Graflando Burgonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Burgonjo (apartigilo).
Graflando Burgonjo
Origina nomo Comté de Bourgogne
9861678

Blason Bourgogne-comté ancien(aigle).svg

Geografio
La graflando Burgonjo
La graflando Burgonjo
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Burgonja Ŝtato Burgonja Ŝtato
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Burgonjo Reĝlando Burgonjo
Historio
Information icon.svg
vdr

Graflando Burgonjo, ankaŭ nomita Franche Comté de Bourgogne[1] estis grava graflando fondita en 986 de la grafo Oto-Vilhelmo de Burgonjo kaj ĝia teritorio respondas nun, proksimume al la nuna regiono Franĉ-Konteo. Ĝia ĉefurbo estis Dole (kastelo de Dole) kaj ĝi estis regata de la 10-a jarcento ĝis la 17-a jarcento de la grafoj de Burgonjo, origine vasaloj de la dukoj de la duklando Burgonjo.

Tiu graflando estis konsistigita per la kuniĝo de karolidaj administraj distriktoj (burgonjaj pagusoj) : la Amous (regiono de la rivero Saono, de la Ognon kaj de la rivero Doubs), la Escuens (regiono de Château-Chalon), la Portois (regiono de Port-sur-Saône) kaj la Varais (regiono en la litero « M » laŭ kiu iras la rivero Doubs).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kreo de la graflando Burgonjo[redakti | redakti fonton]

Burgonjaj landoj en la 9-a jarcento.

La graflando Burgonjo kreiĝis malrapide.

En 888, cirkonstancoj ebligis al la reĝo Rodolfo la 1-a de Burgonjo, filo de la duko Konrado la 2-a de Burgonjo transformi la duklandon de sia patro en reĝlandon. Li elektigis sin per asembleo de granduloj kaj prelatoj kunvenintaj en la teritoria abatejo de Saint-Maurice de Agaune kaj Rodolfo sukcesis kreskigi sian povon sur la diocezo de Besançon, aŭ pli ĝuste sur parto de ĝi. Post Rodolfo la 1-a, la povo iris post li, sinsekve al la reĝoj Rodolfo la 2-a, Konrado la 2-a la Pacema, poste Rodolfo la 3-a.

Alligo al la Sankta Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

En 1016, okze de renkontiĝo en Strasburgo, la germana imperiestro Henriko la 2-a, ricevis de la reĝo Rodolfo la 3-a de Burgonjo, sen legitima heredanto, promeson esti nomumita hereda posteulo kiel reĝo de Burgonjo.

Liberiĝo de la graflando de Burgonjo[redakti | redakti fonton]

En la 12-a jarcento la Sankta Romia Imperio garantiis la prosperecon de la graflando Burgonjo, sed en 1127, post la murdo de la grafo Vilhelmo la 3-a de Burgonjo, lia kuzo, la grafo Rejnaldo la 3-a de Burgonjo volas liberiĝi de la imperia kuratoreco de la imperiestro Konrado la 3-a. Li trudis al li per milito la statuton « franc comte » (libera grafo), kiu estos la origino de Franĉ-Konteo, nomo reprenita por la nomo de la regiono.

Eniro en la Sankta Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

La imperiestro Frederiko la 1-a rekaptis la graflandon Burgonjo kaptante la heredan filon de la grafo Vilhelmo la 4-a de Burgonjo. Plie, li edziĝis en 1156 al la grafino Beatrica la 1-a de Burgonjo, heredantino de la graflando, kiu fariĝis imperiestrino. Ilia dua filo, la grafo Otono la 1-a de Burgonjo (1165-1197), heredis la graflandon Burgonjo. La filino de Otono la 1-a, Johana la 1-a de Burgonjo (1191-1205) fariĝis grafino sed ne regis dum longa tempo post sia patro, ĉar ŝia fratino Beatrica la 2-a de Burgonjo (1191-1231) heredis la graflandon Burgonjo.

Eniro al la duka Domo de Burgonjo[redakti | redakti fonton]

En 1318, la grafino Johana la 3-a de Burgonjo, plej aĝa filino de la reĝo Filipo la 5-a kaj de Johana la 2-a, edziniĝis al la duko Eŭdo la 4-a de Burgonjo. Ŝi heredis la graflandon Burgonjo je la morto de sia patrino. Ŝia pranepo Filipo la 1-a de Burgonjo heredis ĝin kaj poste heredis la duklandon Burgonjo de sia avo : li tiel reunuigis la graflandon kaj la duklandon Burgonjo.

reĝlando Francio en 1477.
  •  Posedaĵoj de Karlo la Brava
  •  Posedaĵoj de la Burgonjo-Nevers (Johano de Burgonjo)
  •  Reĝa bienaro (Ludoviko la 11-a)
  • Alligo al la burgonja Ŝtato[redakti | redakti fonton]

    Je la morto de Filipo la 1-a de Burgonjo sen rekta heredanto, Burgonjo reiris al la reĝa bienaro, al la reĝo Johano la 2-a kiu donis ĝin kiel apanaĝo al sia pli juna filo la duko Filipo la Maltima.

    La riĉaj kaj potencaj dukoj de Burgonjo (Filipo la Maltima, Johano le Sentima, Filipo la Bona, Karlo la Brava kaj Maria de Burgonjo) tiam konsideris sin estroj de la riĉa kaj potenca burgonja Ŝtato. Ili fariĝis potencaj rivaloj de la reĝoj de Francio kaj aliancitoj de la reĝoj de Britio.

    La unueco de la burgonja Ŝtato estis rompita je la morto de Karlo la Brava. La duko de Burgonjo estis unue venkita de la svisoj en la batalo de Grandson la 2-an de marto 1476, poste en Morat la 22-an de junio 1476 kaj fine, de la duko Renato la 2-a de Loreno en la batalo apud Nancio la 5-an de januaro 1477, kie li mortis. La reĝo Ludoviko la 11-a profitis de tio por milite rekonkeri la franca parton de la vasta burgonja Ŝtato.

    Reveno en la germana imperia familio[redakti | redakti fonton]

    La 20-jara hereda dukino Maria de Burgonjo, edziniĝis al la estonta germana imperiestro Maksimiliano la 1-a de Habsburgo. De la heredaĵo de sia patro, ŝi konservis la burgonjan Nederlandon (germana parto de la burgonja Ŝtato), en kiu estas la graflando Burgonjo, kiun heredos ŝiaj posteuloj, la reĝoj de Hispanio de la Domo Habsburgo en Hispanio. Dum 201 jaroj, viglaj kvereloj kaj bataloj okazis inter la reĝlando Francio, la reĝlando Hispanio kaj la Sankta Romia Imperio por la posedo de tiu teritorio.

    Posedaĵo de habsburgoj, reĝoj de Hispanio[redakti | redakti fonton]

    La graflando Burgonjo restis de 1477 ĝis 1678 sub la regado de la Domo de Habsburgo en Hispanio, Maksimiliano poste ties pranepo la germana imperiestro kaj reĝo de Hispanio Karlo la 5-a, poste la branĉo de la habsburgoj de Hispanio, Filipo la 2-a kaj ties posteuloj. La reĝoj de Francio, de Ludoviko la 11-a ĝis Ludoviko la 14-a, ekigis multajn militojn por provi rekonkeri Franĉ-Konteon sed sensukcese.

    Alligo al la reĝlando Francio fare de Ludoviko la 14-a[redakti | redakti fonton]

    Mapo de la graflando Burgonjo en 1716 fare de Johano-Baptiste Homann.

    La traktato de Nijmegen de 1678 kiu reestigis pacon kun la reĝo Karlo la 2-a de Hispanio, la reĝo Ludoviko la 14-a definitive alligis la graflandon Burgonjo (Franĉ-Konteo) al la reĝlando Francio. Besançon tiam fariĝis la ĉefurbo de la graflando Burgonjo (anstataŭ Dole) kun la parlamento de Besançon.

    Franca Respubliko[redakti | redakti fonton]

    La Franca Respubliko arigis la graflandon Burgonjo, la graflandon de Montbéliard kaj la parton de Alzaco ne aneksita en 1871 por konsistigi la regiono Franĉ-Konteo.

    Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Johano Girardot de Nozeroy. (1651) Histoire de Dix ans de la Franche Comté de Bourgogne. Besançon: J. Chrestin / impr. de Outhenin-Chalandre..

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]