Karlo la 2-a (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karlo la 2-a
Reĝo de Hispanio
Carlos II.jpg
Regado 1665 - 1700
Antaŭulo Filipo la 4-a
Sekvanto Filipo la 5-a
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1661 (1661-11-06)
en Madrido
Morto 1-an de novembro 1700 (1700-11-01) (38-jara)
en Madrido
Tombo Cripta Real del Monasterio de El Escorial [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj hispana lingvo [#]
Subskribo Karlo la 2-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Habsburga dinastio en Hispanio [#]
Patro Filipo la 4-a [#]
Patrino Mariana de Aŭstrio [#]
Gefratoj Johano Jozefo de AŭstrioBaltasar CarlosFilipo Prospero de HispanioMaria Tereza de AŭstrioMargareta Teresa de Hispanio [#]
Edzino Marie Louise d'Orléans • Maria Anna of Neuburg [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Karlo la 2-a de Hispanio

Karlo la 2-a (hispanlingve Carlos Segundo) (naskiĝis la 6-an de novembro 1661 - mortis la 1-an de novembro 1700) estis reĝo de Hispanio, de Napolo, de Sicilio, de plejmulto el Italio kaj de la vasta hispana kolonia imperio, etendiĝinta ekde Meksiko ĝis la Filipinoj. Karlo estis la sola postvivinta filo de sia habsburga patro kaj antaŭulo, Filipo la 4-a kaj de sia patrino, Mariano de Aŭstrio. Lia naskiĝo ŝajnis kiel tre favora evento al la Hispanoj, ĉar tio evitis eblan heredan disputon.

En la historio de Hispanio, Karlo la 2-a estas konata kiel El Hechizado (la malbenita), pro popola kredo (kion Karlo mem kredis) ke siaj korpaj kaj intelektaj mankoj devenis de sorĉarto, kvankam la vera kaŭzo ŝajnas hodiaŭ okulfrapa : seninterrompaj edziĝoj inter la samaj reĝaj familioj en Eŭropo dum pluraj jarcentoj ofte generis tiajn degeneritajn idojn.

Karlo la 2-a estis la lasta habsburga reĝo de Hispanio. Lia morto sen heredanto estis la kaŭzo de la milito de hispana sukcedo (1701 - 1714).