Wilhelm Julius Foerster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Julius Foerster en 1905

Wilhelm Julius Foerster (same literumebla Wilhelm Julius Förster, sed kutimas la unua variaĵo, naskiĝis la 16-an de decembro 1832 en Grünberg (Silezio); mortis la 18-an de januaro 1921 en Potsdam) estis germana astronomo.

Li estis membro de la pacmovada societo Deutsche Friedensgesellschaft, kaj en Berlino estis inter la pioniraj esperantistoj, kiuj kune en 1903 fondis la unuan urban Esperanto-grupon, el kiu poste estiĝis la Esperanto-Ligo Berlin. Inter alie li apartenis al la patrona komitato de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert. La asteroido 6771 Foerster[1] estis nomita en lia honoro.

Inter la jaroj 1868 ĝis 1908 li vivis kun edzino Ina Foerster. La paro havis kvin infanojn - du filinojn kaj tri filojn. La unua filo, Friedrich Wilhelm Foerster (1869–1966), estiĝis filozofo kaj samkiel la patro engaĝita pacisto kaj esperantisto. La dua filo Karl Foerster (1874–1970) iĝis ĝardena kaj parka arkitekto kaj naturfilozofo, la tria filo, Ernst Foerster (1876–1955), iĝis ŝipkonstruisto en la renoma hamburga ŝipfarejo Blohm & Voss, gvidanto de la ŝiparo de la Hamburga-Amerika linio, kaj eldonanto de faka ŝipista revuo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]