Roald Amundsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roald Engelbregt Gravning Amundsen
Persona informo
NomoRoald Engelbregt Gravning Amundsen
Dato de naskiĝo16-a de julio 1872 [#]
NaskiĝlokoBorge [+]
Dato de morto18-a de junio 1928 [#]
MortolokoArkta Oceano [+]
Mortokialoaviadila akcidento [+]
Aĝo je morto55
Okupoj kaj profesioj
Okupoesploristo
Geografio
ŜtatoNorvegio
Familio
FratoLeon Amundsen [+]
PatroJens Amundsen [+]
Lingvoj
Parolata lingvonorvega lingvo [+]
Ceteraj informoj
Honorigo
Portalo pri Homoj
vdr

Roald Engelbregt Gravning AMUNDSEN /ˈɾuːɑl ˈɑmʉnsən/ (naskiĝis la 16-an de julio 1872, mortis ĉirkaŭ la 18-an de junio 1928) estis norvega polusa esploristo. Li estas plej konata ĉar estis la unua homo kiu atingis en Antarkto la Sudan Poluson, precize la 14-an de decembro 1911, kaj ĉar estis la unua homo kiu velveturis tra la tuta Nordokcidenta pasejo dum 1903-1906 en Arkto. En 1926, li estis la unua ekspediciestro de aera ekspedicio al la Norda Poluso. Amundsen estas agnoskita kiel la unua persono, sen disputo, kiu atingis ambaŭ polusojn.[1][2]

En junio de 1928, dum li partoprenis en savomisio per aerŝipo Airship Italia, tiu aeraparato malaperis. Amundsen estis dum la Heroa epoko de antarkta esplorado inter ŝlosilaj ekspediciestroj, en la klaso de Douglas Mawson, Robert Falcon Scott, kaj Ernest Shackleton.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Amundsen naskiĝis en familio de norvegaj ŝipposedantoj kaj kapitanoj en Borge, inter la urboj Fredrikstad kaj Sarpsborg. Liaj gepatroj estis Jens Amundsen kaj Hanna Sahlqvist. Roald estis la kvara filo en la familio. Lia patrino volis ke li evitu la familian markomercon kaj kuraĝigis lin iĝi doktoro, promeso kiun Amundsen tenis ĝis lia patrino mortiĝis kiam li estis dekduunujaraĝa. Li tuj forlasis la universitaton por havi vivon ĉemare.[3]

Amundsen estis kaŝinta vivodaŭran deziron inspiritan de la heroa trapasado fare de Fridtjof Nansen de la teritorio Gronlando en 1888 kaj la perdita ekspedicio de Franklin. Li decidis al vivo de intensa esplorado de naturaj lokoj.[4]

Polusaj veturoj[redakti | redakti fonton]

La Belga Antarkta Ekspedicio 1896-97[redakti | redakti fonton]

La ŝipo RV Belgica frostita en la glacio, 1898.

Amundsen volis partopreni kiel vickapitano en la ekspedicio de la belga esploristo Adrien de Gerlache per la boato Belgica, al la antarkta magneta poluso, kiu iĝis la unua ekspedicio kiu vintrumis en Antarkto.[5] Li dungigis sin kiel sensalajra maristo la 16-an de aŭgusto 1896. La Belgica, ĉu erare ĉu intence, estis kaptita en marglacio ĉe 70°30′S ĉe Insulo Aleksander, okcidente de la Antarkta Duoninsulo. La ŝipanaro alfrontis vintron por kio ili estis malbone preparita. Laŭ kalkulo fare de la propra Amundsen, la doktoro por la ekspedicio, nome usona Frederick Cook, probable savis la ŝipanaron el skorbuto per ĉasado de animaloj kaj per nutrado al la ŝipanaro per freŝa viando. Kiam mankas citrusfruktoj, freŝa viando el animaloj kiuj generas sian propran vitaminon C (kion plej faras) enhavas sufiĉe da vitamino por eviti skorbuton, kaj eĉ parte trakti ĝin. Tio estis gravega leciono por la estontaj ekspedicioj de Amundsen.

La Nordokcidenta Marpasejo 1903-06[redakti | redakti fonton]

«Gjøa».

Amundsen gvidis en 1903 la unuan ekspedicion kiu sukcesis traveturi la Nordokcidentan pasejon inter la Atlantika Oceano kaj la Pacifika Oceano kun malgranda ekspedicio de nur ses homoj per 45-tuna ŝipo de fiŝkaptistoj nome Gjøa, elektita por havi pli facilan flekseblecon de manovro. Lia ŝipo havis relative malprofundan enhavejon. Lia tekniko estis uzi malgrandan ŝipeton kaj bordadi la marbordon. Amundsen movigis la ŝipeton per malgranda motoro de benzino.[6] Krom Amundsen partoprenis ankaŭ Anton Lund, Helmer Hanssen, Peder Ristvedt, Godfred Hansen, Gustav Juel Wiik kaj Henrik Lindstrøm.

La ekspedicio vojaĝis tra Bafina Golfo, Lancaster Markolo, Peel Markolo, James Ross Markolo kaj Rae Markolo, kaj ili pasigis du vintrojn en la glacio (1903–04 kaj 1904–05) ĉe la Insulo Reĝo Vilhelmo ĉe haveno de kio estas nuntempe Gjoa Haven, Nunavuto, Kanado.[5][6] Dum tiu tempo, Amundsen kaj la ŝipanaro lernis el la lokanoj Necilik Inuitoj pri survivadaj kapabloj en Arkto, kiujn li trovis valoregaj en siaj postaj ekspedicioj al la Suda Poluso. Por ekzemplo, li lernis uzadi sledhundojn por transportado de varoj kaj vesti animalajn haŭtaĵojn anstataŭ pezajn, lanajn parkaojn, kiuj ne povis haltigi malvarmon okaze de malsekeco.

Dum la ekspedicio ili interalie faris mezurojn por trovi la pozicion de la Arkta magnetpoluso. Amundsen estis la dua kiu atingis ĝin, kaj la unua kiu pruvis ke la magnetpolusoj moviĝas.

Lasinte Gjoa Haven, li navigis al okcidento kaj preterpasis la Kembriĝan Golfon, kiu estis antaŭe atingita el okcidento fare de Richard Collinson en 1852. Ili daŭriĝis sude de la Viktoria Insulo, kaj la ŝipo forlasis la arktan insularon la 17-an de aŭgusto 1905, sed devis travintri antaŭ ol ili povis daŭrigi al Nome en Alasko. La urbo Eagle en Alasko, kiu situis 800 km for, havis telegrafon. Tien (kaj poste reen) vojaĝis Amundsen surtere, por telegrami ke li estis atinginta sian celon la 5-an de decembro 1905. Nome atingiĝis en 1906. Ĉar la akvo laŭlonge de tiu vojo estas foje tiom malprofunda kiom 0.91 m, pli granda ŝipo ne estus estinta kapabla fari tiun veturon.

Tiam, Amundsen eksciis ke Norvegio estis iĝanta sendependa el Svedio kaj havas novan reĝon. La esploristo sendis al la nova reĝo Haakon la 7-a novaĵojn ke sia veturado preter la Nordokcidenta Marpasejo "estis granda atingo por Norvegio". Li diris, ke li esperas fari plion kaj subskribis kiel "Via fidela subulo, Roald Amundsen." La ŝipanaro revenis al Oslo en Novembro 1906, Post preskaŭ 3.5 jarojn eksterlande. Nur en 1972 la ŝipeto Gjøa revenis al Norvegio. Post 45-taga veturo el San Francisco sur ŝargoŝipo, la Gjøa estis lokita en sia nuna loko surtere, ekster la Fram Muzeo en Oslo.[7]

La Sudpolusa Ekspedicio 1910-1912[redakti | redakti fonton]

Roald Amundsen.

Post la Nordokcidenta pasejo, Amundsen planis ekspedicion al la Norda Poluso kaj esplori la Arktan Basenon. Li prunteprenis la ŝipon Fram de Fridtjof Nansen, kaj pretigis ĝin por la vojaĝo. Sed ricevinte la novaĵon ke la usonanoj Robert Peary kaj Frederick Cook jam estis atingintaj la poluson kiel rezulto de du diferencaj ekspedicioj, li ŝanĝis la planon al Antarkto kaj al la Suda Poluso.[8] Li ne havis klarajn intencojn, kaj la angla Robert F. Scott kaj la norvegaj subtenantoj sentis sin konfuzaj.[9] Amundsen timis ke Nansen reprenus sian ŝipon se li ekscius pri la ŝanĝitaj planoj, kaj tial rakontis pri tio nur al sia frato kaj al la ŝipestro. Scott estis planinta sian propran ekspedicion al la Suda Poluso tiun jaron. Uzante la ŝipon Fram ("Antaŭen"), antaŭe uzita de Fridtjof Nansen, Amundsen eliris el Oslo al la sudo la 3an de Junio 1910.[10][11] Nur kiam ili jam atingis Madejron Amundsen informis al la ŝipanaro. Ĉiu ŝipano elektis kuniri al Antarkto. Krome li sendis telegramon al Scott, informante al li simple: "Bedaŭro informi vin FRAM sekvas al Antarkto--Amundsen."

Krom Amundsen mem, partoprenis Olav Bjaaland, Hjalmar Johansen, Helmer Hanssen, Sverre Hassel, la kuiristo Henrik Lindstrøm, Kristian Prestrud, Jørgen Stubberud kaj Oscar Wisting. Ĉiuj ludis ŝlosilajn rolojn en la ekspedicio. Olav Bjaaland estis ĉampiono pri skiado; kiel fakulo pri skiado, li sukcesis malpliigi la pezojn de la sledoj aĉetitaj en Oslo el 88 kg al 22 kg, sen malpliigi multe ties fortikon. Hjalmar Johansen havis sperton el antaŭa ekspedicio al Norda Poluso. Same ĉe Helmer Hanssen, kiu lernis de la Inuitoj kiel manovri per sledohundoj; li estis ankaŭ zorganto de navigado, kontrolante la ĉefan kompason en sia sledo. Hassel estis dungita kiel sperta kondukisto de sledohundoj. Prestrud estis taskigita al la esplorado de la Lando Reĝo Eduardo la 7-a. Jørgen Stubberud konstruis por Amudsen lian bazon Framheim.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekspedicio de Amundsen al la Suda Poluso.
Adolf Lindstrøm, Sverre Hassel, Oscar Wisting, Helmer Hanssen, Roald Amundsen, Jørgen Stubberud, kaj Kristian Prestrud en la kabano Framheim. Roald Amundsen ripozigas sian kubuton sur kamerao.
Roald Amundsen kaj lia teamo rigardante la norvegan flagon ĉe la Suda Poluso, 1911.

Preskaŭ ses monatojn poste, la ekspedicio alvenis al la Antarkto, nome al la orienta bordo de la Ross-Glacikampo (tiam konata kiel "la Granda Glacibariero"), je granda golfeto nome Balengolfo, la 14-an de januaro 1911. Amundsen establis sian bazan kampadejon tie, kaj nomis ĝin Framheim. Amundsen evitis la pezajn lanajn vestojn uzitajn en la plei fruaj ekspedicioj al Antarkto favore al adoptado de Inuit-stilaj haŭtaĵoj.[12] Dum kelkaj semajnoj ili metis deponaĵojn laŭ la planata vojo al la Suda Poluso. Entute ili metis 3040 kilogramoj da nutroprovizo kaj ekipaĵo en la stokejoj.

Uzante skiojn kaj hundosledojn por transportado, Amundsen kaj siaj homoj kreis stokejojn je 80°, 81° kaj 82° Sude ĉe la Bariero, laŭlonge de linio direktanta suden al la Poluso.[13] Amundsen ankaŭ planis mortigi kelkajn hundojn survoje kaj uzi ilin kiel fonto de freŝa viando. Malgranda grupo, komponita de Hjalmar Johansen, Kristian Prestrud kaj Jørgen Stubberud, eliris la 8an de Septembro 1911, sed devis abandoni sian vojon pro ekstremaj temperaturoj. Katastrofa retiriĝo okazigis kverelon ene de la grupo, kaj Amundsen sendis Johansen kaj la aliajn du grupanojn esplori la areon de la Lando Reĝo Eduardo la 7-a por apartigi ilin el la kerna celo.

Dua klopodo, fare de teamo formita de Olav Bjaaland, Helmer Hanssen, Sverre Hassel, Oscar Wisting, kaj Amundsen, eliris el la baza kampadejo la 19an de Oktobro 1911. Ili uzis kvar sledojn kaj 52 hundojn. Uzante vojon laŭlonge de la antaŭe nekonata glaĉero Axel Heiberg, ili alvenis al la bordo de la Polusa Altebenaĵo la 21an de Novembro post kvar-taga grimpado. Kune kun Olav Bjaaland, Helmer Hanssen, Sverre Hassel kaj Oscar Wisting, Amundsen atingis la poluson je la 14-an de decembro 1911. Tiu kvinopo kun 16 hundoj alvenis al la Poluso (90° 0′ S). Kelkaj fontoj havigas la daton kiel 15a de Decembro. Fram fakte trapasis la internacian datlinion tuj antaŭ alveni al la Balengolfo, kaj tiele "perdis" unu tagon. Ĉar la okcidenta kaj la orienta hemisferoj kuniĝas ĉe la Suda Poluso, ambaŭ datoj povas esti konsiderataj ĝustaj, kvankam Amundsen referencas 14an de Decembro, kaj en sia unua telegrafiita informo je sia alveno en Hobarto, kaj en sia pli kompleta rakonto The South Pole.[14][15] Ili alvenis al la Suda Poluso 33–34 tagojn antaŭ la grupo de Scott. Amundsen nomigis sian sudpolusan kampadejon Polheim, signife "Hejmo de la Poluso." Amundsen renomigis la Antarktan Altebenaĵon kiel Altebenaĵo de la Reĝo Haakon la 7-a. Ili lasis malgrandan tendon kaj leteron asertante sian atingon, por la okazo ke ili ne estus povintaj reveni sekure al Framheim.

Sledhundo Obersten, ĉe muzeo.

La teamo revenis fakte al Framheim la 25an de Januaro 1912, kun 11 survivantaj hundoj. Ili faris sian vojon el la kontinento kaj al Hobarto, Aŭstralio, kie Amundsen publike anoncis sian sukceson la 7an de Marto 1912. Li telegrafiis tiujn novaĵojn al la sponsoroj.

La ekspedicio de Amundsen profitis el sia zorgema preparado, bona ekipaĵaro, taŭga vestaĵaro, simpla unuarangaj taskoj, lerta kompreno de hundoj kaj ties regado, kaj la efektiva uzado de skioj. Kontraste al la misfortunoj de la teamo de Scott, la veturado de Amundsen iĝis relative milda kaj sen malbonaj okazaĵoj. Unu el la plej gravaj kialoj por lia sukceso verŝajne estis la uzado de hundoj por tiri la sledojn. Dumvoje li buĉis multajn hundojn, kaj tiel ŝparis iom da pezo de nutraĵoj por la hundoj. La buĉitaj hundoj ankaŭ donis freŝan viandon kaj al la aliaj hundoj kaj al la viroj. La freŝa viando estis grava por malhelpi skorbuton.

En propraj vortoj de Amundsen:

Citaĵo
 Mi povas diri ke tio estis la plej granda faktoro — nome la maniero laŭ kiu la ekspedicio estis ekipita — la maniero laŭ kiu ĉiu malfacilaĵo estis antaŭvidita, kaj antaŭzorgo estis prenitaj por trafi aŭ eviti ilin. Venko atendas tiun kiu havas ĉion en ordo — sorto, diras homoj. Malvenko estas certa por tiu kiu malatentis fari la necesajn antaŭzorgojn antaŭtempe; tio estas nomita malbona sorto. 
— el La Suda Poluso, de Roald Amundsen

Amundsen verkis pri sia vojaĝo libron La Suda Poluso: Rakonto de la Norvega Antarkta Ekspedicio per la 'Fram,' 1910–12 (1912).

Nordorienta Pasejo (1918–20)[redakti | redakti fonton]

La polusa ŝipo Maud en junio 1918.
Nordmara Vojo (ruĝa linio) kompare al la alternativa vojo tra la Sueza kanalo (blua linio).
Nome, en Alasko, estis ŝlosila bazo en la oriento de la Nordmara Vojo, en 1900 en tiu foto, du jardekojn antaŭ la ekspedicioj de Amundsen.

En 1918, komencis nova ekspedicio de Amundsen pere de nova ŝipo, Maud, kiu daŭris ĝis 1925. Maud navigis okcidente orienten tra la Nordorienta Pasejo, nune nomita la Norda Vojo (1918–20). Kun li en tiu ekspedicio estis Oscar Wisting kaj Helmer Hanssen, ambaŭ el kiuj jam estis parto de la teamo kiu atingis la Sudan Poluson. Aldone, Henrik Lindstrøm estis inkludita kiel kuiristo, sed li suferis koratakon kaj iĝis tiom limigita fizike ke li ne povis partopreni.

La celo de tiu ekspedicio estis esplori la nekonatajn areojn de la Arkta Oceano, tre inspirita de la antaŭa ekspedicio fare de Fridtjof Nansen pere de la ŝipo Fram. La plano estis navigi laŭlonge de la norda marbordo de Siberio kaj iri en la glacion pli fore norden kaj orienten ol Nansen estis alveninta. Kontraste al antaŭaj ekspedicioj de Amundsen, oni planis kunporti pli da materialo por scienca esplorado, kaj oni kunportis la geofizikiston Harald Sverdrup surŝipe.

La vojaĝo fariĝis laŭ nordorienta direkto ĉe la Karaa Maro. Amundsen planis enfrostigi la Maud en la polusa glacitavolo kaj derivi al Norda Poluso (kiel Nansen estis farinta per la Fram), kaj li faris tion ĉe la Kabo Ĉeljuskin. Sed, la glacio iĝis tiom dika ke la ŝipo ne kapablis elrompiĝi, kvankam ĝi estis desegnita por tia veturado en forta glacio. En Septembro 1919, la ŝipanaro sukcesis liberigi la ŝipon el la frosto, sed ĝi frostiĝis denove post dekunu tagoj ie inter la Novsiberiaj Insuloj kaj la Vrangela Insulo.

Dum tiu tempo, Amundsen partoprenis malmulte en la laboro ekstere, kia la sledado kaj la ĉasado, ĉar li estis suferinta nombrajn vundojn. Li havis rompitan brakon kaj estis estinta atakita de polusaj ursoj.[16] Hanssen kaj Wisting, kun du aliaj homoj, entreprenis ekspedicion per hundosledoj al Nome (Alasko), pli ol 1000 kilometrojn fore. Sed ili trovis, ke la glacio ne estis sufiĉe frostigita kaj solida en la Beringa Markolo, kaj ĝi ne povis esti trapasata. Ili sendis telegramon el Anadir en plej nordorienta Siberio por signali sian lokon.

Post du vintroj frostigita en la glacio, sen esti atinginta la celon aliri al la Norda Poluso, Amundsen decidis iri al Nome en Alasko por ripari la ŝipon kaj aĉeti provizojn. Kelkaj el la ŝipanoj kiuj surteriĝis tie, inklude Hanssen, ne revenis ĝustatempe al la ŝipo. Amundsen konsideris Hanssen kiel rompinto de la kontrakto, kaj maldungis lin el la ŝipanaro.

Dum la tria vintro, Maud estis frostigita en la okcidento de la Beringa Markolo. Ĝi finfine liberiĝis kaj la ekspedicio navigis suden, ĝis atingo de Seatlo, en la Pacifika Nordokcidento de Usono en 1921 por novaj riparoj. Amundsen revenis al Norvegio, ĉar li bezonis ordigi siajn financojn. Li kunportis du indiĝenajn junulinojn, nome la adoptita kvar-jaraĝa Kakonita kaj ŝia kunulino Camilla. Kiam Amundsen bankrotis du jarojn poste, tamen, li resendis la junulinojn por ke ili estu zorgitaj de la patro de Camilla, kiu loĝis en orienta Rusio.[17]

En Junio 1922, Amundsen revenis al Maud, kiu estis renaviginta al Nome. Li decidis ŝanĝi el la planita perŝipa ekspedicio al aviadila, kaj aranĝis la luadon de aviadilo. Li dividis la ekspedician teamon en du: unu parto estis vintrumonta kaj preparonta por klopodo flugi super la poluso. Tio parto estis estrita de Amundsen mem. La dua teamo per la ŝipo Maud, sub estreco de Wisting, estis pluigonta la originan planon aliri al la Norda Poluso sur la glacio. La ŝipo drivis en la glacio dum tri jaroj oriente de la Novaj Siberiaj Insuloj, kaj neniam atingis la Nordan Poluson. Ĝi estis finfine kaptita de la pruntintoj de Amundsen kiel garantio pri la enorma ŝuldo.

Ankaŭ la klopodo flugi super la Poluso malsukcesis. Amundsen kaj Oskar Omdal, de la Reĝa Norvega Ŝiparmeo, klopodis flugi el Wainwright (Alasko), al Spicbergo, Norvegio, tra la Norda Poluso. Kiam la aviadilo estis damaĝita, ili abandonis la veturon. Por akiri aldonajn fondusojn, Amundsen veturis tra Usono en 1924 por prelega turneo.

Kvankam li ne kapablis atingi la Nordan Poluson, la sciencaj rezultoj de la ekspedicio, ĉefe la laboro de Sverdrup, montriĝis de konsiderinda valoro. Multaj el tiuj zorge kolektitaj sciencaj informoj perdiĝis dum la mistere katastrofa vojaĝo de Peter Tessem kaj Paul Knutsen, du teamanoj senditaj al misio fare de Amundsen. La sciencaj materialoj estis poste rekuperitaj de la rusia sciencisto Nikolaj Urvancev el kie ili estis abandonitaj en la bordoj de la Karaa Maro.[18]

La Norda Poluso[redakti | redakti fonton]

Roald Amundsen ein Svalbardo, 1925.

En 1925 Amundsen provis atingi la Nordan Poluson per du hidroplanoj Dornier Do J nome N-24 kaj N-25, akompanata de Lincoln Ellsworth, la piloto Hjalmar Riiser-Larsen, kaj tri aliaj teamanoj. La 21-an de majo ili ekflugis de Svalbardo. Ili surteriĝis je 87° 44' norde (pli norde ol iam ajn antaŭe), sed ekflugi denove estis tre malfacila. Unu el la hidroplanoj (la N-24) difektiĝis, kaj ili devis forlasi ĝin. La aviadiloj surteriĝis kelkajn mejlojn aparte sen radiokontakto; tamen la teamanoj sukcesis reunuiĝi. Amundsen kaj liaj teamanoj laboris dum pli ol tri semajnoj por purigi vojon por elflugi el la glacio. Ili ŝovelis 600 tunojn de glacio dum ili konsumis nur unu funton (400 g) de manĝoracio ĉiutage. Finfine, ses teamanoj eniris en la N-25. En rimarkinda heroaĵo, Riiser-Larsen ekflugis, kaj je la 15-an de junio ili sukcesis reflugi kun ĉiuj ses anoj kaj reveni al Svalbardo. Ili revenis triumfe kiam ĉiuj missupozis ke ili estis perdiĝintaj porĉiame.

En 1926 Amundsen, la itala generalo kaj aeronaŭtika inĝeniero Umberto Nobile kaj 15 aliaj homoj (inter kiuj estis Ellsworth, Riiser-Larsen, Oscar Wisting, kaj itala teamo estre de Nobile) faris unuan ekspedician trapasadon de la Arkto per aerŝipo, kiu de Spicbergo iris al Alasko, superflugante la nordan poluson. Ili eliris la 11-a de majo 1926 kaj surteriĝis en Alasko du tagojn poste. Sian aerŝipon ili nomis Norge (Norvegio). La tri antaŭaj postuloj esti alvenintaj al la Norda Poluso: nome Frederick Cook en 1908; Robert Peary en 1909; kaj Richard E. Byrd en 1926 (ĝuste kelkajn tagojn antaŭ la aerŝipo Norge) estas ĉiuj subdispute, ĉar estis aŭ de dubinda akurateco aŭ de rekta fraŭdo.[19][20] Se tiuj postuloj evidentiĝas kiel falsaj, la teamanoj de Norge estus la unuaj certigitaj esploristoj kiuj estus atingintaj la Nordan Poluson. Se la ekspedicio de Norge estis la unua al la Norda Polsuo, Amundsen kaj Oscar Wisting estus estintaj la unuaj homoj kiuj atingis ambaŭ geografiajn polusojn, surgrunde aŭ aere.

Sav-ekspedicio por Nobile 1928[redakti | redakti fonton]

Monumento al Amundsen en Ny-Ålesund, Svalbardo, Norvegio.

En 1928 Nobile ekiris al plia ekspedicio nordpolusa en aerŝipo Italia (Italio). Kiam Amundsen aŭdis, ke la ekspedicio akcidentis reveninte el la Norda Poluso, li organizis sav-ekspedicion en aviadilo, kiu tamen neniam estis retrovita. Amundsen malaperis kun kvin teamanoj la 18an de Junio 1928 dum ili flugis en savmisio en la Arkto. Lia teamo estis komponita de la norvega piloto Leif Dietrichson, la franca piloto René Guilbaud, kaj tri aliaj francoj. Poste, flugil-flosilo kaj benzinujo el la franca flugboato de Amundsen nome Latham 47, kiu estis adaptita kiel anstataŭa flugil-flosilo, estis trovitaj ĉe la marbordo de Tromsø. Oni supozas ke la aviadilo akcidentis en nebulo en la Barenca Maro, kaj ke Amundsen kaj liaj teamanoj mortiĝis en la akcidento, aŭ tuj poste. La serĉado por Amundsen kaj la teamo estis farita en Septembro 1928 fare de la Norvega Registaro kaj la korpoj neniam estis trovitaj.

En 2004 kaj fine de Aŭgusto 2009, la Reĝa Norvega Ŝiparmeo uzis senhoman submarŝipon Hugin 1000 por serĉadi la vrakon de la aviadilo de Amundsen. La serĉado fokusiĝis al areo de 100 km² de la margrundo, kaj tio estis filmita de la germana produktora kompanio ContextTV.[21][22] Ili trovis nenion el la flugo de Amundsen.

Amundsen en estonteco[redakti | redakti fonton]

Nombraj lokoj estis nomigitaj laŭ Amundsen:

La Polusa stacio Amundsen-Scott en Antarkto.

Krome la verkisto Roald Dahl estis tiel nomita laŭ Amundsen.

Verkoj de Amundsen[redakti | redakti fonton]

  • Nordvestpassagen, 2-vol, 1907. Tradukita kiel The North-West Passage: Being the Record of a Voyage of Exploration of the ship "Gjøa" 1903–1907, 1908.
  • Sydpolen, 2-vol, 1912. Tradukita kiel The South Pole: An Account of the Norwegian Antarctic Expedition in the "Fram," 1910–1912, Tradukita de A. G. Chater, 1912.
  • Nordostpassagen. Maudfærden langs Asiens kyst 1918–1920. H. U. Sverdrups ophold blandt tsjuktsjerne. Godfred Hansens depotekspedition 1919–1920. Gyldendal, Kristiania 1921.
  • Gjennem luften til 88° Nord (de Roald Amundsen, Lincoln Ellsworth kaj aliaj membroj de la ekspedicio, 1925). Tradukita kiel Our Polar Flight: The Amundsen-Ellsworth Polar Flight, 1925; ankaŭ kiel My Polar Flight, 1925.
  • Den første flukt over polhavet, kun Lincoln Ellsworth kaj aliaj, 1926. Tradukita kiel The First Flight Across the Polar Sea, 1927; ankaŭ kiel The First Crossing of the Polar Sea, 1927.
  • Mitt liv som polarforsker, 1927. Tradukita kiel My Life as an Explorer, 1927.

Portretoj[redakti | redakti fonton]


Mapoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En la angla[redakti | redakti fonton]

  • Amundsen, Roald; Nilsen, Thorvald; Prestrud, Kristian (1976) [1912]. The South Pole: An Account of the Norwegian expedition in the Fram, 1910–12 (volumoj I kaj II). Tradukita de Chater, A.G. Londono: C. Hurst & Company. ISBN 0-903983-47-8. Unuafoje publikigita en 1912 de John Murray, Londono.
  • Barczewski, Stephanie (2007). Antarctic Destinies: Scott, Shackleton and the Changing Face of Heroism. Londono kaj Novjorko: Hambledon Continuum. ISBN 978-1-84725-192-3.
  • Tor Bomann-Larsen, Roald Amundsen, a full biography, 2006, ISBN 0-7509-4343-2
  • Stephen Bown, The Last Viking – The Life of Roald Amundsen: conqueror of the South Pole, Aurum Press Ltd, Londono, 2012, ISBN 978-1-84513-844-8
  • Cherry-Garrard, Apsley (1970) [1922]. The Worst Journey in the World. Londono: Penguin Books. ISBN 0-14-009501-2. Unuafoje publikigita en 1922 de Chatto kaj Windus, Londono.
  • Crane, David (2005). Scott of the Antarctic. Londono: HarperCollins. ISBN 978-0-00-715068-7.
  • Hugo Decleir, Roald Amundsen's Belgica Diary. The first Scientific Expedition to the Antarctic, Bluntisham Books, Erskine Press.
  • Fairley, T.C. (1959). Sverdrup's Arctic Adventures. Londono: Longmans. OCLC 732299190.
  • Fleming, Fergus (2002). Ninety Degrees North. Londono: Granta Books. ISBN 1-86207-535-2.
  • Hamre, Ivar (novembro 1933). The Japanese South Polar Expedition of 1911–1912: A Little-Known Episode in Antarctic Exploration. En The Geographical Journal. 82 (5): 411–423. doi:10.2307/1786962. JSTOR 1786962. (necesas abono) [10] Alirita la 18-an de februaro 2017.
  • Herbert, Wally (1989). The Noose of Laurels. Londono: Hodder & Stoughton. ISBN 0-340-41276-3.
  • Roland Huntford, The Last Place on Earth: Scott and Amundsen's Race to the South Pole, 1979.
  • Huntford, Roland (1979). Scott and Amundsen. Londono: Hodder and Stoughton. ISBN 0-340-19565-7.
  • Huntford, Roland (1985). Shackleton. Londono: Hodder & Stoughton. ISBN 0-340-25007-0.
  • Huntford, Roland (2001). Nansen. Londono: Abacus. ISBN 0-349-11492-7.
  • Jones, Max (2003). The Last Great Quest. Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 0-19-280483-9.
  • Rainer-K. Langner, Scott and Amundsen – Duel in the Ice, Haus Publishing, Londono, 2007, ISBN 978-1-905791-08-8
  • MacPhee, Ross (2010). Race to the end: Amundsen, Scott, and the attainment of the South Pole. Novjorko kaj Londono: Sterling Innovation. ISBN 978-1-4027-7029-6.
  • Maxtone-Graham, John (2000). Safe Return Doubtful: The Heroic Age of Polar Exploration. Londono: Constable. ISBN 0-09-480330-7.
  • Nansen, Fridtjof (1897). Farthest North, Volume I. Londono: Archibald Constable & Co. OCLC 499726131.
  • Preston, Diana (1999). A First Rate Tragedy. Londono: Constable. ISBN 0-09-479530-4.
  • Riffenburgh, Beau (2005). "Nimrod": the Extraordinary Story of Shackleton's First Expedition. Londono: Bloomsbury Publishing. ISBN 0-7475-7253-4.
  • Scott, J.M. (1971). Fridtjof Nansen. Sheridan, Oregono: Heron Books. OCLC 143929.
  • Solomon, Susan (2001). The Coldest March: Scott's Fatal Antarctic Expedition. New Haven, Konetkikuto: Yale University Press. ISBN 0-300-09921-5.
  • Turley, Charles (1935). Roald Amundsen, explorer. Londono: Methuen. OCLC 3331281.

En la franca[redakti | redakti fonton]

  • Stefan Zweig, Les Très Riches Heures de l'humanité, Aŭstrio, 1920-aj jaroj.
  • Brigitte Lozerec'h, Sir Ernest Shackleton : Grandeur et endurance d’un explorateur, Le Rocher, 2004 (ISBN 2268048314)
  • Pierre Marc, Le Tombeau des glaces, duel mortel pour le pôle, Dorval Editions, coll. « Grandes aventures polaires », 2011, 226 p. (ISBN 978-2351071021)
  • Édouard Peisson: Pôles. L'étonnante aventure de Roald Amundsen. Editions Bernard Grasset, Paris 1952.

En la germana[redakti | redakti fonton]

  • Beau Riffenburgh: Nimrod. (Übersetzt von Sebastian Vogel). Berlin Verlag, Berlin 2006, ISBN 3-8270-0530-2.
  • Edouard Calic: Kapitän Amundsen. Hinstorff, Rostock 1961.
  • Ursula Weil kaj Otto Weil: Roald Amundsen. Brockhaus, Leipzig 1973.
  • Hans-Otto Meissner: Mein Leben für die weiße Wildnis. Die Expeditionen des Roald Amundsen. Cotta, Stuttgart 1971; Neuauflage: Klett, Stuttgart 1982, ISBN 3-12-920043-6.
  • Heinrich Fischer: Amundsen am Südpol. Bayerischer Rundfunk, München 1989.
  • Detlef Brennecke: Roald Amundsen. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 1995, ISBN 3-499-50518-5.
  • Roland Huntford: Scott & Amundsen. Heyne, München 2000, ISBN 3-453-17790-8.
  • Rainer-K. Langner: Duell im ewigen Eis. Fischer, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-596-14908-8.

En la norvega[redakti | redakti fonton]

  • Odd Arnesen. Roald Amundsen som han var. Oslo 1929.
  • Tor Bomann-Larsen. Roald Amundsen en biografi. Oslo, 2003. ISBN 82-02-22519-1.
  • Roland Huntford. Scott og Amundsen Oslo 1982, ISBN 82-03-10819-9 (hovedkilde for artikkelen).
  • Ragnar Kvam jr. Den tredje mann. Beretningen om Hjalmar Johansen. Gyldendal, 1997.
  • Susan Barr og Jan Ove Ekeberg Roald Amundsen, Tidenes polfarer, J. M. Stenersens forlag 2005, ISBN 8272013622.
  • Alexander Wisting Roald Amundsen det største eventyret – en biografi 2011 ISBN 978-82-489-1111-1.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Amundsen, Roald; Nilsen, Thorvald; Prestrud, Kristian; Chater, A.G. (tr.) (1976) [1912]. The South Pole: An Account of the Norwegian expedition in the Fram, 1910–12 (Volumoj I kaj II). London: C. Hurst & Company. ISBN 0-903983-47-8. Unuafoje publikigita en 1912 de John Murray, London.
  • Huntford, Roland (1985). The Last Place on Earth. London and Sydney: Pan Books. ISBN 0-330-28816-4.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Roald Amundsen and the 1925 North Pole Expedition". Historynet.com. [1] Alirita la 11-an de marto 2010.
  2. "Roald Amundsen". PBS.org. [2] Arkivigite je 2016-12-26 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 11-an de marto 2010.
  3. Thomas, Henry; Dana Lee Thomas (1972). Living Adventures in Science. Ayer Publishing. pp. 196–201. ISBN 0-8369-2573-4. [3] Alirita la 14an de Majo 2016.
  4. Amundsen, Roald. (1927) My Life as an Explorer. Garden City, N.Y.: Doubleday, Page & company.
  5. 5,0 5,1 The Houghton Mifflin Dictionary of Biography. Houghton Mifflin Reference Books. 2003. pp. 43 1696. ISBN 0-618-25210-X.
  6. 6,0 6,1 Kingston, Thomas (1979). A History of Scandinavia: Norway, Sweden, Denmark, Finland, and Iceland. U of Minnesota Press. p. 298. ISBN 0-8166-3799-7.
  7. Roald Amundsen and the Exploration of the Northwest Passage. Oslo, Norway: Fram Museum. 2008. pp. 63, 65. ISBN 9788282350013.
  8. Simpson-Housley, Paul (1992). Antarctica: Exploration, Perception and Metaphor. Routledge. pp. 24–37. ISBN 0-415-08225-0. [4] Alirita la 19an de Februaro 2017
  9. Simpson-Housley, Paul (1992). Antarctica: Exploration, Perception and Metaphor.
  10. Same Simpson-Housley, por la tuta paragrafo
  11. Amundsen, Roald (1913). The South Pole: An Account of the Norwegian Antarctic Expedition... L. Keedick. p. 1.
  12. Thomas, Henry; Dana Lee Thomas (1972). Living Adventures in Science. Ayer Publishing. pp. 196–201. ISBN 0-8369-2573-4. [5] Alirita la 18an de Februaro 2017.
  13. Thomas, Henry; Dana Lee Thomas (1972). Living Adventures in Science. Ayer Publishing. pp. 196–201.
  14. Huntford (The Last Place on Earth) 1985, p. 511.
  15. Amundsen, Vol. I, p. xvii.
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-20. Alirita 2017-02-19.
  17. Vidu Roald Amundsen, Store Norske Leksikon. [6] norvege Alirita la 17an de Februaro 2017.
  18. Barr, William (1919). The Last Journey of Peter Tessem and Paul Knutsen.
  19. Henderson, Bruce (2005). True North: Peary, Cook, and the Race to the Pole. W. W. Norton and Company. ISBN 0-393-32738-8. OCLC 63397177.
  20. Rawlins, Dennis (January 2000). "Byrd's Heroic 1926 Flight & Its Faked Last Leg" (PDF). DIO, the International Journal of Scientific History. 10: 69–76; ankaŭ paĝoj 54, 84–88, 99, 105. ISSN 1041-5440. [7] Alirita la 19an de Februaro 2017.
  21. Rincon, Paul (24a de Aŭgusto 2009). "BBC". BBC News. [8] Alirita la 19an de Februaro 2017.
  22. "Search for Amundsen". Arkivita el la originalo en la 8a de Januaro 2010. [9] Alirita la 19an de Februaro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.