Adolf Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adolf Schmidt

Adolf SCHMIDT [Adolf Ŝmit] (naskiĝis la 23-an de julio 1860 en Breslau, nuntempe: Vroclavo, Pollando, mortis la 17-an de oktobro 1944 en Gotha, Turingio) estis germana geofizikisto kaj esperantisto.

Lia ĉefa esplor-objekto estis la termagnetismo. Li publikigis diversajn geofizikajn fakverkojn en Esperanto kaj krome informis germanlingve pri la Internacia Lingvo.

Bibliografio (ne kompleta)[redakti | redakti fonton]

  • Schiff, L.; Schmidt, A.: Die internationale Hilfssprache. En: Germana Esperantisto. - Berlin 6 (1909). - p. 95-96
  • Schmidt, A.: Pri la teoremo de Fermat. - En: Internacia Scienca Revuo. - Ĝenevo 6(1909). - p. 250
  • Schmidt, A.: Pri la ebleco kaj la probableco de multjara periodeco en la meteorologiaj fenomenoj. - En: Gerlands Beiträge zur Geophysik. - Leipzig 33(1931). - p. 40-44
  • Schmidt, A.: Über die Möglichkeit und den Wert einer künstlichen Sprache. En: Preußische Jahrbücher. - Berlin 126 (1906). - p. 317-323
  • Schmidt, A.: Missverständnisse. Endlich ididid...ido. - En: Zum Andenken an den Vierten Deutschen Esperantisten-Kongress in Gotha vom 20. bis 23. Mai 1909. - Gotha, 1909. - p. 22-23, 39-40
  • Schmidt, A.: Der gegenwärtige Stand der Hilfssprachenbewegung. - En: Umschau. - Frankfurt am Main 14(1910)2. - p. 21-25
  • Schmidt, A.: Eröffnungsrede. - En: Bericht über den II. Bundestag des Deutsch-Akademischen Esperanto-Bundes im Preußischen Abgeordnetenhaus zu Berlin, 26. Juli 1912. - Wolfenbüttel, 1912. - p. 3-5
  • Schmidt, A.: Meinung über die Idee einer internationalen Sprache, und über Esperanto im besonderen. - En: Festschrift anlässlich des 8. Deutschen Esperanto-Kongresses, Stuttgart / eldonita de P. Christaller. - Stuttgart, 1913. - (Esperanto, ein Kulturfaktor 3). - p. 43-44
  • Schmidt, A.: Begrüßungsworte auf dem ersten deutschen Akademiker-Bundestag in Dresden, 17. August 1914. - En: Festschrift anlässlich des 9. Deutschen Esperanto-Kongresses, Leipzig. - Leipzig, 1914. - (Esperanto, ein Kulturfaktor ; 4). - p. 73-75
  • Schmidt, A.: La milito kaj Esperanto. - En: Germana Esperantisto. - Berlin 12(1914). - p. 145-146 serio B.
  • Schmidt, A.: Wir Akademiker und Esperanto. - En: Festschrift anlässlich des 9. deutschen Esperanto-Kongresses, Leipzig. - Leipzig, 1914. - (Esperanto, ein Kulturfaktor 4). - p. 105-109
  • Schmidt, A.: Wir Akademiker und Esperanto. - En: Leipziger Studentenblätter. - Leipzig (1914). - p. 65-66
  • Schmidt, A.: Die Wiegenschriften des Esperanto. - En: Zentralblatt für Bibliothekswesen. - Leipzig 48 (1931). - p. 72-75

EdE-S[redakti | redakti fonton]

Adolf SCHMIDT (ŝmit), germano, d-ro, universitata prof. en Berlin, dir. de astronomia observatorio en Potsdam ĝis 1928. Nask. 23 jul. 1860 en Breslau. Unuaranga fakulo en matematiko kaj termagneteco. Prez. de Int. Scienca Asocio, 1907-08 kaj de G. Akademia Asocio, 1905-30.

Vigle partoprenis en la pacifista movado antaŭ la milito. Propagandis E-n precipe inter sciencistoj per paroladoj, artikoloj kaj kursoj. Fondis kune kun Jean Borel kaj prof. Wilhelm Wetekamp la unuan Berlinan E-Grupon en 1904 (?1903). L. K. 1905-30.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 2010: Wollenberg, Fritz: Adolf Schmidt - ein Pionier der Geophysik und des Esperanto als literarische Figur / Fritz Wollenberg. En: Fiedler, Sabine (ed.). Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen. Berlin: GIL 2010, p. 133-162.
  • 1993: Wollenberg, Fritz . Prof. Adolf Schmidt - der erste Vorsitzende der Berliner Esperanto-Gruppe (1903-1908). En: Esperanto in Berlin n. 10 (maj. 1993), p. 7-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.