: Leonardo Fea, itala pentristo, naturalisto kaj esploristo (n. 1852)
- 1915: Aleksandr Skrjabin, rusa komponisto kaj pianisto, mirinfano (n. 1872)
- 1924: Ferenc Váró, hungara pedagogo, verkisto kaj tradukisto, avo de Éva Váró Bíróné (n. 1851)
- 1932: Hart Crane, usona poeto, inspirita de la poezio de T. S. Eliot, sinmortiginto (n. 1899)
- 1937: Antonio Gramsci, itala politikisto, filozofo kaj verkisto, kunfondinto de Itala Komunisma Partio, en la debato La itala socialismo kaj esperanto kondamnis Internacian Lingvon (n. 1891)
- 1938: Edmund Husserl, germana filozofo juddevena, matematikisto kaj kreinto de fenomenologio, kies logikan semantikon disvolvis Kazimierz Ajdukiewicz kaj Stanisław Leśniewski (n. 1859)
- 1938: Mișu Beraru, rumana tipografo juddevena, rumana esperantisto, aŭtoro de esperantlingva poemaro Spite la vivon!, Esperanto-vortaristo, enestanta en Esperanta Antologio kaj Nova Esperanta Krestomatio, sinmortiginto (n. 1904)
- 1945: Hendrik Bulthuis, nederlanda doganoficisto, volapukisto, esperantisto kaj romanisto, membro de Lingva Komitato, konata de siaj tri ĉefverkoj, originale verkitaj en Esperanto, Idoj de Orfeo troviĝanta en la Baza legolisto de William Auld, Jozef kaj la Edzino de Potifar kaj La Vila Mano, krome de pluraj esperantigoj kiel La Leono de Flandrujo, Imperiestro kaj Galileano kaj La Malgranda Johano (n. 1865)
- 1948: Jenő Záray, rumania hungara rakontisto, publicisto (n. 1881)
- 1961: Nándor Koch, hungara geologo kaj geografo, filo de Antal Koch (n. 1885)
- 1965: Edward R. Murrow, usona pioniro de radi- kaj televidĵurnalismo (n. 1908)
- 1969: René Barrientos, militisto kaj prezidento de Bolivio (n. 1919)
- 1969: László Fikk, rumania hungara bibliotekisto de la Librejo Teleki-Bolyai (n. 1920)
- 1972: Kwame Nkrumah, unua prezidento de Ganao, aktivulo de panafrikanismo (n. 1909)
- 1985: Lajos Kökény, hungara stenografo, fondinto de "Hungara Heroldo", prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo, Esperanto-anoncisto de Hungara Radio, redaktoro de la Enciklopedio de Esperanto, ĉefredaktoro de "Hungara Vivo", priesperanta kontribuanto al Paneŭropa Unio (n. 1897)
- 1990: Feiko Munniksma, nederlanda ekonomikisto, partoprenanto de la Nederlanda rezistado kontraŭ germana okupado, ĉefredaktoro de Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (angla, esperanta, germana, hispana, franca, itala, nederlanda, portugala, sveda, japana kaj ĉina), Esperanto-tradukisto (n. 1915)
- 1992: Olivier Messiaen, franca komponisto, orgenisto, ornitologo (n. 1908)
- 1995: Willem Frederik Hermans, nederlanda verkisto, unu el "granda triopo" kune kun Harry Mulisch kaj Gerard Reve (n. 1921)
- 1998: Carlos Castañeda, perua verkisto pri ŝamanismo de jakioj kaj antropologo, tradukata al 17 lingvoj (n. 1925)
- 1999: Maria Stader, svisa lirika sopranistino (n. 1911)
- 1999: Al Hirt, usona ĵaza trumpetisto de Nov-Orleano (n. 1922)
- 2009: Feroz Ĥan, barata aktoro afgan-parsidevena de Bolivudo, kina eldonisto, produktoro kaj reĝisoro en la Barata kinematografio, islamano (n. 1939)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Mona Tago de Grafikisto
- Nacia tago en Sieraleono, tago de la sendependiĝo (1961)
- Nacia tago en Sud-Afriko, Freedom Day (1994)
- Nacia tago en Togolando, tago de la sendependiĝo (1960)
- Tago de Montserrat en Katalunio
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 27-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.