Listo de dukoj de Burgundio
Duko de Burgundio | ||
---|---|---|
Graf von Burgund/Duc de Bourgogne | ||
Duka blazono | ||
Ludoviko de Francio (1682-1712) - La plej konata el la dukoj de Burgundio/Burgonjo | ||
listartikolo en Vikimedio | ||
De | 880 (unua duko de Burgundio) | |
Ĝis | 5-an de januaro 1477 (reiro en la reĝan domenon) | |
Unua | Rikardo la Juĝrajta | |
Lasta | Karlo la Brava | |
Situo | Dijon (ĉefurbo de Burgundio) | |
Duklando Burgundio, poste ankaŭ nomita duklando Burgonjo (en germana lingvo Burgund, en franca lingvo Bourgogne, en arpitana lingvo Borgogne) estis francia duklando establita en 880 de Bozono, antaŭ ol fondiĝis la Reĝlando Burgundio (933-1378) aŭ Reĝlando Burgonjo. Tiam Ludoviko la Tria kaj lia frato Karlomano la Dua estis franciaj reĝoj.
Rikardo la 2-a (kromnomata Rikardo la Juĝrajta) establita de Bozono estis nomumita markizon poste unua duko de Burgonjo kaj unu el la ses originaj laikaj pajroj de Francio fare de lia suvereno la reĝo Ludoviko la Tria.
La duko de Burgonjo estas mem suvereno de la sekvantaj graflandoj :
- graflando de Chalon, graflando Charolais, graflando de Mâcon, graflando de Autun, graflando de Nevers, graflando de Avallon, graflando Sancerre, graflando de Tonnerre, graflando de Senlis, graflando de Auxerre, graflando de Sens, graflando de Troyes, graflando de Auxonne, graflando Burgonjo (nuna Franĉ-Konteo), graflando de Montbéliard, graflando de Bar.
- kaj aliaj graflandoj, senjorlandoj, kaj akiroj per geedziĝo, heredo aŭ per milito.
Duklando Burgonjo (habsburga titolo)
[redakti | redakti fonton]Edziĝante al Maria de Burgonjo, Maksimiliano de Habsburgo akiris la restantajn posedaĵojn de Burgundia dinastio, Burgundia Nederlando (nuna Benelukso), graflando Burgundio (nuna Franĉ-Konteo), la dukan titolon, la ordenon de la Ora Ŝaffelo kaj ilian blazonon.
Habsburgoj daŭre postulis la duklandon Burgonjo, sed devis rezigni pri tio unue per la traktato de Cateau-Cambrésis en 1559, poste per la traktato de Nijmegen en 1678. Tiu lasta traktato donis Franĉ-Konteon (antaŭe konata kiel graflando Burgonjo) al Francio, escepte la graflando de Montbéliard, kiu fariĝis, laŭvole, franca nur en la 18-a de oktobro 1793.
Fine de milito de hispana sukcedo, per la traktato de Utrecht (1713), la habsburgoj de Aŭstrio ricevis nederlandon, postulis Ordenon de la Ora Ŝaffelo (de tiam estas du ordenoj, unu aŭstra, la alia hispana). Ili daŭre titoliĝis duko de Burgonjo. Imperiestro Marie-Thérèse uzas ĝin en oficialaj dokumentoj, kaj ŝajnas esti la lasta, kiu faris tion. Post ŝi, la titolo duko de Burgonjo ŝajnas malesti en la imperia titulo (vidi Habsburgojn). La titolo aliris al la hispanaj burbonoj kaj, dum respublikaj periodoj, al la estro de hispania dinastio. La reĝo Johano Karlo ankoraŭ tradicie uzas ĝin. La hispana Konstitucio de 1978 konsentas al li la titolon reĝo de Hispanio sed precizigas ke li rajtas uzi la aliajn titolojn, kiuj apartenas al la krono.
Habsburgaj dukoj de Burgonjo :
- 1477-1482 : Maria de Burgonjo, filo de Karlo la Brava, kaj Maksimiliano la Unua de Habsburgo, lia edzo.
- 1482-1506 : Filipo la Bela, reĝo de Kastilio, filo de la antaŭuloj.
- 1506-1556 : Karlo la Kvina, filo de la antaŭulo.
- vidi poste la liston de regantoj de Hispanio.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Courtépée, Claude. (1777) Histoire abrégée du duché kaj Description de la Bourgogne..
- de Barante, Prosper. (1824) Histoire des ducs de Bourgogne de la domo de Valois, en 13 volumoj (in-8)..
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Burgonjaj Malaltaj Landoj
- Burgundio
- Burgonjo
- Burgundoj
- Reĝlando Burgundio (443-534)
- Reĝlando Burgonjo aŭ dua Reĝlando Burgundio (933-1378)
- Duklando Burgundio
- Graflando Burgundio