Aleks Kerbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aleks Kerbel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1929 (1929-11-30)
Morto 30-an de novembro 2016 (2016-11-30) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco RusioSovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aleks KERBEL (1930-2017) estis sovetia, rusia esperanto-verkisto kaj tradukisto. Li naskiĝis en iama Sovetunio.

Unuajn 12 jarojn de sia kariero li okupiĝis pri elektromekanikaj analogaj komputiloj, kaj poste, ĝis la emeritiĝo, li laboris en diversaj organizaĵoj kiel konstrukciisto. En 1966 li konatiĝis kun Esperanto.

Ankaŭ post la enmigro en Israelon en 1975 li daŭrigis sian agadon etendante ĝin sur la literaturan kampon. Aleks verkis la tri-rerakontan lernolibron por iu ajn lingvulo Esperanto per 501 vortoj kaj ankaŭ de vid-sonan verkon Kantanta kantareto.

Krom tio li elrusigis du humurajn romanojn de Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov (Dek du seĝoj kaj Ora bovido), du sciencfikciajn romanojn de la fratoj Strugackij (Aĉaj cignoj, Aĵoj animvorantaj), verkon de Zamenhof, per kiu li prezentis al la leganta publiko sian kreaĵon: lingvon Esperanto (“Lingvo internacia”), kaj 20 noveloj kaj noveletoj.

Fakdelegito pri stenografio (1982- 2015), li iĝis delegito de Hajfa ĝis sia forpaso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi-tiu ĝermo baziĝas je informoj trovitaj pri la verkisto en la retejo Verkoj.com