Neue Zürcher Zeitung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Titolpaĝo de la unua eldono de NZZ

Neue Zürcher Zeitung, mallonge NZZ, la Nova Zuriĥa Gazeto, estis eldonita unuan fojon la 12-an de januaro 1780 de Salomon Gessner sub la nomo Zürcher Zeitung (Zurika Gazeto; Zuriĥa Gazeto). Ek de la jaro 1821 ĝi portas la nomon Neue Zürcher Zeitung- Nova Zuriĥa Gazeto. En la jaro 1868 estis fondita akcia societo kiu eldonis la Novan Zurikan kiel ĝi nomiĝas esperante, - simple - ĝis hodiaŭ, korekte la Novan Zuriĥan. Neniu el la 1400 radikaldemokrataj akciistoj posedas pli ol unu procenton de la akcia kapitalo.

Unu el la plej malnovaj germanlingvaj gazetoj[redakti | redakti fonton]

Post Wiener Zeitung de 1703, Hildesheimer Allgemeinen Zeitung de 1705 kaj Bremer Nachrichten de 1743 Neue Zürcher Zeitung estas la kvara plej malnova daŭre aperanta gazeto en germana lingvo.

Internacia reputacio[redakti | redakti fonton]

NZZ vendiĝas nuntempe en eldono de proksimume 160000 ekzempleroj, de kiuj 146729 estas certigitaj de WEMF. Ĝia internacia eldono estas multe legata en Germanio.

La nova zuriĥa gazeto, la NZZ skribas pri politikaj, financaj, ekonomiaj kaj kulturaj temoj en germana lingvo. Ĝi havas reputacion de gazeto de alta kvalito, kun bone esploritaj artikoloj, al kio kontribuas krom ĝia ekonomia parto la tre bone fundamentigita eksterlanda parto, kiu baziĝas sur densa reto de korespondantoj. Bonegan reputacion havas krome ĝia felietono, kio donas grandan spacon al la internacia raportado pri arto, kaj en kiu ankaŭ jam plurfoje aperis ampleksaj plurpaĝaj reportaĵoj pri Esperanto. La eldonejo havis ankaŭ internaciaj eldonoj de NZZ en fremda lingvo. Ekde 1993 la eldonejo faras CD-ROM-n pri la tuta gazeto, kaj ankaŭ pri temoj de gazeto. La arkivo estas en datenoj-bankoj ekde 4-a januaro 1993. Ĉiuj jaroj de nova zuriĥa gazeto ekde 1780 estas ankaŭ en mikrofilmoj.

La NZZ estas grava historia svisa arkivo pri politika, teknika, financa, ekonomia historio. La eldonejo produktis ankaŭ bonaj fakaj libroj pri svisa ekonomia kaj socia historio.

Ligita al Radikaldemokrata Partio de Svislando[redakti | redakti fonton]

Politike NZZ situas proksime de la Radikaldemokrata Partio de Svislando (FDP), kiu defendas liberalan kaj burĝan pozicion kaj ek de la kreado de Svislando estas seninterrompo reprezentita en la svisa registaro. La ligiteco de NZZ al la FDP en internsvisaj temoj estas ofte riproĉita al ĝi de ĝiaj kritikistoj, kiuj ĝin nomas pro gix konservema stilo ankaŭ maljuna onklino.

Propra ortografio[redakti | redakti fonton]

NZZ aplikas propran version de la nova germana ortografio. En NZZ oni ekzemple skribas placieren anstataŭ platzieren (lokigi).

NZZ-formato[redakti | redakti fonton]

NZZ aperas en la kutima sivsa gazetformato, kiun oni en Germanio ankaŭ nomas «Format NZZ» (NZZ-formato). NZZ mem utiligis tiun-ĉi nomon por sia semajna televida magazino Format NZZ. Al la presita eldono de NZZ estas aldonita ĉiam la unua lundon en la monato la magazino NZZ Folio, kiu havas kutime ĉeftemon. Kiel ĉe ĉiuj svisaj gazetoj, tiuj aldonaĵoj havas multe pli da legantoj ol la cetera eldono. Dum la ordinara taga NZZ havas averaĝe 308000 legantojn, la magazinon regule legas ne malpli ol 674000.

NZZ kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

NZZ estas unu el la malmultaj gazetoj, kiu dum sia historio preskaŭ ĉiam nur favore raportis pri Esperanto. Dum la Ido-krizo la planlingva movado en Zuriko estis dum preskaŭ duona jarcento dividita en idistojn kaj esperantistojn kaj tiu-ĉi divido respeguliĝis ĉe la du grandaj konkurencaj taggazetoj de Zuriko NZZ kaj Tages-Anzeiger. Dum NZZ favoris la esperanto-movadon, Tages-Anzeiger ofte negative skribis pri Esperanto kaj favoris la ido-movadon, kies monda sidejo dum longa tempo troviĝis en Zuriko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La teksto baziĝas sur traduko de la teksto Neue Zürcher Zeitung en la germana vikipedio. La informoj pri Esperanto devenas el la Svisa Planlingva Enciklopedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]