Charles Dickens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dickens)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Charles Dickens
Charles Dickens
Charles Dickens
Persona informo
Naskonomo Charles John Huffam Dickens
Naskiĝo la 7-an de februaro 1812(nun 1812-02-07)
en Landport, Portsmouth, England
Morto la 9-an de junio 1870 (58‑jara)
en Gads Hill Place
Mortokialo cerba sangado [#]
Tombo Abatejo Westminster [#]
Religio Anglikanismo [#]
Nacieco Anglo
Lingvoj angla lingvo [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando [#]
Subskribo Charles Dickens
Familio
Patro John Dickens [#]
Patrino Elizabeth Dickens [#]
Gefratoj Frederick Dickens • Alfred Lamert Dickens • Augustus Dickens [#]
Edz(in)o Catherine Thomson Hogarth
Amkunulo Ellen Ternan [#]
Idoj Charles Dickens, Jr., Mary Dickens, Kate Perugini, Walter Landor Dickens, Francis Dickens, Alfred D'Orsay Tennyson Dickens, Sydney Smith Haldimand Dickens, Henry Fielding Dickens, Dora Annie Dickens, kaj Edward Dickens
Profesio
Pseŭdonimo Boz [#]
Profesio Verkisto
Aktivaj jaroj 1833–1870
Verkoj La Postmortaj Paperoj de la Klubo Pickwick ❦
Olivero Twist ❦
Kristnaska sonorado ❦
Davido Copperfield ❦
La Morna Domo ❦
Malfacilaj Tempoj ❦
Eta Dorrit ❦
Rakonto pri Du Urboj ❦
Grandaj Anticipoj ❦
Barnaby Rudge [#]
Honorigoj Fellow of the Royal Society of Arts [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Charles DICKENS (prononco ˈtʃɑrlz ˈdɪkɪnz; esperantigite Karlo DIKENZO) (naskiĝis la 7-an de februaro, 1812, mortis la 9-an de junio, 1870) estis angla verkisto, unu el la plej influaj de la 19-a jarcento, kaj socia kritikisto. Li kreis kelkajn el plej memorindaj fikciuloj de la mondo kaj estas ĝenerale rigardita kiel la plej granda romanverkisto de la viktoria periodo.[1] Dum lia vivo, liaj verkoj ĝuis senprecedencan famon, kaj ekde la 20a jarcento lia literatura genio estis larĝe agnoskita fare de kritikistoj kaj akademiuloj. Liaj romanoj kaj noveloj daŭre estas vaste popularaj.[2][3]

Dickens naskiĝis en Landport apud Portsmouth. Pro financaj malfacilaĵoj de sia patro (enprizonigita pro ŝuldoj) li jam kiel 12-jarulo devis gajni monon kiel helplaboristo en fabriko. Siajn spertojn dum tiu ĉi tempo li poste priskribis en sia romano David Copperfield. Li fariĝis helpanto de advokato, poste ĵurnalisto, kaj li rapide famiĝis pro siaj elstaraj raportaĵoj. Kvankam li havis malmulte da formala edukado, lia frua malriĉiĝo movis lin por sukcesi. Dum sia kariero li redaktis semajnan ĵurnalon dum 20 jaroj, verkis 15 romanojn, kvin novelojn kaj centojn da rakontoj kaj da nefikciaj artikoloj, prelegis kaj aktoris grandskale, estis senlaca korespondanto, kaj kampanjis forte por la rajtoj, eduko de infanoj, kaj aliaj socialaj reformoj.

Liaj unuaj romanoj – ofte li skribis plurajn samtempe – publikiĝis ĉefe en seria formo. Temoj estis la ĉiutaga vivo de la malriĉaj homoj en la 19-a jarcento, la infanlaboro, kaj la malbonaj kondiĉoj en la fabrikoj kaj la malliberejoj. Dickens saltis al famo per la seria publikigo de La Pickwick Paperoj el 1836. Post kelkaj jaroj li fariĝis internacia literatura famulo, fama pro sia humuro, satiremo, kaj fervora observado de kaj roluloj kaj socio. Liaj romanoj, la plej multaj publikigitaj en ĉiumonataj aŭ semajnaj publikaĵoj, ekis la serian publikigon de rakonta fikcio, kiu iĝis la domina viktoria reĝimo por nova publikigo.[4][5] La seria formato permesis al Dickens analizi la reagon de lia spektantaro, kaj li ofte modifis sian intrigon kaj rolulevoluon baze sur tia religo.[5] Ekzemple, kiam la piedterapiisto de lia edzino esprimis aflikton ĉe la maniero kiel Miss Mowcher en David Copperfield ŝajnis reflekti ŝiajn handikapojn, Dickens daŭriĝis por plibonigi la rolulon per pozitivaj ecoj.[6] Liaj intrigoj estis singarde konstruitaj, kaj Dickens ofte teksis en elementoj de aktualaj okazaĵoj en siajn rakontojn.[7] Homamasoj de analfabetaj senhavuloj serĉis groŝon por havi ĉiun novan ĉiumonatan epizodon legitan por ili, malfermiĝante kaj inspirante novan klason de legantoj.[8]

Dickens estis rigardita kiel la literatura koloso de sia epoko.[9] Lia novelo de 1843, nome Kristnaska Kanto (A Christmas Carol), estas unu el la plej influaj verkoj iam verkitaj, kaj ĝi restas populara kaj daŭre inspiras adaptiĝojn en ĉiu arta ĝenro. En Londono kaj Parizo, lia romano de 1859 , A Tale of Two Cities (Rakonto de du urboj), iĝas unu el la plej multe vendataj romanoj de ĉiuj tempoj.[10] Lia kreema genio estis laŭdita fare de kolegaj verkistoj - de Leo Tolstoj ĝis George Orwell kaj Gilbert Keith Chesterton - pro sia realismo, komediemo, proza stilo, unikaj roluloj, kaj socia kritiko. Aliflanke Oscar Wilde, Henry James kaj Virginia Woolf plendis pri manko de psikologia profundo, loza skribo, kaj vejno de trodolĉa sentimentaleco. La esprimo dikensana estas uzita por priskribi ion kio estas rememoriga pri Dickens kaj liaj skribaĵoj, kiaj ekzemple malbonaj socicirkonstancoj aŭ komike fiaj roluloj.[11]

Dickens ĉiam estis ravita ankaŭ de la teatro. Dum ioma tempo li gvidis teatran amatoran grupon kaj ekde 1858 li regule prelegis en humure teatreca formo. Dickens mortis en 1870 ĉe Gads Hill Place apud Rochester.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eko[redakti | redakti fonton]

Naskoloko de Charles Dickens.
photograph
2 Ordnance Terrace, ĉe Chatham, Medway, nome hejmo de Dickens 1817–1822.

Charles John Huffam Dickens estis naskita la 7an de februaro 1812, ĉe Landport en Insulo Portsea, la dua el ok infanoj al John Dickens (1785-1851) kaj Elizabeth Dickens (naskita Barrow; 1789-1863). Lia patro estis komizo en la Mararmea Salajr-oficejo kaj provizore estis deĵoranto en la distrikto. Tre baldaŭ post lia naskiĝo la familio translokiĝis al Norfolk Street, Bloomsbury, kaj poste, kiam li estis kvarjara, al Chatham, Kent, kie li pasigis siajn edukajn jarojn ĝis la aĝo de 11-a. Liaj fruaj jaroj ŝajne estis idilia, kvankam li pensis sin "tre malgranda kaj ne tre zorgita knabo".[12]

Karlo pasigis tempon ekstere, sed ankaŭ legis voreme, aparte la pikareskajn romanojn de Tobias Smollett kaj Henry Fielding. Li retenis distingivajn memorojn de infanaĝo, helpita per preskaŭ-fotografia memoro pri homoj kaj okazaĵoj, kiujn li uzis en sia verkado.[13] La mallonga periodo de lia patro kiel komizo en la Mararmea Salajr-oficejo donis al li kelkajn jarojn da privata eduko, unue en hejmlernejo, kaj poste en lernejo prizorgita fare de William Giles, malkonsentulo, en Chatham.[14]

drawing
Ilustraĵo fare de Fred Bernard pri Dickens laboranta en ŝubriliga fabriko post la enprizonigo de sia patro ĉe Marshalsea, publikigita en la eldono de 1892 de la verko de Forster nome Life of Dickens (Vivo de Dickens).[15]

Tiu periodo venis al subita fino kiam monmalfacilaĵoj devigis la familion moviĝi al Camden Town en Londono en 1822. Vivante preter liaj rimedoj,[16] John Dickens estis metita fare de siaj kreditoroj en la Marshalsea ŝuldoprizonon en Southwark, Londono, en 1824. Lia edzino kaj plej junaj filoj aliĝis al li, kiel ekzistis la praktiko tiutempe. Karlo, tiam 12 jaraĝa, suriris kun Elizabeth Roylance, familia amikino, ĉe 112 College Place, Camden Town.[17] Roylance estis "reduktita [malriĉigita] maljuna sinjorino, delonge konata al nia familio", kiun Dickens poste eternigis, "kun kelkaj ŝanĝoj kaj plibeligoj", kiel "Mrs. Pipchin", en Dombey kaj Filo. Poste, li vivis en malantaŭa subtegmentejo en la domo de agento por la Nesolventa Tribunalo, Archibald Russell, "dika, bonkora, maljuna sinjoro ... kun trankvila maljuna edzino" kaj lama filo, en Lant Street en The Borough.[18] Ili havigis la inspiron por la Garland-oj en La malnova antikvaĵobutiko (The Old Curiosity Shop).[19]

Dimanĉojn, kun sia fratino Frances, libera de ŝiaj studoj ĉe la Royal Academy of Music (Reĝa Akademio de Muziko) - li pasigis la tagon ĉe la Marshalsea.[20] Dickens poste utiligos la malliberejon kiel scenaron en Little Dorrit. Por pagi siajn zorgantojn kaj por helpi al sia familio, Dickens estis devigita forlasi lernejon kaj labori dek-horajn tagojn pri la Nigriga Stokejo (ŝunigrigejo) de Warren, ĉe Hungerford Stairs, proksime de la nuna stacidomo Charing Cross, kie li gajnis ses ŝilingojn semajne surgluadigante etikedojn sur potoj da botnigrigilo. La streĉaj kaj ofte severaj laborkondiĉoj faris daŭrantan impreson al Dickens kaj poste influis lian fikcion kaj eseojn, iĝante la fundamento de lia intereso en la reformo de soci- ekonomi- kaj labor-kondiĉoj, kies rigoroj li kredis estis maljuste suferitaj fare de la senhavuloj.

Prizono Marshalsea ĉirkaŭ 1897, post ties fermo.

Kelkajn monatojn post lia malliberigo, la patroflanka avino de John Dickens, Elizabeth Dickens, mortis kaj testamentis al li la sumon de 450 pundoj. En la atendo de tiu heredaĵo, al Dickens estis koncedita liberigo for de malliberejo. Laŭ la Leĝo de Nesolventaj Debitoroj, Dickens aranĝis pagon al siaj kreditoroj, kaj li kaj lia familio forlasis Marshalsea,[21] por iri al la hejmo de Mrs. Roylance.

La patrino de Charles, nome Elizabeth Dickens, ne tuje subtenis lian forigon el la ŝunigrigejo. Tio influis la konsideron de Dickens ke patro devas regadi la familion, kaj la patrino devas trovi sian propran sferon ene de la hejmo: "Mi neniam poste forgesos, mi neniam poste povos forgesi, ke mia patrino ne estis preta revenigi min hejmen". Tiu malpreto de la patrino plenumi lian peton reveni estis faktoro en lia malkontenta sinteno al virinoj.[22]

Komprenebla indignado eliranta el lia propra situacio kaj la kondiĉoj sub kiuj anoj de la laborista klaso vivis iĝis ĉefaj temoj de liaj verkoj, kaj estis tiu malfeliĉa epoko en lia junaĝo al kiu li aludis en sia preferata, kaj plej membiografia romano, David Copperfield:[23] "Mi havis nek sugeston, nek konsilon, nek kuraĝigon, nek konsolon, nek helpon, nek apogon, ajnatipe, el iu ajn, kion mi povus memori, kiel mi esperas iri al la ĉielo!"[24]

Dickens estis finfine sendita al la Wellington House Academy en Camden Town, kie li restis ĝis marto 1827, pasigante ĉirkaŭ du jarojn tie. Li ne konsideris ĝin bona lernejo: "Multo de la hazarda, neregula instruado, malmulta disciplino fare de la sadisma brutaleco de la lernejestro, la fuŝaj pedeloj kaj ĝenerale dekadenca etoso, estas enmetita en la institucio de Mr Creakle en David Copperfield."[24]

Dickens laboris en la juroficejo de Ellis kaj Blackmore, advokatoj, de Holborn Court, Gray's Inn, kiel juna jurhelpanto el majo 1827 al novembro 1828. Li posedis lertan mimikon kaj kapablis imiti ĉiujn ĉirkaŭ li: klientoj, advokatoj kaj oficistoj. Li ĉeestis al teatroj obsede — li postulis, ke dum almenaŭ tri jaroj li iris al teatro ĉiun tagon. Lia preferita aktoro estis Charles Mathews, kaj Dickens lernis liajn monopolilogojn, (farsojn en kiuj Mathews ludis ĉiun rolulon), parkere.[25] Poste, lerninte la sistemon de rapida skribmaniero de Thomas Gurney dum sia libera tempo, li maldungiĝis por iĝi libera ĵurnalisto. Malproksima parenco, Thomas Charlton, estis libera ĵurnalisto por la asocio de advokatoj nome Doctors' Commons, kaj Dickens povis kunlabori tie por informi pri juraj procesoj dum preskaŭ kvar jaroj.[26][27] Tiu materialo aperos en verkoj kiaj Nicholas Nickleby, Dombey and Son, kaj speciale Bleak House — kies vivega portreto de la maŝinaro kaj la burokrataro de la jura sistemo faris multon por informi al la ĝenerala publiko kaj utilis kiel ilo por la dissemado de la propra idearo de Dickens pri, partikulare, la peza ŝarĝo de malriĉuloj kiuj estis devigitaj pro cirkonstancoj "iri al juro".

En 1830, Dickens renkontis sian unuan amon, nome Maria Beadnell, supozita kiel modelo por la rolulo de Dora en David Copperfield. La gepatroj de Maria malaprobis tiun amaferon kaj finigis la rilaton sendante ŝin al lernejo en Parizo.[28]

Ĵurnalismo kaj komencaj romanoj[redakti | redakti fonton]

En 1832, estante 20-jaraĝa, Dickens estis energia kaj pli kaj pli memfida.[29] Li ĝuis imitadon kaj popularan distradon, ne havis klaran, specifan ideon pri kio li deziris iĝi, sed ja li deziris famiĝi. Altirita al teatro — li iĝis frua membro de la Klubo Garrick[30] — li venis al aktorelektado en Covent Garden, kie la administristo George Bartley kaj la aktoro Charles Kemble ekzamenos lin. Dickens prepariĝis detale kaj decidis imiti la komediiston Charles Mathews, sed li maltrafis la aktorelektadon pro kataro. Antaŭ la apero de alia oportuno, li startis sian karieron kiel verkisto.[31] En 1833, li sendis sian unuan rakonton, "A Dinner at Poplar Walk", al la londona gazeto Monthly Magazine.[32] William Barrow, frato de lia patrino, proponis al li laborpostenon en The Mirror of Parliament kaj li laboris en la Ĉambro de Komunuloj por la unua fojo komence de 1832. Li luis ĉambron en Furnival's Inn kaj laboris kiel pripolitika ĵurnalisto, informante pri la debatoj en la Parlamento, kaj li veturis tra Britio por kovri balotkampanjon por la Morning Chronicle. Lia ĵurnalismo, en la formo de skizoj en gazetoj, formis sian unuan kolekton de pecoj, publikigita en 1836: Sketches by Boz — estante Boz familia kromnomo kiun li uzis kiel pseŭdonimo dum kelkaj jaroj.[33][34] Dickens ŝajne adoptis ĝin el la kromnomo "Moses", kiun li uzis por sia pli juna frato Augustus Dickens, laŭ rolulo de la verko de Oliver Goldsmith nome The Vicar of Wakefield. Prononcita de iu kun kataro, "Moses" iĝas "Boses" — poste mallongigita kiel Boz.[34][35] La propra nomo de Dickens estis konsiderata "queer" (ambigua, ineca) fare de tiutempa kritikisto, kiu verkis en 1849: "Sro. Dickens, kvazaŭ revenĝe pro sia propra "queer" nomo, atribuis "queer" nomojn al siaj fikciaj kreaĵoj." Li kontribuis al kaj eldonis gazetojn laŭlonge de sia literatura kariero.[32] En januaro 1835, la Morning Chronicle lanĉis vesperan eldonon, sub la redaktorado de la muzika kritikisto de Chronicle, George Hogarth. Hogarth invitis Dickens kontribui per Street Sketches kaj Dickens iĝis regula vizitanto en sian hejmon de Fulham, kontentigita per la amikeco de Hogarth kun heroo lia, nome Walter Scott, kaj per la kompanio de la tri filinoj de Hogarth — nome Georgina, Mary, kaj deknaŭ-jara Catherine.[36]

Catherine Hogarth Dickens de Samuel Lawrence (1838).

Dickens faris rapidan progreson kaj profesie kaj socie. Li startigis amikecon kun William Harrison Ainsworth, nome aŭtoro de romano pri vojbandito Rookwood (1834), kies salono por intelektuloj en Harrow Road estis kunvenejo por grupo en kiu estis Daniel Maclise, Benjamin Disraeli, Edward Bulwer-Lytton, kaj George Cruikshank. Ĉiuj tiuj iĝis liaj amikoj kaj kunlaborantoj, kun la escepto de Disraeli, kaj tie li renkontis sian unuan publikiganton, nome John Macrone.[37] La sukceso de Sketches by Boz kondukis al propono de publikigistoj Chapman kaj Hall por ke Dickens liveru tekston kiu kongruu kun la ilustraĵoj de Robert Seymour en ĉiumonata leterpresado. Seymour memmortigis post la dua epizodo, kaj Dickens, kiu deziris verki konektitan serion de skeĉoj, dungis "Phiz" por havigi gravuraĵojn (kiuj estis limigitaj al nur po el kvar al du por epizodo) por la historio. La rezulta historio iĝis The Pickwick Papers, kaj kvankam la unuaj kelkaj epizodoj ne estis sukcesaj, la enkonduko de la Cockney-a rolulo nome Sam Weller en la kvara epizodo (la unua ilustrita de Phiz) markis akran supreniron en lia populareco.[38] La fina epizodo vendis 40,000 ekzemplerojn.[32]

En novembro 1836, Dickens akceptis la postenon de redaktoro de Bentley's Miscellany, posteno kiun li plenumis dum tri jaroj, ĝis li estis maldungita kun la posedanto.[39] En 1836 kiam li finis la lastajn epizodojn de The Pickwick Papers, li ekverkis la dekomencajn epizodojn de Oliver Twist — verkante tiom multe kiom ĝis po 90 paĝojn por monato — dum li pluverkis por Bentley's kaj ankaŭ por kvar teatraĵoj, kies produktadon li superrigardis. Oliver Twist, publikigita en 1838, iĝis unu el la plej bone konataj historioj de Dickens, kaj estis la unua romano de Viktoriana epoko kun infana protagonisto.[40]

Juna Charles Dickens de Daniel Maclise, 1839.

La 2an de aprilo 1836, post unu-jara engaĝigo, kaj inter epizodoj dua kaj tria de The Pickwick Papers, Dickens edziĝis al Catherine Thomson Hogarth (1816–1879), nome filino de George Hogarth, eldonisto de Evening Chronicle.[41] Ili geedziĝis en la preĝejo de Sankta Luko,[42] Chelsea, Londono. Post mallonga "mielveturo" en Chalk, Kent, la paro revenis al sia loĝejo en Furnival's Inn.[43] La unua el iliaj dek gefiloj, nome Charley, naskiĝis en januaro 1837, kaj kelkajn monatojn poste la familio formis hejmon en Bloomsbury en 48 Doughty Street, Londono, (por kiu Charles havis tri-jaran lutempon kontraŭ 80 pundoj jare) el la 25a de marto 1837 ĝis decembro 1839.[41][44] La pli juna frato de Dickens nome Frederick kaj la 17-jara fratino de Catherine nome Mary, translokiĝis kun ili. Dickens iĝis tre ligita al Mary, kaj ŝi mortis en liaj brakoj post mallonga malsano en 1837. Malkutime por Dickens, kiel konsekvenco de sia frapo, li ĉesis verki, kaj li kaj Kate restis en malgranda farmo en Hampstead Heath dum unu duonmonato. Dickens idealigis Mary — fakte la rolulon kiun li modelis laŭ ŝi, nome Rose Maylie, li ne kapablis mortigi, kiel li estis planinta, en sia fikcio,[45] kaj, laŭ Ackroyd, li uzis sian memorojn pri ŝi por siaj postaj priskriboj en "Little Nell" kaj "Florence Dombey".[46] Lia bedaŭro estis tiom granda ke li ne kapablis trafi la tempolimon por la epizodo de junio de Pickwick Papers kaj ankaŭ devis nuligi la epizodon de Oliver Twist de tiu monato.[40] La epoko en Hampstead estis okazo por la disvolvigo de forta ligo inter Dickens kaj John Forster kaj tiu tuj iĝis lia neoficiala negocadministranto, kaj la unua kiu legis liajn verkojn.[47]

Barnaby Rudge estis la unua populara malsukceso de Dickens — sed la rolulo de Dolly Varden, "bela, ingenia, seksalloga, iĝis centra por nombraj teatraj adaptaĵoj."[48]

Lia sukceso kiel romanisto pluis. La juna reĝino Viktoria legis kaj Oliver Twist kaj Pickwick, kaj restis ĝis noktomezo por studi ilin.[49] Nicholas Nickleby (1838–39), The Old Curiosity Shop (1840-41) kaj, fine, lia unua historia romano, Barnaby Rudge: A Tale of the Riots of 'Eighty, kiel parto de la serio Master Humphrey's Clock (1840–41), estis ĉiuj publikigitaj en monataj epizodoj antaŭ esti enlibrigitaj.[50]

Meze de lia aktiveco dum tiu periodo, estis malkontento kun liaj publikigistoj kaj John Macrone estis dungita, kvankam Richard Bentley subskribis ĉiujn liajn rajtojn en Oliver Twist. Aliaj signoj de ia senripozeco kaj malkontento aperis — en Broadstairs li flirtis kun Eleanor Picken, nome juna fianĉino de la plej bona amiko de sia advokato, kaj unu nokton li kaptis kaj trenis ŝin al la maro. Li deklaris, ke ili estis ambaŭ dronontaj tie en la "tristaj marondoj". Ŝi finfine liberiĝis kaj poste gardis distancon. Junie 1841 li subite entreprenis dumonatan turneon en Skotlandon kaj poste, en septembro 1841, telegrafiis al Forster ke li estas decidinta iri al Ameriko.[51] Master Humphrey's Clock estis fermita, kvankam Dickens ankoraŭ emis la ideon de ĉiusemajna gazeto, nome formo kiu plaĉis al li, kio ekis dum lia infanaĝo kiam li legis la okjarcentajn gazetojn Tatler kaj The Spectator.

Dickens malkontentis pro la reveno al la povo de Tori-oj, kiujn Dickens priskribis kiel "homoj kiujn politike mi disdegnas kaj abomenas."[52] Li sentis tenton kandidatiĝi por la Liberaloj en Reading, sed rezignis pro financaj malfacilaĵoj.[52] Li verkis tri kontraŭ-Toriaj versosatirojn ("The Fine Old English Gentleman", "The Quack Doctor's Proclamation", kaj "Subjects for Painters") kiuj estis publikigitaj en The Examiner.[53]

Unua vizito al Ameriko[redakti | redakti fonton]

La 22an de januaro 1842, Dickens kaj lia edzino alvenis al Bostono, Masaĉuseco, surŝipe de la Britannia dum sia unua veturado al Usono kaj al Kanado.[54] Tiame Georgina Hogarth, alia fratino de Catherine, aliĝis al la hejmo de Dickens, nune loĝanta en Devonshire Terrace, Marylebone, por zorgi la gefilojn kiujn ili estis lasantaj.[55] Ŝi restis kun ili kiel dommastrino, organizanto, konsilisto kaj amiko ĝis la morto de Dickens en 1870.[56] Dickens modelis la rolulon de Agnes Wickfield en David Copperfield laŭ Georgina kaj Mary.[57]

Skizo de Dickens en 1842 dum sia unua turneo en Ameriko. Skizeto de la fratino de Dickens nome Fanny, malsupre dekstre.

Li priskribis siajn impresojn en veturverko, nome American Notes for General Circulation. En Notes, Dickens inkludas fortan kondamnon de sklaveco kion li jam estis aperiginta tiom frue kiom en The Pickwick Papers, rilatigante al la emancipiĝo de malriĉuloj en Anglio la abolicion de sklaveco eksterlande[58] citante gazetarajn rakontojn pri fuĝintaj sklavoj kiuj estis kripligitaj de siaj mastroj. Spite la aboliciismajn sentojn vekigitajn de lia veturo al Ameriko, kelkaj modernaj komentistoj indikis kontraŭdirojn en la vidpunkto de Dickens pri rasa malegaleco; ekzemple, li estis kritikita pro sia posta akcepto de la akra subpremado fare de la guberniestro Edward John Eyre dum la ribelo de Morant Bay en Jamajko en la 1860-aj jaroj kaj lia malsukceso aligi aliajn britajn progresemulojn por kondamni ĝin.[59] El Richmond (Virginio), Dickens revenis al Vaŝingtono kaj startigis piediradon okcidenten al St. Louis, Misurio. Tie li esprimis sian deziron vidi usonan prerion antaŭ reveni orienten. Tiam formiĝis grupo de 13 homoj kun Dickens por viziti la prerion Looking Glass, nome veturon 30 mejlojn en Ilinojso.

Dum sia usona vizito, Dickens pasigis unu monaton en Novjorko, prelegante, starigante la aferon de internaciaj kopirajtaj leĝoj kaj de la piratado de sia verkaro en Usono.[60][61] Li konvinkis grupon de 25 verkistoj, estrita de Washington Irving, por subskribi peticion por ke li portu ĝin al la Usona Kongreso, sed la gazetaro estis ĝenerale malamika al tio, asertante, ke li estu dankema pro sia populareco kaj ke estus avareca plendi pri la fakto ke lia verkaro estas piratita.[62]

La populareco kiun li akiris okazigis ŝanĝojn en sia mem-percepto laŭ la kritikisto Kate Flint, kiu skribis, ke li "trovis sin kultura gravaĵo, kaj lia cirkulado eskapis el lia kontrolo", kio okazigis, ke li interesiĝu kaj esploru en temoj de publikaj kaj personaj rolularoj en la venontaj romanoj.[63] Ŝi verkis, ke li surprenis rolon de "influa komentisto", publike kaj en sia fikcio, evidente en siaj venontaj malmultaj libroj.[63] Lia veturo al Usono finis per veturo al Kanado: Niagara Falls, Toronto, Kingston kaj Montrealo kie li aperis sur scenejo en malpezaj komedioj.[64]

Portreto de Dickens fare de Margaret Gillies, 1843. Pentrita dum la periodo kiam li estis verkante A Christmas Carol; ĝi estis en la somera ekspozicio de la Royal Academy of Arts de 1844. Vidinte ĝin tie, Elizabeth Barrett Browning diris, ke ĝi montris Dickens kun "la polvo kaj la koto de humaneco super li, spite tiujn aglecajn okulojn".[65]

Tuj post sia reveno al Anglio, Dickens eklaboris por la unua el liaj kristnaskaj historioj, A Christmas Carol, verkita en 1843, kiu estis sekvita de The Chimes (Sonorilvokoj) en 1844 kaj The Cricket on the Hearth (La grilo en la hejmo) en 1845. El tiuj, A Christmas Carol estis plej populara kaj, en malnova tradicio, faris multon por helpi plinovigitan entuziasmon por la ludiloj de Kristnasko en Britio kaj Usono.[66] La semoj por tiu historio estis plantitaj en la menso de Dickens dum veturo al Manĉestero por atesti la laborkondiĉojn de la fabriklaboristoj tie. Tio, kun scenoj kiujn li estis ĵus atestinta en la Field Lane Ragged School (lernejo por malriĉuloj), okazigis, ke Dickens decidu fari fortan frapon profite al malriĉuloj. Dum la ideo por la historio formiĝis kaj startis la verkado, Dickens koncentriĝis en la libron.

Post vivi por mallonge en Italio (1844), Dickens veturis al Svisio (1846), kie li eklaboris por Dombey and Son (1846–48). Tiu kaj David Copperfield (1849–50) markis gravan artan trarompon en la kariero de Dickens ĉar liaj romanoj iĝis pli seriozaj laŭ temo kaj pli zorge planita ol liaj fruaj verkoj.

En tiu epoko, li ekkonis grandan malversacion en la firmao kie laboris lia frato, Augustus (John Chapman & Co.). Ĝi estis farita de Thomas Powell, oficisto kiu estis amiko de Dickens kaj kiu estis estinta mentoro de Augustus kiam li eklaboris. Powell estis ankaŭ aŭtoro kaj poeto kaj konis multajn el la famaj tiamaj verkistoj. Post pluaj fraŭdaj aktivecoj, Powell fuĝis al Novjorko kaj publikigis libron nome The Living Authors of England kun ĉapitro pri Charles Dickens, kiu ne estis kontenta pri tio kion Powell estis verkinta pri li. Unu afero kiu ŝajne ĝenis lin estis la aserto, ke li estis bazinta la rolulon de Paul Dombey (Dombey and Son) sur la persono de Thomas Chapman, nome unu el ĉefaj partneroj en John Chapman & Co. Dickens tuj sendis leteron al Lewis Gaylord Clark, eldonisto de la novjorka literatura gazeto The Knickerbocker, dirante, ke Powell estis trompulo kaj ŝtelisto. Clark publikigis la leteron en la New-York Tribune, kaj en kelkaj aliaj gazetoj. Powell komencis procesojn por plendi kontraŭ tiuj publikaĵoj, kaj Clark estis arestita. Dickens, konstatante, ke li estis agante tro urĝe, kontaktis kun John Chapman & Co. por serĉi verkitan konfirmon pri la kulpo de Powell. Dickens ricevis respondan konfirmon pri la malversacio farita de Powell, sed kiam la direktoroj konstatis, ke tiu informo povas veni al tribunalo, ili malakceptis fari pliajn demarŝojn. Konscia pri la malfacilo havigi pruvaron en Usono por subteni liajn akuzojn, Dickens finfine faris privatan interkonsenton kun Powell ekstertribunale.[67]

Mezaj jaroj[redakti | redakti fonton]

David atingas Canterbury, el David Copperfield. Tiu rolulo enhavas multajn elementojn de la propra vivo de Dickens. Artaĵo de Frank Reynolds.

Decembre 1845, Dickens entreprenis la redaktorecon de la londona Daily News, nome gazeto liberala pere de kiu Dickens esperis defendi, laŭ siaj propraj vortoj, "la Principojn de Progreso kaj Plibonigo, kaj la leĝaron de Edukado kaj de Civila kaj Religia Liberecoj."[68] Inter aliaj kontribuantoj Dickens elektis por la gazeto kelkajn kiel la radikala ekonomikisto Thomas Hodgskin kaj la sociala reformisto Douglas William Jerrold, kiu ofte atakis la Grenleĝon.[68][69] Dickens restis nur dek semajnojn en la laborposteno antaŭ rezigni pro kombino de elĉerpiĝo kaj frustrado rilate al unu el la kunposedantoj de la gazeto.[68]

La francemulo Dickens ofte feriis en Francio, kaj en diskurso farita en Parizo en 1846 en franca lingvo li nomis la francojn "la unua popolo en la mondo".[70] Dum sia vizito al Parizo, Dickens renkontiĝis kun la francaj verkistoj Alexandre Dumas, Victor Hugo, Eugène Scribe, Théophile Gautier, François-René de Chateaubriand kaj Eugène Sue.[70] Komence de 1849, Dickens ekverkis David Copperfield. Ĝi estis publikigita inter 1849 kaj 1850. En la biografio de Dickens, Life of Charles Dickens (1872), John Forster verkis pri David Copperfield, “sub la fikcio kuŝas iom el la vivo de la verkisto.”[71] Ĝi estis la plej preferata de Dickens inter liaj romanoj, kiel li verkis en la aŭtora prefaco al la eldono de 1867 de la romano.[72]

Fine de novembro 1851, Dickens translokiĝis al Tavistock House kie li verkis Bleak House (1852–53), Hard Times (1854), kaj Little Dorrit (1856).[73] Estis tie kie li dediĉis sin al amatoraj teatraĵoj priskribitaj en la Life de Forster.[74] Dum tiu periodo li laboris kun la romanisto kaj dramaturgo Wilkie Collins. En 1856, liaj enspezoj el verkado permesis al li aĉeti Gad's Hill Place en Higham (Kent). Estante infano, Dickens mem ofte preteriris tiun domon kaj revis loĝi en ĝi. Tiu areo estis ankaŭ la scenejo de kelkaj el la okazaĵoj de la verko de Shakespeare nome Henriko la 4-a (Unua Parto), kaj tiu literatura konekto plaĉis al li.[75]

En 1857, Dickens dungis profesiajn aktorinojn por la teatraĵo The Frozen Deep, verkita de li mem kaj de lia protektito, Wilkie Collins. Dickens enamiĝis en unu el la aktorinoj, nome Ellen Ternan, kaj tiu pasio daŭros por la cetero de lia vivo.[76] Dickens estis 45 kaj Ternan 18 kiam li decidis, kio estis tute kontraŭ la konvencioj de la Viktoriana epoko, separiĝi el sia edzino, Catherine, en 1858 — divorco estis ankoraŭ neimagebla por iu tiom fama kiom li estis. Kiam Catherine foriris, por neniam revidi sian edzon, ŝi kunportis unu filon, lasante la aliajn filojn zorgotajn de sia fratino Georgina kiu decidis resti en Gad's Hill.[56]

En tiu periodo, dum li konsideris projekton realigi publikajn legeventojn por sia propra profito, Dickens alproksimiĝis al la alvoko de bonfara organizo profite al la malsanulejo de la strato Great Ormond, por helpi ĝin survivi el sia grava financa krizo. Lia eseo 'Drooping Buds' aperinta en la gazeto Household Words jam en la 3a de aprilo 1852 estis konsiderita de la fondintoj de la hospitalo kiel katalizilo por la sukceso de la hospitalo.[77] Dickens, kies filantropio estis bone konata, ricevis peton el sia amiko, nome hospitala fondinto Charles West, por prezidi la alvokon, kaj li tuj enprofundiĝis en la taskon, per ĉiuj siaj fortoj.[78] La publikaj legeventoj de Dickens sekurigis sufiĉan financon el donaco kiu metis la hospitalon en bonfarta financa situacio — nur unu legevento la 9an de februaro 1858 havigis 3,000 pundojn.[79][80][81]

Dickens ĉe skribotablo, 1858.

Post separiĝi el Catherine,[82] Dickens entreprenis serion de tre popularaj kaj monproduktaj legoturneojn kiuj, kune lun lia ĵurnalismo, absorbis plej el liaj kreivaj energioj por la venonta jardeko, dum kiu li verkos nur du pliajn romanojn.[83] Lia unua legoturneo, kiu daŭris el aprilo 1858 ĝis februaro 1859, konsistis el 129 aperoj en 49 diversaj urboj tra Anglio, Skotlando kaj Irlando.[84] La plua fasciniĝo de Dickens por la teatra mondo verkiĝis en la teatraj scenoj de Nicholas Nickleby, sed pli grave ekonomie li trovis enspezofonton en la publikaj legeventoj. En 1866, li entreprenis serion de publikaj legokazoj en Anglio kaj Skotlando, kaj pliaj por la venonta jaro en Anglio kaj Irlando.[85]

Dickens estis regula kliento en la trinkejo Ye Olde Cheshire Cheese en Londono. Li inkludis tiun instalaĵon en A Tale of Two Cities.

Baldaŭ sekvis aliaj verkoj, kiel A Tale of Two Cities (1859) kaj Great Expectations (1861), kiuj rezultis grandaj sukcesoj. Kun agado okazanta en Londono kaj Parizo, A Tale of Two Cities estas lia plej bone konata verko de historia fikcio, kaj kun ĉirkaŭ 200 milionoj da ekzempleroj venditaj ĝi estas regule citata kiel la plej vendita romano de ĉiuj tempoj.[86][87] Temoj en Great Expectations estas riĉo kaj malriĉo, amo kaj malamo, kaj la finfina venko de bono super malbono.[88] Dum tiu epoko Dickens estis ankaŭ la publikigisto, redaktoro kaj ĉefa kontribuanto de la gazetoj Household Words (1850–1859) kaj All the Year Round (1858–1870).[89]

Komence de septembro 1860, sur kampo malantaŭ Gad's Hill, Dickens bruligis la tuton de sia korespondado — nur tiuj leteroj pri negocaj aferoj ne estis bruligitaj. Ĉar ankaŭ Ellen Ternan detruis la tuton de liaj leteroj adresitaj al ŝi,[90] la etendo de la afero inter ambaŭ restas spekulativa.[91] En la 1930-aj jaroj, Thomas Wright rerakontis, ke Ternan estis konfesinta al iu Canon Benham, kaj tio disvastigis kredigon el onidiroj ke ili estis estante geamantoj.[92] Ke ambaŭ havis filon kiu mortis en infanaĝo estis plendo fare de la filino de Dickens, nome Kate Perugini, kiun Gladys Storey estis intervjuanta antaŭ ŝia morto en 1929. Storey publikigis tiun rakonton en Dickens and Daughter (Dickens kaj filino),[93][94] sed ne ekzistas pruvaro tiutempa. Je sia morto, Dickens establis vivopagon por Ternan kio faris ŝin finance sendependa virino. La verko de Claire Tomalin, nome The Invisible Woman (La nevidebla virino), argumentas, ke Ternan vivis kun Dickens sekrete dum la lastaj 13 jaroj de lia vivo. La libro estis poste adaptita al teatraĵo, kiel Little Nell, fare de Simon Gray, kaj en 2013 al filmo samnoma kiel The Invisible Woman. En la sama periodo, Dickens pluigis sian intereson en paranormaleco, kaj iĝis unu el la dekomencaj membroj de The Ghost Club (nome klubo pri esplorado pri fantomoj.[95]

Junie 1862, oni proponis al li 10,000 pundojn por legoturneo al Aŭstralio.[96] Li estis entuziasma, kaj eĉ planis veturlibron, nome The Uncommercial Traveller Upside Down, sed finfine li decidis kontraŭ la veturado.[97] Du el liaj filoj, nome Alfred D'Orsay Tennyson Dickens kaj Edward Bulwer Lytton Dickens, migris al Aŭstralio, kaj Edward iĝis membro de la Parlamento de Novsudkimrio kiel membro por Wilcannia inter 1889 kaj 1894.[98][99]

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post la trajnakcidento de Staplehurst.

La 9an de junio 1865, revenante el Parizo kun Ellen Ternan, Dickens suferis la sekvojn de la trajnakcidento de Staplehurst. La unuaj sep vagonoj de la trajno elreliĝis el ponto el gisfero kiu estis riparata. La nura unuaklasa vagono kiu restis sur la reloj estis tiu en kiu Dickens estis veturanta. Antaŭ la alveno de la savistoj, Dickens zorgis kaj helpis vunditojn kaj mortantojn pere de brando kaj ĉapelo malsekigita en akvo, kaj laŭdire savis kelkajn vivojn. Antaŭ foriri, li memoris la nefinitan manuskripton por Our Mutual Friend, kaj li revenis al sia vagono rekuperi ĝin.[100]

Dickens poste uzis la sperton de la akcidento kiel materialo por sia mallonga fantomrakonto, "The Signal-Man", en kiu la centra rolulo havas antaŭscion pri sia propra morto en trajnakcidento. Li bazis la rakonton sur kelkaj antaŭaj trajnakcidentoj, kiel tiu de la tunelo Clayton de 1861. Dickens sukcesis eviti aperon en la akcident-esploro por tiel eviti la diskonigon ke li estis veturanta kun Ternan kaj ŝia patrino, kio estus rezultanta en skandalo, ĉar ilia rilato estis sekreta.[101] Post la akcidento Dickens ne volis veturi per trajno, kaj uzis alternativajn rimedojn se eble.[102] En 1868 li verkis, “Mi havas subitajn svagajn atakojn de teroro, eĉ rajdante sur ĉareto, kio estas klare neracia sed ankaŭ tre neevitebla." La filo de Dickens, nome Henry, rememoris, "Mi vidis lin foje en vagono kiam estis nur milda frapo. Kiam tio okazis li venis preskaŭ en stato de paniko kaj alkroĉis la sidlokon per ambaŭ manoj."[102]

Dua vizito al Usono[redakti | redakti fonton]

Amaso da publiko aĉetanta enirbiletojn por legevento de Dickens en Steinway Hall, Novjorko, en 1867.

Kiam li planis duan viziton al Usono, la eksplodo de la Enlanda Milito en Usono en 1861 prokrastigis liajn planojn. La 9an de novembro 1867, ĉirkaŭ du jarojn post la milito, Dickens eknavigis el Liverpool por sia dua usona legoturneo. Li alteriĝis en Bostono, kaj dediĉis la ceteron de la monato al serio de vespermanĝoj kun gravuloj kiel Ralph Waldo Emerson, Henry Wadsworth Longfellow, kaj lia usona publikigisto, James Thomas Fields. Komence de decembro, komenciĝis la legeventoj. Li faris 76 legaĵojn, per kiuj li enspezis 19,000 pundojn, el decembro 1867 al aprilo 1868.[103] Dickens pendulis inter Bostono kaj Novjorko, kie li faris 22 legaĵojn en Steinway Hall. Kvankam li eksuferis pro tio kion li nomis la "vera usona kataro", li retenis la planon kiu estus taŭga defio por multe pli juna homo, eĉ sukcesis promeni per sledo en Central Park.[104]

Afiŝo por legevento de Dickens en Nottingham datita la 4an de februaro 1869, du monatojn antaŭ li suferis mildan atakon.

Dum siaj veturoj, li vidis ŝanĝon en la homoj kaj la cirkonstancoj de Usono. Lia fina apero okazis dum bankedo por American Press siahonore en Delmonico's la 18an de aprilo, kiam li promesis neniam denunci Usonon denove. Fine da la turneo Dickens apenaŭ povis manĝi solidan manĝon, vivtenante sin el ĉampano kaj ovoj kirlitaj en ŝereo. La 23an de aprilo li enŝipiĝis sur la Cunard ŝipo "Russia" por reveni en Brition,[105] apenaŭ fuĝante el persekutado fare de la usona registaro pro manko de pago de impostoj pro sia legoturneo.[106]

Karierfino[redakti | redakti fonton]

Inter 1868 kaj 1869, Dickens faris serion de "adiaŭaj legaĵoj" en Anglio, Skotlando kaj Irlando, eke la 6an de oktobro. Li sukcesis, el kontraktitaj 100 legeventoj, plenumi 75 en provincoj, kaj pliajn 12 en Londono.[103] Dum tiu premo li eksuferis pro kapturniĝo kaj atakoj de paralizo. Li suferis atakon la 18an de aprilo 1869 en Chester.[107] Li falis la 22an de aprilo 1869, en Preston en Lancashire, kaj pro doktora konsilo, la turneo estis nuligita.[108] Post pliaj provincaj legaĵoj estis nuligitaj, li eklaboris por sia fina romano, nome The Mystery of Edwin Drood. Estis moda en la 1860-aj jaroj 'diboĉadi' kaj akompanita, Dickens vizitis opiejojn en Shadwell, kie li atestis malnovan dependanton konatan kiel "Laskar Sal", kiu iĝis la modelo por "Opium Sal" kiu poste aperis en sia primistera romano, Edwin Drood.[109]

Post Dickens reakiris sufiĉan forton, li aranĝis, post doktora aprobo, por fina serio de legaĵoj parte por reakiri la klientojn kiujn li estis perdinta pro sia malsano. Estas 12 eventoj inter la 11a de januaro kaj la 15a de marto 1870, el kiuj la lasta okazis je la 20:00 en la spektaklejo St. James's Hall en Londono. Kvankam jam tro malsana tiam, li legis A Christmas Carol kaj The Trial from Pickwick. La 2an de majo, li faris sian lastan publikan aperon en bankedo de la Reĝa Akademio de Artoj en ĉeesto de la Princo kaj la Princino de Kimrio, kaj li faris specialan omaĝon pro la morto de sia amiko, nome la ilustristo Daniel Maclise.[110]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtografita titolpaĝo de la 1a eldono de Pickwick Papers.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Black 2007, p. 735.
  2. Mazzeno 2008, p. 76.
  3. Chesterton 2007, paĝoj 100–126.
  4. Grossman 2012, p. 54
  5. 5,0 5,1 Lodge 2002, p. 118.
  6. Ziegler 2007, paĝoj 46–47.
  7. Stone 1987, paĝoj 267–268.
  8. Hauser 1999, p. 116.
  9. Cain 2008, p. 1.
  10. Mitchell, David. (8a Majo 2010) "David Mitchell on Historical Fiction", The Telegraph: "Charles Dickens' second stab at a historical novel, A Tale of Two Cities, has sold more than 200 million copies to date, making it the bestselling novel—in any genre—of all time...."
  11. "Oxford Dictionaries – Dickensian". Oxford University Press.
  12. Forster 2006, p. 13.
  13. Ackroyd 1990, paĝoj 22–24:29–30.
  14. Ackroyd 1990, p. 41.
  15. Schlicke 1999, p. 158.
  16. Ackroyd 1990, p. 76:'recklessly improvident'.
  17. Pope-Hennessy 1945, p. 11.
  18. Forster 2006, p. 27.
  19. Ackroyd 1990, p. 76.
  20. Wilson 1972, p. 53.
  21. Schlicke 1999, p. 157.
  22. Wilson 1972, p. 58.
  23. Cain 2008, p. 91.
  24. 24,0 24,1 Wilson 1972, p. 61.
  25. Callow 2009, paĝoj 34, 36
  26. Pope-Hennessy 1945, p. 18.
  27. Wilson 1972, p. 64.
  28. Davis 1998, p. 23.
  29. Callow 2009, p. 48
  30. Tomalin 1992, p. 7
  31. Tomalin 1992, p. 76
  32. 32,0 32,1 32,2 Patten 2001, paĝoj 16–18.
  33. Ackroyd 1990, paĝoj 174–176.
  34. 34,0 34,1 Glancy 1999, p. 6.
  35. Van De Linde 1917, p. 75.
  36. Callow 2009, p. 54
  37. Callow 2012, p. 56
  38. Callow 2012, p. 60
  39. Ackroyd 1990, paĝoj 201, 278–279.
  40. 40,0 40,1 Smiley 2002, paĝoj 12–14.
  41. 41,0 41,1 Schlicke 1999, p. 160
  42. Notable people connected with St Luke’s. St Luke’s and Christ Church. Alirita 25a de februaro 2019.
  43. Ackroyd 1990, paĝoj 162, 181–182.
  44. Ackroyd 1990, p. 221.
  45. Callow 2012, p. 74
  46. Ackroyd 1990, paĝoj 225–229:p=227.
  47. Callow 2012, paĝoj 77, 78
  48. Callow 2012, p. 97
  49. Queen Victoria's Journals. RA VIC/MAIN/QVJ (W) (26a de decembro 1838). Alirita 24a de majo 2013.
  50. Schlicke 1999, p. 514.
  51. Callow 2012, p. 98
  52. 52,0 52,1 Slater 2009, paĝoj 167–168
  53. SCHLICKE, Paul. (2011) The Oxford Companion to Charles Dickens:. Oxford University Press, p. 462–463. ISBN 978-0199640188.
  54. Miller, Sandra A., "When Charles Dickens came to Boston", The Boston Globe, 2012-03-18. Kontrolita 2019-01-22.
  55. Jones 2004, p. 7
  56. 56,0 56,1 Smith 2001, paĝoj 10–11.
  57. Ackroyd 1990, paĝoj 225–229
  58. Moore 2004, paĝoj 44–45
  59. "Marlon James and Charles Dickens: Embrace the art, not the racist artist", The Economist, 20a de oktobro 2015. Kontrolita 21a de oktobro 2015.
  60. Ackroyd 1990, paĝoj 345–346.
  61. Tomalin 2011, p. 127.
  62. Tomalin 2011, paĝoj 128–132.
  63. 63,0 63,1 Flint 2001, p. 35.
  64. "Charles Dickens in Toronto", Halcyon: The Newsletter of the Friends of the Thomas Fisher Rare Book Library, University of Toronto, Novembro 1992. Kontrolita 13a de oktobro 2017.
  65. Brown, Mark (21a de novembro 2018). "Lost portrait of Charles Dickens turns up at auction in South Africa". The Guardian. Alirita la 17an de septembro 2019.
  66. Callow 2009, paĝoj 146–148
  67. MOSS, Sidney P.. (1996) The Charles Dickens-Thomas Powell Vendetta. Troy New York: The Whitston Publishing Company, p. 42–125.
  68. 68,0 68,1 68,2 (1989) “Charles Dickens and the "Daily News": Editorials and Editorial Writers”, Victorian Periodicals Review 22 (2), p. 51–63. 
  69. SLATER, Michael. (2015) Douglas Jerrold. Gerald Duckworth & Co, p. 197–204. ISBN 978-0715646588.
  70. 70,0 70,1 Soubigou, Gilles "Dickens's Illustrations: France and other countries" pp. 154-167 el The Reception of Charles Dickens in Europe eldonita de Michael Hollington London: A&C Black 2013 p. 159.
  71. HIU YEN LEE, Klaudia. (2015) Charles Dickens and China, 1895-1915: Cross-Cultural Encounters. Taylor & Francis.
  72. DICKENS, Charles. “Preface”, David Copperfield, 1867‑a eldono, London: Wordsworth Classics.
  73. Ackroyd 1990, paĝoj 628; 634–638.
  74. Ackroyd 1990, paĝoj 648; 686–687; 772–773
  75. Ackroyd 1990, paĝoj 32:723:750.
  76. Ackroyd 1990, paĝoj 788–799.
  77. Furneaux 2011, paĝoj 190–191.
  78. Page 1999, p. 261.
  79. Jones 2004, paĝoj 80–81.
  80. Ackroyd 1990, paĝoj 801, 804.
  81. Page 1999, paĝoj 260–263 pri resumoj de la diskurso.
  82. Ackroyd 1990, paĝoj 809–814.
  83. Sutherland 1990, p. 185.
  84. Hobsbaum 1998, p. 270.
  85. SCHLICKE, Paul. (2011) The Oxford Companion to Charles Dickens: Anniversary Edition. Oxford University Press.
  86. "Charles Dickens novel inscribed to George Eliot up for sale". Kontrolita 7a de septembro 2019.
  87. "A Tale of Two Cities, King's Head, review". Kontrolita 7a de septembro 2019.
  88. Charles Dickens (1993), Great Expectations, p. 1, introduction. Ware, Hertfordshire: Wordsworth Classics
  89. Ackroyd 1990, paĝoj 589–95; 848–852.
  90. Tomalin 2011, paĝoj 332.
  91. Ackroyd 1990, paĝoj 881–883.
  92. Ackroyd 1990, paĝoj 914–917.
  93. Nisbet 1952, p. 37.
  94. Tomalin 1992, paĝoj 142–143.
  95. Henson 2004, p. 113.
  96. Ashley Alexander Mallett, The Black Lords of Summer: The Story of the 1868 Aboriginal Tour of England, pp.65–66.
  97. Australian Dictionary of Biography. Alirita la 29an de oktobro 2013
  98. University of Sydney. Alirita la 29an de oktobro 2013
  99. Sydney Morning Herald, "Dickens of a time", 24a de decembro 2002. Alirita la 29an de oktobro 2013
  100. Ackroyd 1990, paĝoj 959–961.
  101. The Staplehurst Disaster. Alirita 28a de februaro 2015.
  102. 102,0 102,1 The Staplehurst Disaster. University of California: Santa Cruz. Alirita 15a de novembro 2012.
  103. 103,0 103,1 Hobsbaum 1998, p. 271.
  104. FORSTER, John. (1874) The Life of Charles Dickens: 1852 - 1870, Volume 3. Chapman and Hall.
  105. WILLS, Elspeth. (2010) The Fleet 1840 - 2010. London: The Open Agency. ISBN 9 780954 245184.
  106. Jackson 1995, p. 333.
  107. Tomalin 2011, p. 377
  108. Ackroyd 1990, paĝoj 1043–1044.
  109. Foxcroft 2007, p. 53.
  110. Ackroyd 1990, paĝoj 1069–1070.
  111. Eble de William Thomas Stead.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ackroyd, Peter (1990). Dickens. London: Sinclar-Stevenson. ISBN 978-1-85619-000-8.
  • Black, Joseph Laurence (2007). "Charles Dickens". In Black, Joseph Laurence (ed.). The age of romanticism. The Victorian era. The twentieth century and beyond. The Broadview Anthology of British Literature. 2. Broadview Press. pp. 735–743. ISBN 978-1-55111-869-7.
  • Cain, Lynn (2008). Dickens, family, authorship: psychoanalytic perspectives on kinship and creativity. Ashgate Publishing. ISBN 978-0-7546-6180-1.
  • Callow, Simon (2009). Dickens's Christmas: A Victorian Celebration. Frances Lincoln Ltd. ISBN 978-0-7112-3031-6.
  • Chesterton, G K (2005) [1906]. Charles Dickens: A Critical Study. Kessinger Publishing. ISBN 978-1-4179-1996-3.
  • Chesterton, G K (1911). Appreciations and Criticisms of the Works of Charles Dickens. J M DentForgotten Books. ISBN 978-1-4400-9125-4.
  • Davis, Paul (1998). Charles Dickens A to Z. Facts on File, Inc. ISBN 978-0-8160-2905-1.
  • Flint, Kate (2001). "The middle novels: Chuzzlewit, Dombey and Copperfield". In Jordan, John O (ed.). The Cambridge Companion to Charles Dickens. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-66964-1.
  • Forster, John (2006) [1872–1874]. Life of Charles Dickens. London: Diderot Publishing. ISBN 978-90-77932-03-2.
  • Foxcroft, Louise (2007). The Making of Addiction: The 'Use and Abuse' of Opium in Nineteenth-Century Britain. Ashgate Publishing. ISBN 978-0-7546-5633-3.
  • Furneaux, Holly (2011). "Childhood". In Ledger, Sally; Furneaux, Holly (eds.). Dickens in Context. Cambridge University Press. pp. 186–193. ISBN 978-0-521-88700-7.
  • Glancy, Ruth (1999). Student Companion to Charles Dickens. Westport, Connecticut: Greenwood Publishing Company. ISBN 978-0-313-30611-2.
  • Grossman, Jonathan H (2012). Charles Dickens's Networks: Public Transport and the Novel. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-964419-3.
  • Hauser, Arnold (1999) [1951]. The Social History of Art: Naturalism, impressionism, the film age. The Social History of Art. 4. London: Routledge. ISBN 978-0-415-19948-3.
  • Henson, Louise (2004). "'In the Natural Course of Physical Things': Ghosts and Science in Charles Dickens's All the Year Round". In Henson, Louise; Cantor, Geoffrey; Dawson, Gowan; Noakes, Richard; Shuttleworth, Sally; Topham, Jonathan R (eds.). Culture and Science in the Nineteenth-Century Media. Ashgate Publishing. pp. 113–124. ISBN 978-0-7546-3574-1.
  • Hobsbaum, Philip (1998) [1972]. A reader's guide to Charles Dickens. Syracuse University Press. ISBN 978-0-8156-0475-4.
  • Jackson, Kenneth T (1995). The Encyclopedia of New York City. New York Historical Society. ISBN 978-0-300-05536-8.
  • Jones, Richard (2004). Walking Dickensian London. Globetrotter walking guides. London: New Holland Publishers. ISBN 978-1-84330-483-8.
  • Lodge, David (2002). Consciousness and the Novel. Harvard, Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 978-0-674-00949-3.
  • Mazzeno, Laurence W (2008). The Dickens industry: critical perspectives 1836–2005. Studies in European and American literature and culture. Literary criticism in perspective. Camden House. ISBN 978-1-57113-317-5.
  • Moore, Grace (2004). Dickens and Empire:Discourses of Class, Race and Colonialism in the Works of Charles Dickens. Ashgate Publishing. ISBN 978-0-7546-3412-6.
  • Nisbet, Ada (1952). Dickens & Ellen Ternan. University of California Press.
  • Page, Norman (1999). Charles Dickens:Family History. Routledge. ISBN 978-0-415-22233-4.
  • Patten, Robert L (2001). "From Sketches to Nickleby". In Jordan, John O (ed.). The Cambridge Companion to Charles Dickens. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-66964-1.
  • Pope-Hennessy, Una (1945). Charles Dickens 1812–1870. Chatto and Windus.
  • Schlicke, Paul, ed. (1999). Oxford Reader's Companion to Dickens. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-866213-6.
  • Slater, Michael (2009). Charles Dickens: A Life Defined by Writing. New Haven, London: Yale University Press. ISBN 978-0-300-11207-8.
  • Smiley, Jane (2002). Charles Dickens. New York: Penguin. ISBN 978-0-670-03077-4.
  • Smith, Grahame (2001). "The Life and Times of Charles Dickens". In Jordan, John O (ed.). The Cambridge Companion to Charles Dickens. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-66964-1.
  • Stone, Harry (1987). Dickens's working notes for his novels. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-14590-7.
  • Sutherland, John (1990). The Stanford Companion to Victorian Fiction. Stanford, California: Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-1842-4.
  • Tomalin, Claire (1992). The invisible woman: the story of Nelly Ternan and Charles Dickens. Vintage Books. ISBN 978-0-679-73819-0.
  • Tomalin, Claire (2011). Charles Dickens: A Life. Viking. ISBN 978-0-670-91767-9.
  • Van De Linde, Gérard (1917). Reminiscences. Ayer Publishing. ISBN 978-0-405-10917-1.
  • Wilson, Angus (1972). The World of Charles Dickens. Penguin Books. ISBN 978-0-670-02026-3.
  • Ziegler, Alan (2007). The Writing Workshop Note Book: Notes on Creating and Workshopping. Counterpoint Press. ISBN 978-1-933368-70-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]