Halden

| Halden | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo de Norvegio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Provinco | |||||
| 1920 - 2023 | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Anne-Kari Holm | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 32 082 (2026) [+] | ||||
| Loĝdenso | 50 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 59° 8′ N, 11° 29′ O (mapo)59.12638911.482778Koordinatoj: 59° 8′ N, 11° 29′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 642,31 km² (64 231 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Halden estas urbo kaj komunumo en la provinco Østfold en la pleja sudoriento de Norvegio. Inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al la provinco Viken - antaŭ tio ĝi de 1919 ĝis 2019 estis parto de la historia provinco Østfold, kiu en 2024 estis restarigita. Ĝi situas borde de la Balta Maro kaj tre proksime de la limo al Svedio. Fine de 2026 en la komunumo vivis 32 082 loĝantoj sur areo de 642,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Rakkestad, Aremark, Sarpsborg, Strömstad, Tanum kaj Dals-Ed.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbon dominas la proksima fortikaĵo Fredriksten. Inter la jaroj 1665 kaj 1928 Halden nomiĝis Fredrikshald – kaj la urbo kaj la fortikaĵo estis nomataj laŭ la reĝo Frederiko la 3-a de Danio-Norvegio. Dum la sieĝo de la fortikaĵo fare de la sveda armeo dum aŭtuno de la jaro 1718 ĉi tie la 30-an de novembro mortis la sveda reĝo Karolo la 12-a.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La fortikaĵo Fredriksten situas sur monteto super la urbo kaj de ĝi oni havas panoraman vidon de la urbo, ĝia haveno kaj la proksima fjordo de la Balta Maro. Fredriksten konstruiĝis dum 1661-1671 kaj 1682-1701 protekte al la ree atakanta armeo de la proksima reĝlando Svedio. Ĝi konsistas el kvar bastionoj kaj centra citadelo.

Moderna konstruaĵo estas la betona radio-turo "Höiåsmasten", kiu konsideriĝas la dua plej granda konstruaĵo de Norvegio.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomia bazo de la urbo estas prilaboro de ligno, elektrotekniko, ĥemia kaj kroma industria produktado.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Halden konektiĝas per diversaj naciaj vojoj per individua motora trafiko kaj per publika transporto. Krome la urbo ankaŭ estas parto de la longdistanca biciklada vojo EuroVelo 3, nomata Pilgrima vojo, internacia eŭropa vojo nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj), kiu longas entute 5 122 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatoj Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Belgio, Francio kaj Hispanio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]




