Fredriksten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fortikaĵo Fredriksten apud Halden

La fortikaĵo Fredrikstennorvege Fredriksten festning - estas fortikaĵo apud la urbo Halden en Norvegio. Inter la jaroj 1665 kaj 1928 la urbo nomiĝis Fredrikshald – kaj la urbo kaj la fortikaĵo estis nomataj laŭ la reĝo Frederiko la 3-a (Danio-Norvegio).

La fortikaĵo situas sur monteto super la urbo kaj de ĝi oni havas panoraman vidon de la urbo, ĝia haveno kaj la proksima fjordo de la Balta Maro. Fredriksten konstruiĝis dum 1661-1671 kaj 1682-1701 protekte al la ree atakanta sveda armeo. Ĝi konsistas el kvar bastionoj kaj centra citadelo.

Dum la sieĝo de la fortikaĵo fare de la sveda armeo dum aŭtuno de la jaro 1718 ĉi-tie mortis la sveda reĝo Karolo la 12-a la 30-an de novembro. Tiu morto por Svedio finis la perdon de la statuso pri eŭropa grandpotenco – la statuso pli kaj pli perdiĝis dum la evoluo de la Granda Nordia Milito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]