Frank Reynolds (artisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Reynolds
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1876 (1876-02-13)
en Hammersmith
Morto 18-an de aprilo 1953 (1953-04-18) (77-jaraĝa)
en Holloway Sanatorium
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Heatherley School of Fine Art
Okupo
Okupo ilustristobildliteraturisto • redaktisto
vdr

Frank Reynolds (1876 en Londono - Aprilo 1953) estis brita artisto. Filo de artisto, li studis en la Heatherley's School of Art.[1]

Reynolds publikigis desegnon nome A provincial theatre company on tour en The Graphic la 30an de novembro 1901. En 1906, li ekkontribuis al la gazeto Punch[1] kaj regule publikigis en ties paĝoj dum la Unua Mondmilito, notita por siaj kontraŭ-Kaiser-aj ilustraĵoj en Punch.[2] Kolekto de 199 el liaj ilustraĵoj estan en la arkivoj de Punch.[3]

Li estis bone konata pro siaj multaj ilustraĵoj en kelkaj libroj de Charles Dickens, kiel David Copperfield (ĉ. 1911),[4] The Pickwick Papers (ĉ. 1912) kaj The Old Curiosity Shop (ĉ. 1913).[2] Li sukcedis F. H. Townsend kiel Arta Redaktoro de Punch.[1]

Peggotty kaj juna David Copperfield, artaĵo de Frank Reynolds de 1911.

Li estis ankaŭ fekunda pentristo de akvareloj kaj estis membro de la Reĝa Instituto de Pentristoj de Akvareloj el 1903. Li plue ilustris en blanka kaj nigra aŭ per koloroj sian tutan vivon. Li iĝis konata en la 1930-aj jaroj kaj tra la Dua Mondmilito por roluloj nomitaj The Bristlewoods.[1]

Li kontribuis al gazetoj kiel jenaj:

  • London Magazine
  • The Sketch
  • Punch
  • Windsor Magazine
  • The Illustrated London News

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Frank Reynolds (13 February 1876 - 18 April 1953, UK). Lambiek Comiclopedia (2a de marto 2019). Alirita 25a de marto 2019.
  2. 2,0 2,1 Simkin, John. Frank Reynolds. Spartacus Educational (Aŭgusto 2014). Alirita 9a de marto 2019.
  3. "Frank Reynolds Cartoons", Punch, 10a de oktobro 2011. Kontrolita 25a de marto 2019.
  4. Dickens, Charles. [1850] (1911) The Personal History of David Copperfield, ‑a eldono, Londono: Hodder and Stoughton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]