Gjøa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gjøa ĉe la Norsk Sjøfartsmuseum (Norvega Marmuzeo en Oslo.

Gjøa estis la unua ŝipo kiu veturis tra la Nordokcidenta Pasejo. La trovo de la pasejo estis longtempe grava celo de la esploraj ŝipistoj. La fina konkero de la pasejo estas ligita al norvega polusesploristo Roald Amundsen, kiu en 1906 sukcese traŝipis la pasejon. La veturo daŭris tri jarojn kun la ŝipo Gjöa (Gjøa) (47-tuna, trakonstruita haringĉasa ŝipo).

Kun nur ses ŝipanoj, Roald Amundsen trapasis la pasejon, finigante sian veturadon en 1906.[1]

Gjøa, la unua ŝipo kiu navigis tra la Nordokcidenta Pasejo en tiama foto.

La 45-tuna ŝipo de fiŝkaptistoj nome Gjøa, elektita por havi pli facilan flekseblecon de manovro. La ŝipo havis relative malprofundan enhavejon. La de Amudsen tekniko estis uzi malgrandan ŝipeton kaj bordadi la marbordon. Amundsen movigis la ŝipeton per malgranda motoro de benzino.[2] Krom Amundsen partoprenis ankaŭ Anton Lund, Helmer Hanssen, Peder Ristvedt, Godfred Hansen, Gustav Juel Wiik kaj Henrik Lindstrøm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gjøa – norsk polarskute (Store norske leksikon)
  2. ↑ Kingston, Thomas (1979). A History of Scandinavia: Norway, Sweden, Denmark, Finland, and Iceland. U of Minnesota Press. p. 298. ISBN 0-8166-3799-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 59° 54′ 13″ N 10° 42′ 02″ O / 59.90361 °N, 10.70056 °O / 59.90361; 10.70056 (mapo)