Tromsø

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tromsø
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Norvegio
Provinco Troms
Poŝtkodo 9006 - 9019
Kodo laŭ KN 1902
Retpaĝaro www.tromso.kommune.no
Politiko
Urbestro Jens Johan Hjort] (H)
Demografio
Loĝantaro 76 649  (1-a de januaro 2019)[1]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 69° 39′ N, 18° 57′ O69.65182718.954451Koordinatoj: 69° 39′ N, 18° 57′ O
Alto 20 m [+]
Areo 2 566,3 km² (256 630 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Tromsø
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tromsø [+]
Information icon.svg
vdr
Loko de Tromso en Norvegio.

Tromsø estas ĉefurbo de norda Norvegio, situanta je 69°40′33″N 18°55′10″O  /  69.67583°N, 18.91944°O / 69.67583; 18.91944 (Tromsø). Komence de la jaro 2019 en la komunumo vivis 76 649 loĝantoj, tial ĝi estas nuntempe la 9a plej loĝata komunumo en Norvegio. Noktomeza suno de la 21-a de majo ĝis la 23-a de julio. Sensuna vintro de la 25-a de novembro ĝis 21-a de januaro. Pro Golfa Marfluo, temperaturo en Tromsø malofte subiras -10 °C. Meza temperaturo estas ĉ 4–5° C vintre kaj ca 10 – 11° C somere. La temperaturoj superas 20° C ĉirkaŭ 10 tagojn jare. La plej alta iam registrita temperaturo (30,2° C) okazis en julio 1972.

La regiono de Tromsø estis loĝata ekde la fino de la glaci-epoko. Arkeologiaj elfosadoj en Tønsvika, borde de Tromsø, ekaperis artefaktojn kaj restaĵojn de konstruaĵoj taksitaj je 9 000 ĝis 10 000 jaroj[2]. Tromsø havis ĉirkaŭ 80 loĝantojn ĉe reĝa akiro de komercurba statuso en 1794.

La urbo multe kreskis depost 1972, kiam estis malfermita la kvara universitato de Norvegio. En 2002, la Universitato de Tromsø havis ĉirkaŭ 6 700 studentojn. Ĝi estas la plej norda universitato en la mondo.

Tromsø estas urbo de studentoj kaj servoj. Municipo kaj malsanulejo estas la ĉefaj dungantoj. Ĉefa industrio estas bierfabriko kaj fiŝuzinoj.

En Tromsø mortis Nobel-premiito Daniel Carleton Gajdusek.

Tromsø havas jenajn ĝemelurbojn: Kemi, Finnlando (1940); Luleå, Svedio (1950); Ringkøbing, Danio (1950); Grimsby, Anglio (1961); Poona, Barato (1966); Anchorage, Usono (1969); Zagreb, Kroatio (1971); Murmansk, Rusio (1972); Quetzaltenango, Gvatemalo (1999); Gaza, Palestino (2001).

Pli ol 100 naciecoj estas reprezentitaj en la loĝantaro. Inter la plej eminentaj malplimultoj estas la sameoj, rusoj kaj finnoj, kaj la lokaj kvenoj (posteuloj de finnaj enmigrintoj de la 19-a jarcento) kaj ĵusaj enmigrintoj el Finnlando mem. La plej norda moskeo de la mondo troviĝas en Tromsø. Vår Frue Kirke (Nia Sinjorino Katolika Kirko) estas la sidejo de la plej norda katolika episkopejo de la mondo, kiu gvidas la teritorian prelataron de Tromsø. Kvankam la loka katolika populacio enhavas nur 350 membrojn, la Papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis ĉi tiun malgrandan preĝejon kaj restis kiel gasto de la episkopo en 1989.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la urbo, estias klubo por la lingvo Esperanto. La klubo havas blogon nomatan "La Norda Lumo"[3], kiu enhavas informojn pri la renkontiĝoj kaj la venontaj eventoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]