Dezajnisto

Dizajnisto estas persono, kiu okupiĝas pri dizajnado, tio estas, la planado de produkto aŭ sistemo tiel, ke ĝi plenumas multajn kriteriojn, kiel pli alloga vida aspekto, pli granda komforto, akceptebla prezo aŭ aliaj karakterizaĵoj. Plejparte, la desegnita objekto, male al artaĵo, devas plenumi la bezonojn de specifa kliento aŭ grupo de klientoj. La dizajnisto uzas ilojn proksimajn al la kampoj de inĝenierarto kaj arto, sed ne necesas esti artisto aŭ inĝeniero por la ago de dizajnado.
La dizajnisto devas esti dotita per kreemo, talento kaj speciala lernita kapablo - plej ofte akirita en altlernejoj. La dizajnisto kreas kaj desegnas amaskomunikilojn kiel fotojn, filmojn, retejojn aŭ aliajn produktojn, kutime amasproduktitajn ĉiutagajn objektojn de diversaj specoj, kiel vestaĵoj, mebloj, mastrumaĵoj, aŭtoj, juveloj kaj iloj.
Oni kredas, ke, en pli larĝa senco, dezajno ne nur estas alvokata por arta konstruado, sed ankaŭ devas partopreni en solvado de pli vastaj soci-teknikaj problemoj pri la funkciado de produktado, konsumado kaj la ekzisto de homoj en la subjekta medio, per la racia konstruado de ĝiaj vidaj kaj funkciaj ecoj. La teoria bazo de dezajno estas teknika estetiko.
La laboro de dizajnisto kombinas la transdonon de mesaĝoj similaj al arto (psikologiaj, sociaj, estetikaj mesaĝoj, ktp.), kun la uzo de inĝenieraj rimedoj kaj teknika scio. La dizajnisto devas krei sian arton ene de limoj, kiuj ne ekzistas por artisto, kiu ne estas dizajnisto. Ekzemple, internodekoraciisto aŭ arkitekto devas desegni la spacon ĉirkaŭ ni tiel, ke ĝi transdonas certan senton al la persono, kiu loĝas en ĝi (sento de respekto kaj admiro en konstruaĵo, kiu gloras dion aŭ institucion, aŭ sento de komforto kaj trankvilo en loĝdomo) ene de la limoj de la fortoj de naturo, merkataj fortoj kaj teknologio ; la industria dizajnisto devas krei produkton, kiu plenumas teknikajn bezonojn kaj buĝetajn limigojn, sed estas uzanto-amika kaj projekcias bildon taŭgan por sia merkato.
La laborprocezo de la dizajnisto inkluzivas komencan esploradon rilatan al la kliento, la merkato kaj la ĉirkaŭaĵo, sekvata de elpensado de alternativoj kaj testado de ilia efektivigo. Tamen, ĉi tiu procezo ne estas lineara kaj malsamaj dizajnistoj laboras laŭ malsamaj manieroj.
Dezajnaj profesioj
[redakti | redakti fonton]Ekzemploj de malsamaj specoj de dizajnistoj inkluzivas : Interna dizajnisto, mododizajnisto, scendizajnisto, grafikisto, industria dizajnisto, retejdizajnisto. [1]
Malsamaj tipoj de dezajnaj profesioj inkluzivas:
- Animacio
- Arkitekturo
- Komunikada dezajno
- Kostuma dezajno
- Inĝeniera dezajno
- Moddezajno
- Flora dezajno
- Mebla dezajno
- Luddezajno
- Grafika dezajno
- Industria dezajno
- Instrua dezajno
- Interaga dezajno
- Interna dezajno
- Juvelaĵa dezajno
- Pejzaĝa dezajno
- Logo-dezajno
- Lumdezajno
- Pakada dezajno
- Produkta dezajno
- Pitoreska dezajno
- Servodezajno
- Programara dezajno
- Sona dezajno
- Strategia dezajno
- Sistemdezajno
- Tekstila dezajno
- Urba dezajno
- Uzanto-sperta dezajno
- Uzanto-interfaca dezajno
- Reta dezajno
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . 8 Types of Designers You Could Be. Alirita 2024-02-01 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Arkitekto
- Fasonado (Desegno)
- Dezajninĝeniero
- Vidaj artoj