Robert Louis Stevenson
Robert Louis (Balfour) STEVENSON [RObet LUis STIvnsn] (naskiĝis la 13-an de novembro 1850 en Edinburgo, mortis la 3-an de decembro 1894 sur la insuloj Samoo) estis skota verkisto.
La filo de lumtur-konstruisto unue studis teknikon, poste juron, sed baldaŭ li plene dediĉis sin al la literaturo kaj aparte al aventuraj kaj vojaĝlibroj. Por mildigi sian pulmomalsanon li vojaĝis al sudaj landoj: ekz. al suda Francio, al Svislando, Kalifornio kaj al Samoo, kie li vivis ekde 1890 ĝis sia morto.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- An inland voyage (navigacio enlanda)
- Treasure Island (Trezorinsulo, 1882)
- A Child's Garden of Verses (Infana Ĝardeno de Versoj, 1885)
- Kidnapped (Forkaptita, 1886)
- The Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde (La Stranga Kazo de D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, 1886)
- The Master of Ballantrae (Mastro de Ballantrae, 1888)
- The Black Arrow (Nigra Sago, 1888)
- The bottle imp (Botel-diableto, 1892)
- The Beach of Falesá (Marbordo de Falesá)
- Catriona (Katriona, 1893)
- Weir of Hermiston (Hermistona Vejro, eld. 1896)
- The Suicide Club (Klubo de Sinmortigantoj)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde. Trad. William Morrison kaj William W. Mann. London, 1909.
- Diablet’ en la Botel’. Trad. J. Seka. Eld. Esperanta Eldonejo Heinrich Harasin, Mainz, 1948.
- Trezorinsulo. 1977. Trad. Grace Kirkwood.
- D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde. Trad. Albert Goodheir. 1980.
- La insulo de voĉoj. La diableto en la botelo. Trad. C.C. Vincent. 1982.
- D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde. Trad. Fernando de Diego. 1985.
- La botel-diableto (nova traduko). Trad. E. de Bonaero. 1986.
- Forkaptita. Trad. Albert Goodheir. 1989.
- Esperanto per iom malpli ol 500 vortoj. A. Kerbel. 1999. (Tiu ĉi lernolibro rerakontas la romanon Trezorinsulo en facila stilo.)
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri 'Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde (1909)
|
Pri Diablet’ en la Botel’ (1948)
|
Filmoj laŭ R. L. Stevenson
[redakti | redakti fonton]Trezorinsulo estis filmigita pli ol 20-foje, ekzemple en 1950 fare de Walt Disney, kaj plurajn film-versiojn havas ankaŭ D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, Nigra Sago, Mastro de Balantrae, Klubo de Sinmortigantoj, Forkaptita.
Vidi ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Plena verkaro de Robert Louis Stevenson (en la angla).
- Verkoj de Robert Louis Stevenson ĉe Projekto Gutenberg

