Konrado la 3-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Konrado la 3-a
Konrad III Miniatur 13 Jahrhundert.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1093 aŭ 1094
en Bamberg
Morto 15-an de februaro 1152 (1152-02-15)
en Bamberg
Tombo Katedralo de Bamberg [#]
Religio Kristanismo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Ŝtaŭfoj [#]
Patro Frederiko la 1-a de Ŝvabio [#]
Patrino Agnes of Germany [#]
Gefratoj Berta of Boll • Judith of Babenberg • Q18609061 • Agnes of Babenberg • Gertrude of Babenberg, Duchess of Bohemia • Henry II • Leopold, Duke of Bavaria • Otto of Freising • Frederiko la 2-a, duko de Ŝvabio • Konrad II. von Babenberg [#]
Edzino Gertrude of Comburg • Gertrude of Sulzbach [#]
Idoj Frederick IV, Duke of Swabia • Henry Berengar • Agnes von Staufen [#]
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg
Regado 11381152
inter 1127-1135 kontraŭreĝo
Antaŭulo Lotaro la 3-a
Sekvanto Frederiko la 1-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Konrado la 3-a

Konrado la 3-a (naskiĝinta en 1093 aŭ 1094; mortinta la 15-an de februaro 1152 en Bamberg) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la unua el la dinastio de la Ŝtaŭfoj. Li estis la filo de duko Frederiko la 1-a (Ŝvabio) kaj de Agnes, filino de imperiestro Henriko la 4-a. La edzino de Konrado estis Gertrud, la filino de la grafo Berengar 1-a (Sulzbach).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Konrado ricevis de imperiestro Henriko la 5-a la Duklandon Frankonio. Kiam post la elekto de Lotaro la 3-a (1125) proskribitis lia frato Frederiko la 2-a (Ŝvabio) (1126), Konrado kune kun la frato ribelis kontraŭ la imperiestro, nonumis sin reĝo kaj kroniĝis per lombardia krono en Milano en la jaro 1128. Post ekskomuniko papa kaj malkonkero de Romo lia renomo rapide falis. Li apenaŭ povis persisti en Parmo. Reveninte en Germanujon li repaciĝis kun Lotaro en 1135 akompanonte lin en 1136 sur novan kampanjon suden. Post la morto de Lotaro li elektitis en la 7.3.1138 en Koblenz germana reĝo kaj kronitis en Aĥeno en al 13.3. fare de la papa legato. En Bamberg la plejparto de la princoj agnoskis lian suverenecon en Bamberg.

Henriko liveris la juvelojn regnajn; sed kiam Konrado deklaris ĉe Princa tago de Aŭgsburgo la unuiĝon de du duklandoj kaj Henriko rifuzis rezigni libervole pri Saksio, Konrado proskribis Henrikon en Würzburg. Tiamaniere naskiĝis la longdaŭra kverelo inter Velfoj kaj Ŝtaŭfoj. La kvereloj komenciĝis en Saksio, kiam Albrecht la 1-a de Brandenburg, al kiu estis doninta Konrado Saksion, konkeris grandan parton de la lando. En majo 1139 forprenitis al duko Henriko ankaŭ Bavario por ke la lando estu donata al la margrafo Leopoldo de Aŭstrio, lia duonfrato kiu venkante venis ĝis la rivero Lech.

Sed en Saksio Henriko la Fiera subtenitis kaj perfortis Albrecht fuĝi. En oktobro 1139 li mortis postlasante la dekjaran filon Henriko la Leono. Por defendi ties volegoj en Bavario eniris la scenejon Welf la 6-a, la frato de Henriko la Fiera. Konrado plumarŝis ankoraŭ en vintro 1140 kontraŭ li kaj venkis lin apud la urbeto Weinsberg en la 21-a de decembro. Ĉe la brila imperia dieto de Frankfurto ĉe Majno en la 3.5.1142 ambaŭ partioj repaciĝis: Saksion regajnis Henriko la Leono rezignante samtempe pri Bavario. Poste Konrado startigis kampanjon en Bohemio, kie li suverenigis Vladislav la 2-an (Premislidoj). Sed konrada kampanjo kontraŭ Pollando (1146) por helpi la bofraton (la forpelitan Vladislav) fiaskis.

Krucmilitisto kontraŭvola[redakti | redakti fonton]

En la 27.12.1146 Konrado decidis, post longa obstineco, partopreni la duan krucmiliton: premego por tio venis de Bernardo de Clairvaux. La neplenaĝa filo Henriko Berengar nomumitis posteulo kaj la ĉepepiskopo majenca Henriko iĝis estro de la registaro.

En majo 1147 Konrado kun laŭdire 70.000 kavaliroj marŝis laŭ la Danubo ĝis Konstantinoplo, transiris Bosporon kaj invadis Malgrandazion. Tie mortis baldaŭ poste la plej granda parto de liaj kunmarŝantoj pro malsato kaj atakoj de la turkoj. Li reiris konstantinoplen kaj venis en aprilo 1148 ŝipe al Palestino. En julio li atakis vane kune kun la franca reĝo Ludoviko la 7-a Damaskon; post tiu malvenko Konrado revenis al Germanujo.

La penegadoj, streĉigoj kaj ŝarĝoj de la krucmilitado lamigis lian spiritan povon, tiel ke li militigis la 13-jaran filon Henriko Berengar kontraŭ la grafo Welf la 6-a ĉe Bopfingen-Flochberg en la 8.2.1150. Venkis la filo. Venis nun repaciĝo kun la malamiko unuflanke, sed aliaflanke ekmalamikiĝis Henriko la Leono. Konrado ĉagreniĝis post la frua morto de la filo Henriko Berengar. La duan filon li ne povis nomumi posteulo pro maladulteco; pro tio fariĝis la nevo, duko Frederiko la 1-a imperiestro nova.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 11. Leipzig 1907, p. 406-407, kio legeblas tie ĉi interrete.