Timbuktuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
„La pacflamo“: monumento por memorigi pri la packontrakto inter la ŝtato Malio kaj la tuaregoj, 1996
Enirejo de la Madrasa de Sankore
La Sankore-moskeo

Timbuktuo estas oaza urbo en la okcidentafrika ŝtato Malio. Laŭ takso de la jaro 2007, ĝi havas ĉ. 32 000 loĝantojn.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Timbuktuo signifas laŭdire "puton de Buktu". Laŭlegende Buktu (aŭ Bouctou) estis nigra sklavino, kiu restis tie kun kaprinaro de tuaregoj por gardi la puton. La nomo signifus "virinon kun granda umbiliko". Sed iuj historiistoj opinias tion rajtigilo por la iama supera kasto de la helhaŭtaj tuaregoj super la malhelhaŭtaj vasaloj, la popolo.

La franca lingvisto René Basset opinias ke la nomo devenas de la malnova berbera vortradiko, kiu signifas "fore" aŭ "kaŝite".[2] Tiel la nomo signifus "foraj putoj", do je la suda bordo de la dezerto.

Pli novaj esploroj evidentigis, ke la loko ne estis fondita de tuaregoj, sed de songhai-oj el la ĉirkaŭaĵo, kaj indas verŝajne esplori la nomon laŭ tia lingvo. Laŭ Heinrich Barth, esploristo-historiisto de Afriko, la ĝusta nomo estus Tombutu kaj signifus lokon en la dunoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tombejo Timbuktoe

Timbuktuo situas je la suda bordo de Saharo, kies pligrandiĝo estas la plej granda problemo al la urbo. La sablo sterniĝas ĉi sur la stratoj. Dum la lastaj 20 jaroj la dezerto sudenmoviĝis ĉirkaŭ 100 kilometrojn. La urbo situas 5 kilometrojn de la rivero Niĝero.

Flughaveno Timbuktuo

Timbuktuo estas ekde jarcentoj vojkruciĝo de grandaj komercvojoj. Fine de la 19-a jarcento jare pretervojaĝis ĉi tie 400 karavanoj kun 140.000 kameloj kaj ĉirkaŭ 22.400 tunoj da ŝarĝo[3]. Tamen ankoraŭ hodiaŭ malfacilas atingi la urbon. Navigacio eblas nur, kiam la akvonivelo estas sufiĉe alta. La vojoj elsudaj tra la savano rapide ensabliĝas kaj estas ofte ne uzeblaj. La elnordaj vojoj tra la dezerto estas rezervitaj al tuaregoj kaj al modernaj aventuristoj, kiu serĉas dezertromantikon. La plej moderna metodo por aliri la urbon estas la flughaveno, kie alvenas regule flugoj el la ĉefurbo Bamako.

La klimato estas dezerteca, kontinue blovas seka varmega vento, Harmatano, el la Saharo. La meza temperaturo estas 28° Celsiuso, la monatoj majo kaj junio estas la plej varmegaj kun ĉirkaŭ 34°. Falas meze 170 mm/m² da pluvo. Julio kaj aŭgusto estas la plej malseketaj monatoj kun po 56-66 mm/m². [4] Pluvego povas alveni subite kaj forte kaj forte damaĝi domojn kaj moskeojn konstruitaj el argilo. En la jaro 1771 la moskeo al-Hana rompiĝis je tia pluvego kaj enterigis 40 homojn.

Tradicia arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Surstrate antaŭ la renovigita Caillié-domo

La tradician arkitekturon de Timbuktuo karakterizas la manko de ŝtonoj. Tial oni konstruis ĉefe el argilo. La plej malnovaj raportoj priskribas abelujsimilajn rondajn konstruaĵojn, en kiuj vivis ĉefe la malriĉa popolo. Ankaŭ la desegnaĵo de René Caillié, farita en 1828 montras multaj tiaj domoj. Almenaŭ en la 15-a jarcento ŝanĝis la konstrumaniero, ĉefe por domoj de la plej alta kasto (komercistoj, kleruloj, ktp.) kaj estiĝis la sudana stilo, videbla ĉe moskeoj kun supre maldikiĝantaj turoj. La strukturoj estis el ligno, tegitaj de argilo. Tiel eblis starigi du-etaĝajn konstruaĵojn, kies tera etaĝo utilis kiel korana lernejo, deponejo, vendejometiejo. La supera etaĝo, ofte pli aera, utilis kiel loĝejo, en kiu troviĝis ankaŭ privataj bibliotekoj.

Pro konstruo per tia mola materialo, pluvegoj ofte grave damaĝis konstruaĵojn. Post ĉiu pluvperiodo, necesis refari la murojn, kaj foje oni simple forlasis domojn, kiuj necesintus tro da laboro.[5]

Aldone al tradiciaj argilaj konstruaĵoj troviĝas en Timbuktuo ankaŭ pluretaĝaj loĝdomoj el kalkoŝtono, kies modeloj troviĝas en Maroko kaj Maŭretanio. [6]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Famaj homoj el la urbo[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.bevoelkerungsstatistik.de, la 1-an de januaro 2006
  2. René Basset, Mission au Sénégal. Parizo 1909, p. 198.
  3. Brockhaus 14. A., Bd. 15 (1908)
  4. Mezaj klimataj valoroj por Timbuktuo
  5. Vidu pri tio René Gardi, Auch im Lehmhaus lässt sich’s leben: Traditionelles Bauen und Wohnen in Westafrika. (eblas loĝi en argildomo: tradiciaj konstruo kaj loĝado en orienta Afriko) Graz 1973.
  6. Pri arkitekturo vidu Thomas Krings, Sahelländer. Geographie, Geschichte, Wirtschaft, Politik (Sahellandoj. Geografio, historio, ekonomio, politiko). Darmstadt 2006, p. 83.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]