Lotte kaj Stefan Zweig : vojaĝoj al Ameriko
La aŭstre naskita verkisto Stefan Zweig (1881-1942) kaj lia dua edzino Lotte Zweig (1908-1942) en ekzilo vojaĝis al Anglio, Usono, Argentino kaj Brazilo de 1934 ĝis 1942.
Stefan Zweig ekforlasis sian hejmon en Salcburgo en 1934 post kiam polico traserĉis lian hejmon, pretekstante trovi armilojn. Li ekloĝis en Anglio, unue en Londono, dungis kiel sekretariino Charlotte Elisabeth Altmann kiu mem estis devigata forlasi Germanion, kaj ekziliĝis al Anglio ankaŭ en 1934.
Lotte kaj Stefan ekvivis kiaj geamantoj kaj geedziĝis post kiam Stefan eksedziĝis de sia unua edzino Friderike la 6-an de septembro 1939. Ekde 1937 Lotte kunvojaĝis kun Stefan en vojaĝoj kun ĉu turisma ĉu labora celo: dum tiuj vojaĝoj Stefan prelegadis, respondis intervjuojn kaj havis multajn kontaktojn kun tradukistoj, eldonistoj kaj respondeculoj ĉe kiuj li povis peti helpon por ke Judoj eskapu el landoj regataj de la nazioj.
Fakte en 1934 temis pri ekzilo el Aŭstrio, unue al Anglio ĝis 1940, kaj post pluraj vojaĝoj al Nord- kaj Sud-Ameriko pri definitiva ekzilo en Usono, Brazilo kaj Argentino. La geedza paro serĉis en tiuj lastaj jaroj lokon kie ili povos trankvile vivi kaj labori. Ili unue ekvivis en Novjorko en 1940, vojaĝis al Brazilo, Argentino kaj Urugvajo kie Stefan Zweig ofte prelegis kaj tiel enspezis altajn monsumojn kiuj ebligis al li senzorge vivi, tiel kompensante la mankon de la aŭtorrajtoj per kiuj li komforte vivadis antaŭe, kaj kiujn li ne plu ricevis de kiam nazioj malpermesis eldonadon kaj vendadon de la libroj verkitaj de li. En 1941 ili revenis al Nov-Jorko, loĝis du monatojn en New Haven, de kie Stefan povis aliri la bibliotekon de la Universitato Yale. En la somero 1941 Stefan kaj Lotte loĝis en Ossining (en) kie Stefan verkis sian aŭtobiografion "Drei Leben" kiu estos eldonita postmorte kun la titolo "La Mondo de hieraŭ". La 15-an de aŭgusto 1941 ili alvojaĝis al Brazilo kie ili sentis sin pli bone ol en Usono, kaj la 13-an de septembro 1941 ekloĝis en Petrópolis 34 rua Gonçalves Dias. Kvankam ambaŭ laŭdis Brazilon sciigante ke ĝi estas tre agrabla lando, Stefan falis en profundan depresion. Plie Lotte suferadis pro astmo kaj ankaŭ deprimiĝis. En sia domo en Petrópolis ili ambaŭ sinmortigis kaj estis retrovitaj mortintaj unu kontraŭ la alia kuŝantaj sur sia lito la 23-an de februaro 1942. Tiel fine Stefan Zweig fuĝis de Aŭstrio al Anglio kaj de Usono al Brazilo, kaj fine al la morto, laŭ la vortoj sur la stumblopavimoj en Salcburgo.
alveno | foriro | urbo | lando | evento |
---|---|---|---|---|
18-an de februaro 1934 | Salcburgo | Aŭstrio | Polico traserĉas la domon de Stefan Zweig | |
20-an de februaro 1934 | Londono | Anglio | Stefan Zweig ekziliĝas al Anglio | |
14-an de majo 1934 | Lotte Altmann ekziliĝas al Anglio | |||
1934 | Vieno | Aŭstrio | vizito de Stefan al sia patrino, ekvendo de la domo en Salcburgo | |
1934 | Londono | Anglio | SZ ekloĝas en 49 Hallam Street | |
januaro 1935 | Nov-Jorko | Usono | turismo, intervjuoj | |
komence de 1935 | Anglio | reveno en Anglion | ||
21-an de aŭgusto 1936 | Rio-de-Ĵanejro | Brazilo | akcepto far Macedo Soares (pt) | |
27-an de aŭgusto 1936 | La Spirita Unueco de la Mondo france | |||
fine de aŭgusto 1936 | Petrópolis | Unua vizito al Petrópolis | ||
komence de septembro 1936 | Bonaero | Argentino | ŝipa vojaĝo el Santos al Bonaero per Highland Brigade kongreso de PEN-klubo | |
Londono | ||||
februaro 1937 | Milano, Napolo | Italio | Stefan kaj Lotte unuafoje publike aperas kune | |
1937 | Salcburgo | Aŭstrio | fina vendo de la domo | |
januaro 1938 | Estoril (pt) | Portugalio | ferioj kaj kontaktoj cele al elsavo de judoj el naziaj ŝtatoj | |
17-an de decembro 1938 | 3-an de marto 1939 | Nov-Jorko | Usono , Kanado | ŝipvojaĝo per Normandie, prelegoj en 30 urboj |
somero 1939 | Bath | Anglio | feriado | |
6-an de septembro 1939 | eksedziĝo de Friderike kaj Stefan Zweig geedziĝo de Lotte kaj Stefan | |||
marto 1940 | Stefan Zweig ricevas la britan naciecon kaj britan pasporton. Lia edzino samtempe ricevas la samon | |||
30-an de junio 1940 | 14-an de aŭgusto 1940 | Nov-Jorko | Usono | |
21-an de aŭgusto 1940 | Rio-de-Ĵanejro | Brazilo | ŝipvojaĝo de Nov-Jorko al Rio per Argentina | |
20-an de septembro 1940 | San-Paŭlo | Brazilo | La Spirita Unueco de la Mondo france | |
29-an de oktobro 1940 | 31-an de oktobro 1940 | Bonaero | Argentino | La Spirita Unueco de la Mondo hispane, angle, france |
Kordobo | ||||
Santa Fe | ||||
Rosario | ||||
La Plata | ||||
8-an de novembro 1940 | Montevideo | Urugvajo | ||
20-an de januaro 1941 | de Trinidad al Miami | reiro de Rio al Nov-Jorko | ||
24-an de januaro 1941 | aŭgusto 1941 | Nov-Jorko | Usono | |
februaro 1941 | aprilo 1941 | New Haven | ĉe Universitato Yale | |
julio 1941 | 5-an de aŭgusto 1941 | Ossining (en) | SZ verkas sian aŭtobiografion "Drei Leben" kiu estos eldonita postmorte kun la titolo "La Mondo de hieraŭ" | |
15-an de aŭgusto 1941 | reveno al Brazilo. ŝipvojaĝo sur Uruguay | |||
13-an de septembro 1941 | Petrópolis | Brazilo | Lotte kaj Stefan ekloĝas 34 rua Gonçalves Dias SZ verkas la Ŝaknovelon | |
23-an de februaro 1942 |
sinmortigo de Stefan kaj de Lotte |
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Zweig Stefan et Lotte, Lettres d'Amérique 1940-1942, france (mallonge LA), 2012, Grasset, Les Cahiers Rouges, eldono starigita kaj enkondukita de Darien J. Davis et Olivier Marshall, tradukita al la franca de Adrienne Boutang kaj Baptiste Touverey, ISBN 978-2-246-82119-9 laŭ Stefan and Lotte Zweig's South American Letters New York, Argentina and Brazil 1940-1942, angle, 2010, Continuum