Lincoln Ellsworth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lincoln ELLSWORTH (12a de majo 188026a de majo 1951) estis polusa esploristo el Usono kaj ĉefa protektanto de la Usona Muzeo de Natura Historio. Li estis ankaŭ ĉefa sponsoro de Roald Amundsen en ties klopodoj atingi polusojn. Jam la 21an de majo 1925 okazis flugo el Svalbardo al la Norda Poluso, per du aparatoj nome N24 kaj N25, klopodo kiu malsukcesis.

Finfine la unua kohera, konfirmita, kaj science konvinkanta atingo de la Norda Poluso estis la 12an de majo 1926, fare de norvega esploristo Roald Amundsen kaj de lia usona sponsoro Lincoln Ellsworth pere de la aerŝipo Norge.[1] La Norge, kvankam norvega posedaĵo, estis dezajnita kaj pilotita fare de la itala Umberto Nobile. La flugo komenciĝis de Svalbardo en Norvegio, kaj transiris la Arktan Oceanon ĝis Alasko.

Ellsworth krome faris kvar ekspediciojn al Antarkto inter 1933 kaj 1939, uzante sian aviadilon kaj kiel bazo iaman norvegan fiŝkapta ŝipo nome Wyatt Earp laŭ sia heroo.[2]

La 23an de Novembo 1935, Ellsworth malkovris la montojn Ellsworth en Antarkto kiam li faris trans-Antarktan flugon el insulo Dundee al la Ross-glacikampo. Dum la flugo, la aviadilo elĉerpis benzinon, kaj li devis surteriĝi ĉe la bazkampadejo Little America establita de Richard Byrd. Sen radio, li kaj lia piloto, Herbert Hollick-Kenyon, ne povis komuniki tiun surteriĝon kaj ili estis deklaritaj malaperintaj; la brita serĉoŝipo Discovery navigis el Novzelando serĉi ilin. Ambaŭ estis trovataj la 16an de januaro 1936, post preskaŭ du monatoj solaj ĉe Little America.[3] Ili revenis al Novjorko la 6an de aprilo, kaj ties baza ŝipo, la Wyatt Earp, alvenis separate du semajnojn poste.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tierney, John. (7a de septembro 2009) Who Was First at the North Pole?. Tierneylab.blogs.nytimes.com. Retrieved 2012-07-04.
  2. HMAS Wyatt Earp. Sea Power Centre Australia. Alirita 16a de Septembro, 2008.
  3. "Ellsworth and Kenyon Found Safe: Missing Men Located At Byrd's Camp", Fairbanks (Alaska) Daily News-Miner. 17a de januaro 1936. Paĝo A1.
  4. "Ellsworth party greeted on return", The New York Times. 20a de aprilo 1936. Paĝo 13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]