Fredrikstad (aŭskultu; iam Frederiksstad; laŭvorte Urbo de Frederiko) estas urbo kaj komunumo en regiono Østfold, Norvegio. Fine de 2022 en la komunumo vivis 83 892 loĝantoj. La administracia centro de la komunumo estas la urbo Fredrikstad.
Tiu urbo Fredrikstad estis fondita en 1567 fare de la reĝo Frederiko la 2-a, kaj establiĝis kiel municipo la 1an de Januaro1838 (formannskapsdistrikt). La rura municipo de Glemmen estis mergita kun Fredrikstad la 1an de Januaro 1964. La ruraj komunumoj de Borge, Onsøy, Kråkerøy kaj Rolvsøy estis mergitaj kun Fredrikstad la 1-an de januaro 1994.
Fredrikstad estas parto de la kvina plej granda urba areo en Norvegio kiam pariĝinta kun la najbara Sarpsborg. Je 1a de Januaro 2016, laŭ la oficiala statiska servo de Norvegio, tiuj du municipoj havas totalan populacion de 132,351 kun 54,192 en Sarpsborg kaj 78,159 en Fredrikstad.