Stefan Zweig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Zweig
Stefan Zweig, Fundo Correio da Manhã - 3 (cropped).tif
Persona informo
Stefan Zweig
Naskiĝo 28-an de novembro 1881 (1881-11-28)
en Vien, Flags of Austria-Hungary.png Aŭstrio-Hungario
Morto 22-an de februaro 1942 (1942-02-22) (60-jara)
en Petrópolis
Mortis pro sinmortigo [#]
Mortis per barbiturata toksiĝo [#]
Tombo Brazilo [#]
Religio judismo [#]
Lingvoj germana [#]
Loĝloko Salzburg [#]
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstrio [#]
Alma mater Universitato de Vieno [#]
Subskribo Stefan Zweig
Memorigilo Stefan Zweig
Familio
Patro Moritz Zweig [#]
Patrino Ida Zweig [#]
Edz(in)o Friderike Maria Zweig [#]
Profesio
Okupo verkistotradukistoĵurnalistodramaturgo • poeto • literaturkritikisto • historiisto • biografo • romanisto • prozisto • eseisto [#]
Aktiva en VienoBerlinoSalzburgRio-de-Ĵanejro [#]
Aktiva dum 1901–1942 [#]
Doktoreca konsilisto Friedrich Jodl [#]
Verkado
Verkoj Ŝaknovelo ❦
La Mondo de Hieraŭ (aŭtobiografio) ❦
Letter from an Unknown Woman ❦
The Post Office Girl ❦
Beware of Pity [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Stefan Zweig en 1901
Subskribo de Zweig

Stefan ZWEIG [ŝtEfan cvajk], en Esperanto Stefano Cvajgo[mankas fonto] (n. la 28-an de novembro 1881 en Vieno, m. la 22-an de februaro 1942 en Rio de Janeiro) estis aŭstra aŭtoro de poezio kaj prozo. Li estis sub la influo de la movado Jung-Wien.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de riĉa juda familio de Vieno jam kiel gimnaziano verkis poemojn kaj en 1901 publikigis sian unuan poemaron "Silberne Saiten". Dum multaj vojaĝoj, Stefan Zweig konatiĝis kun poetoj, artistoj kaj muzikistoj el la tuta mondo, kaj cetere iĝis amiko de Romain Rolland, Arthur Schnitzler kaj Emile Verhaeren. Li skribis pri tiuj renkontoj en unu el siaj libroj: Rememoroj kaj renkontoj. Liaj pacifismaj kaj kosmopolitaj idealoj pli kaj pli maturiĝis, sed la Unua mondmilito abrupte neniigis tiun evoluon. Dum la milito, li skribis teatraĵon ("Jeremias" - vidu ĉi-sube al la listo de verkoj) por denunci la militon, kiun li abomenis. La tempo postmilita donis novajn esperojn kaj literaturajn sukcesojn, sed la proksimiĝanta faŝismo denove danĝerigis ĉiun esperon pri “Eŭropo sen kulturaj limoj”. En 1933-1934, Zweig fuĝis de la faŝistoj: unue al Britio, poste al Brazilo. Li spertis profundan malesperon pro malbonaj novaĵoj el Eŭropo kaj pro la konscio ke liaj ideoj ne sukcesos. Li kaj lia edzino Lotte mortigis sin mem per medikamentoj. Ili estis malkovritaj la postan tagon de ĝardenisto.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.