Saltu al enhavo

Ursula Meisterernst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ursula Meisterernst
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1920 (1920-01-01) (106-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ursula MEISTERERNST (fraŭlina nomo: Schöny; naskiĝinta la 15-an de aprilo 1920 en Potsdam) estis germana politikistino.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

La doktorino (pri filozofio) kaj filino de la registaro konsilisto Stephan Joseph Otto Schöny loĝis en Hajdelbergo. En 1945 ŝi edziniĝis al Walter Meisterernst. En la 12-a de aprilo 1945 ŝi estis dungita kiel interpretistino en Arnstadt ĉe la urba administrejo por la usonaj trupoj de la Aliancanoj. Laŭ komisio de la komandanto de la usona registaro ŝi ricevis la plenpovon de urbestro; ŝia dua vicurbestro estis la juristo Karl Konrad August Elbracht. Dum tiu tempo ŝi loĝis en Fuhrmanns-strateto nr 6 ĉe d-ro Karl Keil.

La 22-an de junio 1945 ŝi devis demisii kaj transloĝiĝis antaŭ la 29-a de junio 1945 al Kaselo, kaj Benedetto Rudolf Peters denove iĝis urbestro.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • König, Hans-Joachim: "Arnstadts einzige Oberbürgermeisterin: Frau Dr. phil. Ursula Meisterernst", en: Arnstädter Stadt-Echo, 170/2014, p.18
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Kirchschlager, Arnstadt 2003, ISBN 3-934277-07-1, p. 360.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]