William Morrison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
William Morrison
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1861 (1861-10-16)
en Edinburgh,   Skotlando
Morto la ekzakta mortodato ne konatas
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
The Object Lesson, 1926.

William MORRISON (morisn), estis skota vinkomercisto ķiu naskiĝis en la 16-a de oktobro 1861 en Edinburgh. Li ricevis ateston pri kapableco de SFPE, en Parizo, en la 10-a de decembro 1903. Morrison instruis Esperanton dum kelkaj jaroj kaj verkis teatraĵon (el Dickens) por la 4-a UK; du originalajn propagandajn komedietojn (A Norman Conquest kaj The Object Lesson), kaj kunverkis tradukon de Doktoro Jekyll kaj S-ro Hyde (R. L. Stevenson).

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Andrew Melville (1899)
  • Johnston of Warriston (1901)
  • Milton and Liberty (1909)
  • A Norman Conquest (teatraĵo) (1926)
  • The Object Lesson, Komedieto Propaganda en angla lingvo kun parte Esperanto-teksto. (London, Brita Esp.-Asocio, 1926)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri A Norman Conquest

Citaĵo
 Malgranda propaganda komedieto en angla lingvo. 
— Belga esperantisto n138-139 (aug-sep 1926)

Pri The Object Lesson

Citaĵo
 Propaganda komedieto en angla lingvo
— Belga esperantisto n140-141 (okt-nov 1926)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]