Veturliteraturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Manuskripto (1485), de la verko de Paŭzanio Priskribo de Grekio, ĉe la Laŭrenca Biblioteko.

Ene de literaturo la ĝenro de veturliteraturo enhavas librojn pri voĵaĝoj, ekskursoj, aventuroj, ekspedicioj, gvidlibrojn, verkojn pri naturo, kaj memoraĵojn pri veturoj.[1]

Unu frua veturmemoristo en la Eŭropa Literaturo estis Paŭzanio, nome greka geografo de la 2a jarcento A.K. En la moderna epoko, la verko de James Boswell nome Journal of a Tour to the Hebrides (1786) helpis formi veturmemoron kiel ĝenro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Manuskriptaj notoj de Kristoforo Kolumbo en la latina eldono de Marco Polo nome Il Milione.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo La Libro de la mirindaĵoj.

Fruaj ekzemploj de veturliteraturo estas la verko de Paŭzanio nome Priskribo de Grekio en la 2a jarcento a.K., la Veturo tra Kimrio (1191) kaj la Priskribo de Kimrio (1194) de Ĝeraldo de Kimrio, kaj la veturtaglibroj de Ibn Ĝubajr (1145–1214) kaj Ibn Batuta (1304–1377), ambaŭ el kiuj registris siajn veturojn tra la tiame konata mondo detale. La veturĝenro estis tre ofta en la mezepoka Araba literaturo.[2]

Veturliteraturo populariĝis dum la Song Dinastio (960–1279) de mezepoka Ĉinio.[3] Tiu ĝenro estis nomita 'veturregistra literaturo' (jouĝi ŭenksue), kaj estis ofte verkita en rakontoj, prozo, eseoj kaj taglibroj.[4] Aŭtoroj de veturliteraturo kiaj Fan Ĉengda (1126–1193) kaj Ksu Ksiake (1587–1641) aligis riĉon de geografia kaj topografia informaro en siaj verkaroj, dum la 'tagvetura eseo' Registro de la Monto de la Ŝtona Sonorilo de la fama poeto kaj ŝtatestro Su Ŝi (1037–1101) prezentis filozofian kaj moralan intrigon kiel centra celo.[5]

Unu el la plej fruaj konataj registroj de montro de plezuro en la veturo, de veturo por la ĝuo de veturo kaj verkado pri ĝi, estas la ascendo de Petrarko (1304–1374) al la Monto Ventoux en 1336. Li asertas ke li iris al la montopinto por la plezuro vidi la pinton de tiu fama altaĵo. Liajn kompanojn kiuj estis ĉe la pinto li nomigis frigida incuriositas ("malvarma manko de scivolemo"). Li poste verkis pri sia grimpado, farante alegoriajn komparojn inter grimpado la monton kaj sia propra morala progreso en la vivo.

Michault Taillevent, nome poeto por la Duko de Burgonjo, veturis tra la Ĵurasaj Montoj en 1430 kaj registris siajn personajn pensojn, sian kortuŝitan reagon al la krutaj rokaĵoj, kaj la impresigajn ŝtormecajn akvofalojn de montaj rojoj.[6] Antoine de la Sale (ĉ. 1388–ĉ. 1462), aŭtoro de Petit Jehan de Saintre, grimpis al la kratero de vulkano en la Liparaj insuloj en 1407, lasante onin siajn impresojn. "Konsiloj de freneza juneco" estis liaj tialoj por veturi. En la mezo de la 15a jarcento, Gilles le Bouvier, en sia Livre de la description des pays, havigas siajn tialojn por veturi kaj verkas:

Ĉar multaj homoj de diversaj nacioj kaj landoj ĝuas kaj kontentas, kiel mi faris en la pasinto, vidante la mondon kaj ties aĵojn, kaj ankaŭ ĉare multaj deziras koni sen iri tien, kaj aliaj deziras vidi, iri, kaj veturi, mi komencis tiun libreton.

En 1589, Richard Hakluyt (ĉ. 1552–1616) publikigis Voyages, nome fonda teksto de la ĝenro de veturliteraturo.

En la 18a jarcento, la veturliteraturo estis ofte konata kiel libro de vojaĝoj, kiuj ĉefe konsistis el maraj taglibroj.[7] En la 18a jarcento en Britio, preskaŭ ĉiu fama verkisto laboris en la veturliteratura formo.[8] La taglibroj de la kapitano James Cook (1784) estis la ekvivalento de la nuntempaj furoraj libroj. La verko de Alexander von Humboldt nome Personal narrative of travels to the equinoctial regions of America, during the years 1799-1804, origine publikigita en franca, estis tradukita al multaj lingvoj kaj influis sur postaj naturalistoj, kiaj Charles Darwin.

Aliaj postaj ekzemploj de veturliteraturo estas rakontoj de Grand Tour. Aristokratoj, klerikoj, kaj aliaj kiuj havu monon kaj plezuran tempon veturante tra Eŭropo por lerni pri arto kaj arkitekturo de ties pasinto. Unu elstara ekzemplo de turisma literaturo pionira estis Robert Louis Stevenson (1850–1894), pere de An Inland Voyage (1878), kaj Travels with a Donkey in the Cévennes (1879) pri liaj veturoj en Cévennes, (Francio), estas inter la unuaj popularaj libroj kiuj proponas marŝadon kaj kampadon kiel distraj agadoj, kaj rakontas la mendon de unu el la unuaj dormosakoj.[9][10][11][12] Tre populara subĝenro de veturliteraturo startis por aperi en la formo de rakontoj de esplorado, ankoraŭ ne tute esplorita fonto de koloniaj kaj postkoloniaj studoj.[13]

Subĝenroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cuddon, J. A.. (1999) The Penguin Dictionary of Literary Terms and Literary Theory. London: Penguin Books.
  2. EL-SHIHIBI, Fathi A.. (2006) Travel Genre in Arabic Literature: A Selective Literary and Historical Study. Boca Raton, Fla: Dissertation.com. ISBN 1-58112-326-4.
  3. Hargett 1985, p. 67.
  4. Hargett 1985, pp. 67–93.
  5. Hargett 1985, pp. 74–76.
  6. Deschaux, Robert; Taillevent, Michault (1975). Un poète bourguignon du XVe siècle, Michault Taillevent: édition et étude. Librairie Droz. pp. 31–32. [1] Alirita la 23an de Februaro 2017.
  7. Stolley 1992, p. 26.
  8. Fussell 1963, p. 54.
  9. Backpackers as a Community of Strangers: The Interaction Order of an Online Backpacker Notice Board”, Qualitative Sociology Review (PDF) 3 (2), p. 188–201. Alirita 18a de Decembro, 2016.. 
  10. Global Grasshopper Travels. Arkivita el la originalo je 22a de Oktobro, 2016. Alirita 18a de Decembro, 2016.
  11. Travel with a Donkey in the Cevennes (1879); Re the first sleeping bag in 1876 [2]
  12. "The Inventor of Traveling - The First Backpacker in the World?". Kontrolita 18a de Decembro, 2016.
  13. F. Regard, British Narratives of Exploration: Case Studies of the Self and Other, London, Pickering and Chatto, 2009.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adams, Percy G., eld. (1988). Travel Literature Through the Ages: An Anthology. New York and London: Garland. ISBN 0-8240-8503-5.
  • , Percy G. (1983). Travel Literature and the Evolution of the Novel. Lexington: University press of Kentucky. ISBN 0-8131-1492-6.
  • Barclay, Jennifer kaj Logan, Amy (2010). AWOL: Tales for Travel-Inspired Minds: Random House of Canada. ISBN 9780307368416.
  • Batten, Charles Lynn (1978). Pleasurable Instruction: Form and Convention in Eighteenth-Century Travel Literature. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-03260-6. OCLC 4419780.
  • Chaney, Edward (1998). The Evolution of the Grand Tour: Anglo-Italian Cultural Relations Since the Renaissance. London: Frank Cass. ISBN 978-0-7146-4577-3. OCLC 38304358.
  • Chatzipanagioti-Sangmeister, Julia (2006). Griechenland, Zypern, Balkan und Levante: eine kommentierte Bibliographie der Reiseliteratur des 18. Jahrhunderts (in German). Eutin: Lumpeter and Lasel. ISBN 978-3-9810674-2-2. OCLC 470750661.