Universitato de Sankore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Pordoj de la Madraso de Sankore.

La Universitato de Sankore, la Moskeo de Sankore aŭ la Madraso de Sankore estas la plej antikva el la tri lernejoj de Timbuktuo, Malio, Okcidenta Afriko. La tri moskeoj, nome Sankore, Ĝingerejber kaj Sidi Jahja komponas la faman Universitaton de Timbuktuo. Madraso signifas "lernejon" en araba kaj ankaŭ en aliaj lingvoj rilataj kun Islamo.