Ibn Batuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Araba vojaĝisto el la epoko de Ibn Batuta.

Abu Abdullah Muhammad IBN BATTUTA laŭ elaraba literumado Ibn Baṭūṭah kaj أبو عبد الله محمد بن عبد الله اللواتي الطنجي بن بطوطة‎, ʾAbū ʿAbd al-Lāh Muḥammad ibn ʿAbd al-Lāh l-Lawātī ṭ-Ṭanǧī ibn Baṭūṭah, aŭ simple Muhammad Ibn Battuta (ابن بطوطة) (naskiĝis la 24-an de februaro 1304 en Tanĝero en Maroko, mortis en 1368, 1369 aŭ eĉ 1377 ankaŭ en Maroko) estis fama mezepoka berbera vojaĝisto, fakulo kaj geografo. Li estis agnoskita kiel unu el plej grandaj veturantoj ĉiutempaj.[1][2] Li estis konata pro siaj etendaj veturoj, rakontoj el kiuj estis publikigitaj en la Rihla (laŭvorte "Veturo"). Dum periodo de tridek jaroj, Ibn Batuta vizitis plej el la konata Islama mondo same kiel multajn ne-islamajn landoj. Lia veturado inkludis vojaĝojn al Nordafriko, la Korno de Afriko, Okcidenta Afriko kaj orienta Eŭropo, kaj al Mezoriento, Suda Azio, Centra Azio, Sudorienta Azio kaj Ĉinio.

Vivo kaj vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Lia familio okupiĝis ekde generacioj pri religia juro nome ŝario, tiel ankaŭ li iĝis jursciencisto, kadio. Li decidis en aĝo de 21 jaroj plenumi la pilgrimon al Mekko, deviga por ĉiu islamano. Li atingis Egiption tra Nord-Afriko, kaj en Aleksandrio iu sciencisto instigis lin vojaĝi al pli foraj landoj.

Komenca vivo kaj unuafoje haĝo[redakti | redakti fonton]

Libra bildo de la 13a jarcento produktita en Bagdado de Jahja ibn Mahmud al-Ŭasiti montranta grupon de pilgrimoj dum haĝo

Ĉio kion oni konas el la vivo de Ibn Batuta venas el la aŭtobiografia informaro inkludita en la rakonto de liaj veturoj, kio registras ke li estis de Berbera familio,[3] naskiĝinta en familio de islamaj jurfakuloj en Tanĝero, Maroko, la 25an de Februaro, 1304, dum la regado de la Marinida dinastio.[4] Li asertis descendi el Berbera tribo konata kiel Laŭata.[5] Kiel junulo li studis ĉe la sunaisma Maliko "madh'hab" (Islamjura lernejo), nome dominanta formo de edukado en Nordafriko tiame.[6] En Junio 1325, je la aĝo de 21, Ibn Battuta eliris el sia hejmurbo por haĝo, aŭ pilgrimado, al Mekko, nome veturado kiu daŭros dekses monatojn. Li ne revidos Marokon denove dum 24 jaroj.[7]

Mi eliris sola, havante nek kunveturanto kies akompano mi povus trovi kontentiga, nek karavanon kies parto mi povus iĝi, sed skuita de supermastera elano ene de mo kaj deziron dumlonge burĝionanta en mia sino por viziti tiujn gravajn sanktejojn. Tiele mi akceptis mian decidon forlasi miajn karulojn, ĉu inaj aŭ malinaj, kaj forlasis mian hejmon kiel birdoj forlasas siajn nestojn. Miaj gepatroj estis tiam ĉe la limo de la vivo, kaj tio pezis sur mi por partiĝis el ili, kaj ambaŭ ili kaj mi estis kortuŝitaj pro la doloro je tiu separo.[8]

Li veturis al Mekko, laŭirante la nordafrikan marbordon tra la sultanlandoj de Abd al-Ŭadid kaj Hafsid. La veturo portis lin tra Tlemsan, Beĵaja, kaj poste Tunizo, kie li restis dum du monatoj.[9] Pro sekureco, Ibn Batuta kutime aliĝis al karavano por malpliigi la riskon esti rabita. Li havigis fianĉinon en la urbo Sfakso, la unua en serio de geedziĝoj kiuj estos trajto de liaj veturoj.[10]

Azuleĥo reprezentanta la Kaaba, en Mekko.

Komence de la printempo de 1326, post veturado de ĉirkaŭ 3 500 km, Ibn Batuta alvenis al la haveno de Aleksandrio, tiam parto de la egipta Bahri Mamluk imperio. Li trafis du asketulojn en Aleksandrio. Unu estis Ŝeiĥ Burhanuddin kiu supozeble estis antaŭdirinta la destinon de Ibn Battuta kiel monda veturanto dirante "Ŝajnas al mi ke vi emas eksterlandajn veturojn. Vi vizitos mian fraton Fariduddin en Barato, Rukonuddin en Sindo kaj Burhanuddin en Ĉinio. Salutu ilin je mia konto". Alia piulo Ŝeiĥ Murŝidi interpretis la signifon de sonĝo de Ibn Batuta ke tiu estis signifanta ke li estos monda veturanto.[11][12] Li pasigis kelkajn semajnojn vizitante lokojn en la areo, kaj poste direktis sin interne al Kairo, la ĉefurbo de la Mamluka Sultanlando kaj grava granda urbo. Post pasigi ĉirkaŭ unu monaton en Kairo,[13] li engaĝiĝis en la unua el multaj eniroj ene de la relativa sekureco de la Mamluka teritorio. El la tri kutimaj vojoj al Mekko, Ibn Batuta elektis la malplej veturita, kio inkludis veturon ĝis la valo de Nilo, poste oriente de la haveno de la Ruĝa Maro nome Ajdhab. (Tiu estis haveno en la okcidenta marbordo de la Ruĝa maro ĉe 22°19′51″N 36°29′25″E  /  22.33083°N, 36.49028°O / 22.33083; 36.49028 (Ibn Batuta).[14] Kiam li alproksimiĝis al la urbo, tamen, loka ribelo devigis lin turniĝis reen.[15]

Ibn Battuta revenis al Kairo kaj entreprenis duan veturklopodon, tiufoje al la Mamluk-kontrolita Damasko. Dum sia unua veturo li estis trafinta religiulon kiu estis profetinte ke li atingos Mekkon nur per veturado tra la Mamluka Sultanlando de Sirio.[16] La devojiĝo havigis aldonan avantaĝon; pro la sanktaj lokoj kiuj kuŝas laŭlonge de la vojo, kiaj Hebron, Jerusalemo, kaj Bet-Leĥem, la Mamlukaj aŭtoritatoj dediĉis fortajn klopodojn por teni sekura la vojon por pilgrimantoj. Sen tiu helpo multaj veturantoj povus esti rabitaj kaj murditaj.[17] Ibn Battuta lasis Kairon ĉirkaŭ la 16a de Julio 1326 kaj alvenis en Damasko tri semajnojn poste la 9an de Aŭgusto 1326.[18] Li priskribis veturadon tra komplika zigzaga vojo tra Palestino laŭ kiu li vizitis pli ol dudek urboj. Tia vojaĝo estus estinta malebla en la atribuita tempo kaj kaj Gibb (1958) kaj Hrbek (1962) asertis ke Ibn Batuta miksis tiun veturon kun postaj veturoj kiujn li faris en la regiono.[19][20] Elad (1987) montris ke la priskriboj de Ibn Batuta de plej el la lokoj en Palestino ne estis originalaj sed estis kopiitaj (senscie) el la pli frua rihla fare de la veturanto Mohammed al-Abdari. Pro tiaj malfacilaĵoj, ne eblas determini akuratan kronologion de la veturoj de Ibn Batuta en la regiono.[21]

Post pasigi la islaman monaton Ramadano en Damasko, li aliĝis al karavano veturanta 1 300 km sude de Medino, loko de la tombo de la islama profeto Muhammad. Post kvar tagoj en la urbo, li veturis al Mekko, kie li kompletis sian pilgrimadon kaj ekhavis la honoran statuson El-Haĝi. Anstataŭ reveni hejmen, Ibn Batuta decidis pluiri, elektante por sia venonta destino la teritoriojn de la Ilĥanlando, nome Mongola Ĥanlando, nordoriente.[22]

Irako kaj Persio[redakti | redakti fonton]

Li vojaĝis dum tridek jaroj (ĉ. 120.000 km), superante ĉiujn antaŭajn kaj postajn konitajn vojaĝantojn. Li atingis Mekkon per karavano el Egiptio tra Sirio. Poste migris al Irako, Persio, poste denove al Mekko, Sud-Arabio, Jemeno. El Jemeno li ŝipis al Somalio, poste al la hodiaŭa tanzania Kilwa. Li reveturis al Omano, kaj vojaĝis tra la markolo de Hormuzo, Barejno al Ĝidda. De tie li volis ŝipi al Hindio, sed ne trovis konvenan ŝipon, do reiris al Egiptio, Sirio, Malgranda Azio. Li ŝipis tra Sinope al la Krimea duoninsulo, poste norden ĝis urbo Bolgar. Li akompanis al Konstantinopolo edzinon de uzbeka ĥano, de kie revenis al Saraj kaj finfine ekiris al Hindio (tra Ĥiva, Buĥaro, Samarkando, Balĥo, Afganistano), kie li alvenis en 1333.

Suda Azio[redakti | redakti fonton]

Li agadis dum 8 jaroj en Delhi kiel ĉefjuĝisto. Li ĝuis apogon de la sultano, kiu sendis lin en misio al Ĉinio. Li veturis per ŝipo, dumtempe vizitante la Maldivajn insulojn, la kortegojn de Koromandel- kaj Malabar-bordoj, Cejlonon. Li ankaŭ vizitis Bengalion kaj Asamon. Li ŝipis de Hindio al la Malajaj insuloj, al Javo, al ĉina haveno Zajtun. Li veturis en Ĉinio norden kaj atingis Pekinon. Hejmenveturante, li ŝipis tra Sumatro, Kalikuto kaj la Persa golfo al Bagdado (1347), Sirio, kie li travivis la grandan peston de 1348.

Nordafriko[redakti | redakti fonton]

Li plu vojaĝis al okcidento kaj tra Egiptio alvenis Mekkon, kie li sepafoje pilgrimis. Poste li vojaĝis tra Aleksandrio, Alĝero al Fezo, ĉefurbo de Maroko. Li trairis la markolojn kaj vizitis Andaluzion, Granadon.

Li revenis al Maroko kaj tra la Saharo penetris profunde Afrikon. Li iris de Fezo al Malio (1353), li pensis pri la rivero Niĝero, ke ĝi havas kontakton al Nilo. Li restis ĉe sultano de Malio ok monatojn, poste pluiris al Timbuktuo, Kaukau, de kie li volis pluveturi al Sudano, rivero Nilo. Tion malebligis letero de la sultano de Fezo, kiu ordonis reveturon. Li realvenis en 1354 al Fezo kaj per tio finiĝis la aventuraj veturoj.

Heredo[redakti | redakti fonton]

Li ĉie memorigis la viditaĵojn kaj skribnotigis ĝin. Kie eblis al li, li agadis kiel juĝisto, per kio li akiris gravan enspezon. Li veturis sendanĝere same kiel aliaj islamaj vojaĝantoj tiamaj.

Ibn Battuta komisiis sian skribiston, Ibn Ĝuzaj al-Kalbi, skribnoti liajn rakontojn. Ĉar li perdis la proprajn notojn, li diktis el memoro.

La hodiaŭa teksto estas ne nur produkto de Battuta; la skribisto uzis kelkfoje eĉ aliajn fontojn. Aliloke, eĉ la skribisto ne kuraĝis noti ĉion; pli poste la legantoj apenaŭ aŭ ne kredis partojn de la vojaĝoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, p. 20. ISBN 0-520-24385-4. Unuafoje publikigita en 1986, ISBN 0-520-05771-6.
  2. (1989) Glimpses of World History. Oxford University Press. ISBN 0-19-561323-6.  Post skizi la etendan veturadon de Ibn Batuta, Nehru notas: "This is a record of travel which is rare enough today with our many conveniences.... In any event, Ibn Battuta must be amongst the great travellers of all time."
  3. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, p. 20. ISBN 0-520-24385-4. Unuafoje publikigita en 1986, ISBN 0-520-05771-6.
  4. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, p. 19. ISBN 0-520-24385-4. ISBN 0-520-05771-6.
  5. Defrémery, C.; Sanguinetti, B.R. trad. kaj eld. (1853), Voyages d'Ibn Batoutah (Volume 1) (en franca kaj araba), Parizo: Société Asiatic. La teksto de tiuj volumoj estis uzita kiel fonto por tradukoj en aliajn lingvojn. paĝo 1 Vol. 1; kaj Dunn samloke.
  6. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, p. 22. ISBN 0-520-24385-4. ISBN 0-520-05771-6.
  7. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, pp. 30-31. ISBN 0-520-24385-4. ISBN 0-520-05771-6.
  8. Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 13 Vol. 1; Gibb 1958, p. 8
  9. Dunn 2005, p. 37; Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 21 Vol. 1
  10. Dunn 2005, p. 39; Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 26 Vol. 1
  11. Travels of Ibe Batutah tradukitaj de H.A.R Gibb
  12. Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 27 Vol. 1
  13. Dunn 2005, p. 49; Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 67 Vol. 1
  14. Peacock & Peacock 2008.
  15. Dunn 2005, paĝoj 53–54
  16. Defrémery & Sanguinetti 1853, p. 105 Vol. 1; Gibb 1958, p. 66; Dunn 2005, p. 53
  17. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, p. 54. ISBN 0-520-24385-4. ISBN 0-520-05771-6.
  18. Gibb, H.A.R. trad. kaj eld. (1958), The Travels of Ibn Baṭṭūṭa, A.D. 1325–1354 (Volume 1), London: Hakluyt Society. pp. 71, 118.
  19. Gibb, H.A.R. trad. kaj eld. (1958), The Travels of Ibn Baṭṭūṭa, A.D. 1325–1354 (Volume 1), London: Hakluyt Society. p. 81, Noto 48.
  20. Hrbek, Ivan (1962), "The chronology of Ibn Battuta's travels", Archiv Orientalni 30: 409–486. pp. 421-425. [1] Alirita la 30an de Januaro 2016.
  21. Elad, Amikam (1987), "The description of the travels of Ibn Baṭūṭṭa in Palestine: is it original?", Journal of the Royal Asiatic Society 119: 256–272, doi:10.1017/S0035869X00140651. [2] Alirita la 30an de Januaro 2016.
  22. Dunn, Ross E. (2005), The Adventures of Ibn Battuta, University of California Press, pp. 66-79. ISBN 0-520-24385-4. ISBN 0-520-05771-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]