Alberto la Urso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Albrecht von Brandenburg (apartigilo)
Alberto la Urso
Grafo de Ballenstedt
Albert I of Brandenburg.jpg
Regado 1123–1170
Ceteraj titoloj Fondinto de la Margraflando Brandenburgio
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1100
en Ballenstedt
Morto 18-an de novembro 1170 (1170-11-18)
en Stendal
Tombo Ballenstedt [#]
Familio
Dinastio Askanier [#]
Patro Otto, grafo de Ballenstedt [#]
Patrino Eilika de Saksio [#]
Edzino Sophie of Winzenburg [#]
Idoj Otto I, Margrave of Brandenburg • Siegfried, Prince-Archbishop of Bremen • Bernardo, grafo de Anhalto • Hedwig of Brandenburg • Herman I, Count of Weimar-Orlamünde • Gertrud de Brandenburgo [#]
Margrafo de Luzacio
Regado 1124–1131
Margrafo de la Norda Markio
Regado 1134–1157
Duko de Saksio
Regado 1138–1142
Antaŭulo Henriko la Fiera
Sekvanto Henriko la Leono
Margrafo de Brandenburgio
Regado 1157–1170
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Monumento por Alberto en Ballenstedt

Alberto la Urso (germane: Albrecht der Bär, Albrecht I. von Brandenburg; naskiĝis ĉirkaŭ 1100, mortis la 18-an de novembro 1170 en Ballenstedt) estis brandenburgia margrafo. Li estis filo de Oto la Riĉa (Ballenstedt) el la dinastio de la Askanoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1123 li sekvis la patron regantece kaj ofice kaj estis nomumita fare de Duko Lotaro de Saksio margrafo de Orienta Markio (kiun li konkeris) kaj de Luzacio. Post la ekreĝeco (1125) estis tiuj ĉi regionoj ankaŭ donacitaj al Alberto. Sed pro kverelo kun la margrafo Udo li devis jam en 1131 cedi la tuton post proklamo de reĝa juĝo. Tamen Alberto restis lojala al la imperiestro Henriko la 5-a akompanonte lin en 1132 al Italujo. Kompence li ricevis en 1134 Nordan Markion kiuj enhavas la teritoriojn de sur la maldekstra riverbordo de Elbo kiujn oni estis preninta el la manoj de la Slavoj paŝo post paŝon. Diligente li dediĉis sin al la germanigo de la landoj kaj al kristanigo de la gentoj. En 1136 li konkeris la teritorion Prignitz (Antaŭmarkio). De la slava princo Przybysław Henryk, kiu regis en Brandenburgio, li ricevis la regionon Zauche. Li ankaŭ estis nomumita heredo de ties aliaj princejeroj Havelland.

Lotaro alianciĝis en 1138 al la nove elektita ŝtaŭfa imperiestro Konrado la 3-a kaj ricevis, post la proskribo de Henriko la Fiera, Saksion. Sed tio ne daŭris longe; Alberto eĉ devis forlasi sian hereditajn teritoriojn fuĝante al Konrado. Post la Packontrakto de Frankfurto ĉe Majno (1142) li rezignis pri la Duklando Saksio gajninte Nordan Markion kiel rekte al la imperiestro submetitan regionon kaj krome la postenon de ĉefĉambristo. Sekve Alberto antaŭenpuŝis sukcese la setlojn en la eksaj slavaj teritorioj helpe de Nederlandanoj. En 1147 li faris veran "krucmiliteton" kontrau la slavoj. Kiam mortis Przybysław Henryk li eknomiĝis Margrafo de Brandenburgio. Post kverelo (1150–52) kun Henriko la Leono li akiris Plötzkau, en 1157 li venkis ribelojn grupiĝintaj ĉirkaŭ Jaczos, parenco de Przybysław Henryk. Tiam Alberto reinstalis la episkoplandojn Havelberg kaj Brandenburg kaj enkondukis ĉe si la ordenon de la premonstratoj por certigi la kristanigojn. Li konstruis novajn urbojn kaj helpis al enmigrademuloj veni enlanden. Antaŭ la imperiestro li restis relative memstara. Li novorganizis la landon dividante ĝin en voktejojn kaj liaj oficistoj administris laŭ germanaj leĝoj kaj kutimoj. Tiamaniere iam slavaj teritorioj rapide germaniĝis.

En 1162 li mem vidis la detruon de Milano, en 1164 li batalis kun Henriko la Leono kontraŭ la Obotritoj kaj apartenis inter 1166-69 al la princa alianco konspiranta kontraŭ Henriko. Li havis du filinojn kaj sep filojn, el kiuj Oto sekvis lin kiel reganto de Brandenburgio. Bernhard ricevis Anhalt kaj poste Saksion, Dietrich la bienojn de la avino Eilika kaj Hermann la bienojn ĉe Orlamünde. Lia nepo Alberto la 2-a, regis la Nordan Markion inter 1205-20.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, p. 273, kio legeblas tie ĉi interrete.