Potsdam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pocdamo)
Potsdam

emblemo

universitata urbo • urbego • eksterdistrikta urbo en Brandenburgio • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de germania federacia lando

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
administra subdivido 6 loĝkvartaloj
kaj 9 partoj
Adreso Stadtverwaltung
Friedrich-Ebert-Str. 79/81
14469 Potsdam
Poŝtkodo 14401-14482
Aŭtokodo P
Telefonkodo 0331
Kodo laŭ administra ŝlosilo 12 0 54 000
Retpaĝaro www.potsdam.de
Politiko
Urbestro Mike Schubert (SPD, ekde 2018)
Demografio
Loĝantaro 185 750  (2022) [+]
Loĝdenso 987 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 24′ N, 13° 4′ O (mapo)52.413.066666666667Koordinatoj: 52° 24′ N, 13° 4′ O (mapo) [+]
Alto 35 m [+]
Areo 188,26 km² (18 826 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Potsdam (Brandenburgio)
Potsdam (Brandenburgio)
DEC
Potsdam
Potsdam
Situo de Potsdam
Potsdam (Germanio)
Potsdam (Germanio)
DEC
Potsdam
Potsdam
Situo de Potsdam

Map

Pliaj informoj
Elektronika adreso information@potsdam.de
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Potsdam [+]
vdr

Potsdamo, laŭ PIV,[1] eraro laŭ PMEG,[2]Pocdamo[3] (germane Potsdam [ˈpɔtsdam]) estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Brandenburgio. La urbo situas borde de la rivero Havel.

Kirko

Historio[redakti | redakti fonton]

Pocdamo estis unuafoje dokumente menciita en 993 (kiel Poztupimi), ekde 1317 ĝi havas la rangon de urbo. Ekde la 17-a jarcento Pocdamo estis la somera rezidejo de diversaj regantoj: La kastelo Sanssouci kun sia parko, konstruita ekde la 18-a jarcento fare de Frederiko la 2-a de Prusio, nuntempe estas grava vidindaĵo de la urbo.

Post la Dua Mondmilito, en 1945, la aliancaj potencoj en la kastelo Cäcilienhof decidis pri la estonto de Germanio. Pri tio vidu artikolojn Pocdama Konferenco, Pocdama Interkonsento kaj Pocdama Deklaro.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Stadtteile (kvartaloj) de Potsdam

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pordego al Nauen, urboflanko

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Esperantistaj famuloj rilataj al Potsdamo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Julius Förster estis astronomo, profesoro ĉe la Berlina Universitato (1858–1920), estro de la Berlina Steloobservatorio, pacisto, kunfondinto de URANIA en Berlino, honora prezidanto de la "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia", membro de Esperantista Societo Berlino ekde 1908, prezidanto de ISAE 1912. Foerster mortis en Bornim, urboparto de Pocdamo ekde 1935, kie lia filo Karl Foerster (1874–1970), la fama ĝardena kaj parka arkitekto vivis.
  • Adolf Schmidt estis geofizikisto, eminenta termagnetisto, pioniro de Esperanto en Germanio kaj pacifisto. La Geomagnetikan Observatorion en Potsdamo (ekde 1930 Adolf-Schmidt-Observatorio en Niemegk) li gvidis 1902–1928 al mondvaste akceptita alta nivelo.
  • Arnold Zenkert estis instruisto pri astronomio, fakulo pri sunhorloĝoj kaj Bürgel-biografo. Li estris en Potsdamo de 1973 ĝis 1988 la de li fonditan URANIA-planetarion kun Bürgel-memorejo kaj aktivis kiel esperantisto en Germana Kulturligo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo Potsdamo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. PMEG: Bazaj elparolaj reguloj
  3. Reta Vortaro [Pocdam/o]
  4. Herbert Londershausen kaj Barbara Spindler (red.): MALGRANDA GVIDILO TRA LA PARKO DE SANSSOUCI. Generaldirektion der Staatlichen Schlösser und Gärten Potsdam Sanssouci (eld). 1-a eldono, Pocdamo 1987, kun koloraj fotoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]