David Copperfield (rolulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: David Copperfield
David Copperfield
literatura rolulo • fikcia homo • filma rolulo • fikciulo en televida serio
Kreita de Charles Dickens
Verko David Copperfield
Informoj
Sekso vira
Okupo verkisto
vdr
Ilustraĵo de David enamiĝinta de Dora Spenlow, fare de Frank Reynolds.
David atingas Canterbury, el David Copperfield. Tiu rolulo enhavas multajn elementojn de la propra vivo de Dickens. Artaĵo de Frank Reynolds.

David Copperfield, Jr. estas la protagonisto kiu nomigas la romanon de 1850 de Charles Dickens nome, David Copperfield. Tiu rolulo estas amplekse konsiderata kiel bazita sur Dickens mem, aligante multajn elementojn de sia propra vivo.[1]

Fakuloj opinias, ke la infanaĝo, kariero, amikoj kaj amaferoj de David Copperfield estis influitaj de la propraj spertoj de Dickens, ĉefe pri la tempo en kiu laboris en fabriko estante infano. La aliĝo de David kun la profesio de juro kaj poste lia kariero kiel verkisto spegulas la sperton de Dickens. Multaj el konatuloj de David estis bazitaj sur la personoj kiujn Dickens fakte konis. La unua edzino de David, nome Dora Spenlow, estas supozita kiel bazita sur la persono de Maria Beadnell, kiun Dickens amis en sia ekjuneco. La amiko de David ekde knabeco kaj lia dua edzino Agnes Wickfield, nome reala heroino de la romano, estas bazita sur la bofratinoj de Dickens nome Mary kaj Georgina Hogarth; ambaŭ el kiuj estis tre ligitaj al Dickens.

Tamen, estas ankaŭ multaj diferencoj en la vivoj de ambaŭ. Malkiel Dickens, David kreskiĝis en la kamparo kiel nura filo; Dickens male estis urba knabo kun kelkaj fratoj kaj fratinoj. Ankaŭ ne estis malbonula duonpatro nek bo-onklino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gavin, Adrienne E. (1992). "Introduction". David Copperfield. de Charles Dickens. Wordsworth Editions. ISBN 1-85326-024-X.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Davis, Paul B (1999). Charles Dickens from A to Z. New York: Checkmark Books. ISBN 978-0-8160-4087-2.
  • Schlicke, Paul (1999). Oxford Reader's Companion to Dickens. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0198662136.