Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el London)
Londono
angle London
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: London
Lando  Britio
Konstitucia lando Anglio
Regiono Granda Londono
Metroo Metroo de Londono
Parto(j) Interna Londono, Ekstera Londono
Konataj lokoj
Pontoj Ponto de Londono, Tower Bridge
Rivero Tamizo
Situo Londono
 - alteco 24 m s. m.
 - koordinatoj 51° 30′ 25″ N 00° 07′ 37″ U / 51.50694 °N, 0.12694 °U / 51.50694; -0.12694 (mapo)
Areo 1 577,00 km² (157 700 ha)
Loĝantaro 7 556 900 (junio de 2007)
Parkoj
Unua skribmencio 1267
Urbestro Sadiq Khan
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo BST (UTC+1)
Poŝtkodo E
ISO City of London, London Borough
ISO-3166 GB-LND
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Metropola mapo de Granda Londono
Metropola mapo de Granda Londono
Metropola mapo de Granda Londono
Vikimedia Komunejo: London
Retpaĝo: www.london.gov.uk
Map

Londono (angle London, pron. /ˈlʌndən/) estas ĉefurbo kaj plej loĝata urbo de Anglio, Britio, kaj de la Unuiĝinta Reĝlando.[1][2] Ĝi situantas en la sudoriento de Anglio kaj de la insulo Granda Britio apud la marenfluejo de rivero Tamizo. Ĝi estis grava urbo dum du jarmiloj. Ĝi estis fondita de la romianoj, kiu nomis ĝin Londinium.[3] La antikva kerno de Londono, nome City of London, ampleksas 2.9 km² ene de mezepokaj limoj kaj ekde tiam ĝis almenaŭ la 19-a jarcento, la termino Londono aludis ankaŭ al la metropolo disvolvigita ĉirkaŭ tiu kerno.[4] La kerno de tiu kunurbaĵo formas Grandan Londonon,[5][6] nome regiono de Anglio regata de la Urbestro de Londono kaj de la Asembleo de Londono.[7][8] Tiu kunurbaĵo kovras ankaŭ du anglajn graflandojn: la malgrandan distrikton de la Urbo Londono kaj la graflandon Granda Londono. Tiu lasta konstituas la plej majoritaton de Londono,[9] kvankam historie ĝi estis disigita inter Middlesex (nune nuligita graflando), Essex, Surrey, Kent, kaj Hertfordshire. Tamen multaj loĝantoj de distriktoj kiuj estis historie parto de unu el tiuj graflandoj plukonsideras tiujn distriktojn kiel ne parto de Londono.[10][11][12]

Londono produktas 17 % de la MEP de la Unuiĝinta Reĝlando kaj estas unu el la tutmonde plej grandaj komercaj centroj.

Londono estas hejmo al multaj institucioj kun internacia agado, same kiel al supernaciaj kompanioj kaj organizaĵoj. Situas en ĝi multe da gravaj konstruaĵoj, inkluzive de konataj teatrejoj, muzeoj, koncertejoj, palacoj kaj aliaj.

La moderna Londono konsistas el la du malnovepokaj urboj Londono kaj Westminster, kiuj kuniĝis al la nuntempa metropolo, en kiu loĝis (en 2006) oficiale 7 512 400 da homoj en la "Granda Londono" areo (areo pli granda ol 480 km²). Oni taksas, ke la tuta metropola areo havas inter 12 kaj 14 milionojn da loĝantoj.

Limigo de Londono[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa Londono estas identa kun la Granda Londono kaj administracie ĝi entenas 32 urbajn kvartalojn kaj la Londonan urbon. Sed la origina Londono ensumigis nur kelkajn kvadratajn mejlojn de la Londona urbo-centro, de kiu la urbo evoluis ĉiuflanken. Inter la jaroj 1889 kaj 1965 Londono ricevis la teritorion de la tiama Londona graflando, kovranta la regionon nuntempe konatan kiel la interna Londono.

Oni konsideras la centron de Londono monumento staranta sur Charing Cross, situanta ĉe la samnoma stacidomo. La malnovaj romianoj markis la centron de Londonia per ŝtono en la urbocentro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

En la graflando Middlesex situas Londono, kiu tamen jam ekde la 13-a jarcento estis administrata sendepende de la respektiva graflando. La nordokcidentaj antaŭurboj de Londono same estas parto de la historia graflando.

Ĉerivera situo[redakti | redakti fonton]

La granda Londono havas areon de 1 579 km². Ĝi entenas havenon ĉe la rivero Tamizo, kiu utilegas por ŝipa transporto. Londono estis fondita ĉe la norda bordo de la Tamizo kaj dum multaj jarcentoj ekzistis nur unu ponto por transiri la riveron, la tiel nomata London Bridge. Pro tio Londono evoluis plejparte norde de la Tamizo.

Post kiam en la 18-a jarcento estis konstruitaj aliaj pontoj, la urbo komencis ekspandi ĉiudirekten sen grandaj problemoj, ĉar ebena aŭ milde ondiĝinta pejzaĝo ĉirkaŭ la rivero prezentis nenian naturan obstaklon. Kvankam en la urbo estas kelkaj montetoj, kiel ekzemple Parliament Hill (la monteto de la parlamento) aŭ Primrose Hill, ili estas ne tre ampleksaltaj kaj prezentis nenian malhelpon al la evoluo de la urbo. Danke al tiuj ĉi faktoj Londono havas preskaŭ rondan bazplanon.

Barieroj sur la Tamizo, la plej grandaj reguligeblaj bariloj kontraŭ inundoj en la mondo.

La Tamizo estis foje multe pli larĝa kaj malpli profunda ol ĝi estas nuntempe. La rivero, kiu trafluas tra la urbo nuntempe, estis kunpremita inter artefaritajn bordojn. Multaj alfluoj ĝis la Tamizo trafluas tra la londona subterejo. La Tamizo estas alflusa rivero kaj Londono tial estis kaj senĉese estas endanĝerigita pro inundoj. Tiu ĉi minaco en la paso de tempo fariĝis senĉese pli reala pro malrapida ascendo de la nivelo de la rivero kaj ankaŭ pro malrapida kliniĝo de la tuta insulo Granda Britio (norde okazas altiĝo kaj sude malaltiĝo), kaŭzita pro post-glaĉera izostaza leviĝo. Kiel ŝirmilo kontraŭ eblaj inundoj estis konstruitaj barieroj sur la Tamizo ĉe Woolwich (vidu la foton maldekstre), sed komence de la jaro 2005 aperis spekulacioj, ke tiuj ĉi barieroj povus ne esti sufiĉaj kaj estis rekomendite konstrui pliajn, 16-kilometrojn longajn barierojn laŭlonge de la riverfluo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Londono havas mildan klimaton. Someroj estas varmaj, sed nur malofte varmegaj, vintroj malvarmaj, sed malofte frostas, kaj pluvoj estas regulaj, sed ne tro densaj. Someraj temperaturoj nur de tempo al tempo superas 33 , kvankam tiuj ĉi altaj someraj temperaturoj lastatempe fariĝis pli kutimaj.

La plej alta temperaturo iam notita en Londono estas 37,9 . Ĝi estis mezurita sur la flughaveno Heathrow dum la varmega somero de la jaro 2003.

Densaj neĝofaloj estas preskaŭ nekonata fakto en Londono. Dum la lastaj jaroj neĝo aperis proksimume dufoje jare kaj ĝi falis ĝis alteco de proksimume 25 mm.

Proksimumaj jaraj pluvoj en Londono (sub 600 mm) estas pli malaltaj ol en Romo aŭ en Sidnejo. La londona konstruita areo, kun varme hejtitaj konstruaĵoj, kreas mikroklimaton, kiu de tempo al tempo plialtigas la temperaturon interne de Londono je 5 kontraŭe al la ĉirkaŭaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malnovepoko[redakti | redakti fonton]

Mapo de la antikva Londinium.

Ne pruveblis ekzisto de antaŭ-romia setlejo de keltoj en la loko de la urbocentro de Londono. Verŝajne do la romianoj fondis la urbon Londinium en la jaro 47. En la jaro 6061 la icenoj gvidataj de la reĝino Budiko detruis la setlejon. Londinium estis rekonstruita kaj iĝis komence de la 2-a jarcento ĉefurbo de Britannia anstataŭ Camulodunum (la nuna Colchester). Ekde 197 Londinium estis la ĉefurbo de la provinco Britannia Superior, ekde ĉirkaŭ 300 de la provinco Maxima Caesariensis. Ĉirkaŭ la urbon oni starigis fortikaĵojn.

En la jaro 410 la romianoj retiris siajn trupojn kaj la loĝantoj senprotektaj suferis la rabadojn fare de ĝermanaj triboj. Post la konkero de Anglujo fare de la engloj kaj la saksoj Londinium iĝis ĝis la fino de la 5-a jarcento neloĝata ruinaro.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Lankastra sieĝo de Londono, kiu en 1471 estas atakita de Jorkistoj.

La anglosaksoj unue evitis la tujan ĉirkaŭon de la ruinigita urbo. Fine de la 7-a jarcento ili fondis okcidente de ĝi la setlejon Lundenwic, kiu apartenis unue al la reĝlando Mercia, poste al tiu de Essex. Sub la gvidado de Alfredo la Granda, reĝo de Wessex, la anglosaksoj rekonkeris de la danoj la regionon ĉe la marenfluejo de la Tamizo en la jaro 878. En la sekvaj jaroj la regiono ene de la romia urbomurego estis denove setlita. La novestiĝinta urbo nomiĝis Lundenburgh.

En 1066 la normandoj konkeris Anglujon. La nova reganto, Vilhelmo la 1-a konfirmis la apartajn rajtojn de Londono. Rikardo Leonkora nomumis en 1189 la unuan lordurbestron, kiuj ekde 1215 estis elektitaj de la pli kaj pli potencaj komercistaj gildoj.

En 1209 estis finkonstruita la unua ŝtona ponto de Londono, kiu ĝis 1750 estis la nura ponto al la nuna urbocentro. Plurfoje la londonanoj suferis rabadojn de ribelemaj kamparanaj soldataroj. Tiel okazis en 1381 dum la Angla kamparana ribelo kaj en 1450 dum la ribelo de Jack Cade.

Dum la militoj de rozoj, kiuj finiĝis en 1485 per la kronado de Henriko Tudor al Henriko la 7-a, la urbo subtenis la partion de la Jorkoj. La Reformacio rompis la potencon de la eklezio, kiu ĝis tiam posedis ĉirkaŭ duonon de la tuta grundo. La disdivido de ekleziaj bienoj ekde 1535 estigis epokon de ekonomia kresko kaj Londono iĝis granda komercurbo.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Abatejo Westminster, en pentraĵo (de Canaletto, 1749), estas Monda heredaĵo de Unesko kaj unu el la plej antikvaj kaj gravaj konstruaĵoj de Londono.

Dum la Tudora periodo la Reformacio produktis laŭgradan ŝanĝon al Protestantismo, kaj multo de la posedaĵoj de Londono pasis el la eklezio al la privata posedo, kiu akcelis la komercon kaj la negocojn en la urbo.[13] En 1475, la Hansa ligo kreis sian komercan bazon (kontoro) de Anglio en Londono, nome StahlhofSteelyard. Ĝi ekzistis ĝis 1853, kiam la urboj de la Hansa ligo nome Lubeko, Bremeno kaj Hamburgo vendis siajn propraĵojn al la Sudorienta Fervojo.[14] Teksaĵoj el lano estis enŝipigita netinkturitaj kaj nefabrikitaj en vestaĵoj el la 14a/15a jarcenta Londono al la najbaraj marbordoj de Nederlando, kie ili estis konsiderataj nemalhaveblaj.[15]

Sed la atingo de la anglaj marklopodoj malfacile etendiĝis trans la maroj de nordokcidenta Eŭropo. La komerca vojo al Italio kaj la Mediteraneo normale trairis Antverpenon kaj super la Alpoj; ĉiuj ŝipoj trapasantaj tra la Ĝibraltara Markolo al aŭ el Anglio estis plej verŝajne italaj aŭ ragusaj. Post la re-malfermo de Nederlando al la angla navigado en Januaro 1565, tie startis forta pinto de komerca aktiveco.[16] La Borso estis fondita en la dua duono de la 16-a jarcento.[17] Merkantilismo kreskis, kaj monopolaj komerckompanioj kiel la Brita Orienthinda Kompanio estis establita, kaj la komerco etendiĝis al la Nova Mondo. Londono iĝis la ĉefa haveno de la Norda Maro, kaj migrantoj alvenis el Anglio kaj eksterlande. La populacio kreskis el ĉirkaŭkalkulita 50 000 en 1530 al ĉirkaŭ 225 000 en 1605.[13]

Mapo de Londono en 1593. Estas nur unu ponto tra la Tamizo, sed partoj de Southwark sur la suda bordo de la rivero jam estis disvolvigitaj.

En la 16-a jarcento, William Shakespeare kaj liaj samtempuloj loĝis en Londono en epoko de malamikeco kontraŭ la disvolvigo de la teatro. Je la fino de la Tudora periodo en 1603, Londono estis ankoraŭ tre maletenda. Okazis murdoklopodo kontraŭ Jakobo la 1-a en Westminster, dum la konspiro Gunpowder Plot la 5an de Novembro 1605.[18]

En 1637, la regado de Karlo la 1-a klopodis reformi la administracion en la areo de Londono. La plano celis, ke la urbestraro etendu sian jurisdikcion kaj administradon super etendaj areoj ĉirkaŭ la urbo. Timante klopodon fare de la Krono por malpliigi la bienojn nome "liberty" de Londono, mankon de intereso por administri tiujn aldonajn areojn, aŭ rilaton kun la urbaj gildoj kiuj kunhavu povon, la urbestraro malakceptis. Poste nomata "The Great Refusal" (La Granda Malakcepto), tiu decido ege restas kiel tialo por la unika regostatuso de la Londona Urbo.[19]

Plano de Vertue de 1738 por konstrui la Liniojn de Komunikado dum la Angla enlanda milito.

Dum la Angla enlanda milito la majoritato de Londonanoj apogis la flankon de "Roundheads" (parlamentistoj). Post dekomenca antaŭeniro fare de la "Cavaliers" (monarkistoj) en 1642, kio pintis en la bataloj de Brentford (1642) kaj Turnham Green, Londono estis ĉirkaŭata per defenda perimetra murego konata kiel Linioj de Komunikado. Tiuj linioj estis konstruitaj de ĉirkaŭ 20 000 personoj, kaj estis kompletigitaj dum du monatoj.[20] Tiuj fortikaĵoj malsukcesis sian nuran pruvon kiam la "New Model Army" (Novmodela Armeo) eniris en Londono en 1647,[21] kaj ili estis reniveligitaj fare de la Parlamento tiun saman jaron.[22]

London suferis epidemiajn malsanojn pro pesto komence de la 17-a jarcento,[23] kio pintis en la Granda pesto de 1665–1666, kiu mortigis ĝis 100 000 personojn, tio estas unu kvinono de la loĝantaro.[24]

La Granda incendio de Londono detruis multaj partojn de la urbo en 1666.

La Granda incendio de Londono ekflamis en 1666 en Pudding Lane en la urbo kaj tuj forbalais la lignajn konstruaĵojn.[25] Rekonstruado postulis ĉirkaŭ dek jarojn kaj estis kontrolita de Robert Hooke[26][27][28] kiel "Surveyor of London".[29] En 1708 la majstroverko de Christopher Wren nome Katedralo Sankta Paŭlo estis finkompletigita. Dum la Georga epoko, novaj distriktoj kiel Mayfair estis formitaj okcidente; novaj pontoj super la Tamizo kuraĝigis disvolvigon en Suda Londono. Oriente, la Haveno de Londono etendiĝis laŭrivere malsupren. La disvolvigo de Londono kiel internacia financa centro maturiĝis dum granda parto de la 1700-aj jaroj.

En 1762, Georgo la 3-a akiris Buckingham House kaj ĝi estis pligrandigita laŭlonge de la venontaj 75 jaroj. Dum la 18-a jarcento, Londono suferegis pro deliktoj kaj krimo, kaj la korpuso de policanoj kromnomita "Bow Street Runners" estis establita en 1750 kiel profesia polico.[30] Totale, pli ol 200 krimoj estis puneblaj per mortopuno,[31] kiel ŝtelo de maskotoj.[32] Plej infanoj naskiĝintaj en la urbo mortis antaŭ atingi sian trian naskiĝtagon.[33]

Vidaĵo de la Reĝa Borso de Londona Urbo en 1886.

La kafejoj iĝis popularaj lokoj por debati ideojn, dum kreskis la legoscio kaj la disvolvigo de la presarto faris novaĵojn amplekse disponeblaj; kaj Fleet Street iĝis la centro de la Brita gazetaro. Post la invado de Amsterdamo fare de la Napoleonaj armeoj, multaj tieaj financistoj translokiĝis al Londono kaj la unua Londona internacia kunsido estis organizita en 1817. Je la sama epoko, la Royal Navy iĝis la unua plej grava militŝiparo de la mondo, funkcianta kiel serioza opozicianto de eblaj ekonomiaj rivaloj de Unuiĝinta Reĝlando. La nuligo de la Maizleĝoj en 1846 celis specife la malfortigon de la ekonomia povo de Nederlando. Londono tiam superis Amsterdamon kiel ĉefa internacia financa centro.[34][35]

Lastaj jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Britaj volontuloj por rekrutado por la Unua Mondmilito en Aŭgusto 1914.

Londono estis la plej granda urbo en la mondo ĉirkaŭ 1831 ĝis 1925,[36] kun loĝdenseco de 325 personoj por hektaro.[37] Tiu troloĝado de Londono rezultis en epidemioj de ĥolero,[38] kiu okazigis 14 000 mortojn en 1848, kaj 6 000 en 1866.[39] Pliiĝanta trafikŝtopiĝado kondukis al la kreado de la unua loka urba fervoja reto en la mondo. Tio kondukis al la nova socia fenomeno konata kiel navedado por tiuj kiuj laboris en la urba centro, sed loĝis en la ĉirkaŭaĵoj kaj ĉiutage veturis tien kaj reen. La "Metropolitan Board of Works"" (Metropola Vorkoservo) kontrolis la infrastrukturan etendon en la ĉefurbo kaj en kelkaj el la najbaraj graflandoj; ĝi estis abolita en 1889 kiam estis kreita la "London County Council" (Londona Graflanda Konsilantaro) el tiuj areoj de la graflandoj ĉirkaŭ la ĉefurbo.

Bombardita strato de Londono dum la Blitz, Dua Mondmilito.

Londono estis bombardita de Germanio dum la Unua Mondmilito,[40] kaj dum la Dua Mondmilito; la Blitz kaj aliaj bombardado fare de la Germana Luftwaffe mortigis ĉirkaŭ 30 000 Londonanojn, kaj detruis grandajn areojn de loĝejoj kaj aliajn konstruaĵojn tra la tuta urbo.[41]

La Somera Olimpiko 1948 okazis en la origina Stadiono de Wembley, en epoko kiam Londono estis ankoraŭ rekuperante sin el la milito.[42] El la 1940-aj jaroj antaŭen, Londono iĝis hejmo de multaj enmigrantoj, ĉefe el landoj de la Komunumo de Nacioj kiel Jamajko, Barato, Bangladeŝo kaj Pakistano,[43] kio faris Londonon unu el la plej diversaj urboj tutmonde. En 1951, okazis la "Festival of Britain" (Festivalo de Britio) en la South Bank.[44] La Granda Smogo de 1952 kondukis al la leĝo "Clean Air Act 1956", kiu finigis kun la situacio de "pea soup fogs" (fumonebuloj) pro kio Londono estis fame konata.[45]

Carnaby Street, Londono, 1966.

Dekomence starte meze de la 1960-aj jaroj, Londono iĝis centro de la tutmonda kulturo de junularo (vidu artikolon Kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj), nome por muziko, modo ktp., ekzempligita de la subkulturo en "Swinging London" (Swinging Sixties) Swinging aŭ Londonaj Sesdekaj jaroj [46] asocia kun King's Road, Chelsea[47] kaj Carnaby Street.[48] La rolo de tendencejo estis revivigita dum la epoko de punko.[49] En 1965 la politikaj limoj de Londono estis etenditaj por kongruigi ilin kun la kresko de la urba areo kaj estis kreita nova "Greater London Council" (Konsilantaro de la Granda Londono).[50] Dum la Nordirlanda konflikto kun fokuso en Norda Irlando, ankaŭ Londono estis celo de bombatakoj fare de la IRA[51] dum du jardekoj, starte per fama atenco en la tribunala areo de Old Bailey en 1973.[52][53] Rasa diskriminacio rezultis en la tumultoj de 1981 en Brixton.[54]

La loĝantaro de Granda Londono konstante malpliiĝis en la jardekoj post la Dua Mondmilito, el ĉirkaŭkalkulita pinto de 8.6 milionoj en 1939 ĝis ĉirkaŭ 6.8 milionoj en la 1980-aj jaroj.[55] La ĉefaj havenoj de Londono translokiĝis malsupren laŭrivere al Felixstowe kaj Tilbury, dum la areo de la London Docklands iĝis areo por regenerado, kiel la disvolvigo de Canary Wharf. Tio ebligis pro la pliiĝanta rolo de Londono kiel grava internacia financa centro dum la 1980-aj jaroj.[56] La Barieroj sur la Tamizo estis finkompletigitaj en la 1980-aj jaroj por protekti Londonon kontraŭ tajdaj leviĝoj el la Norda Maro.[57]

Malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012.

La "Greater London Council" estis nuligita en 1986, kio lasis Londonon sen centra administracio ĝis 2000 kiam London-ampleksa registaro estis restaŭrita per la kreado de la "Greater London Authority" (Aŭtoritato de Granda Londono).[58] Por celebri la starton de la 21-a jarcento, estis konstruitaj la Kupolo de la Jarmilo, la Londona Okulo kaj la Ponto de la Jarmilo.[59] La 6an de Julio 2005 al Londono oni atribuis la organizadon de la Somera Olimpiko 2012, kio faris Londonon la unua urbo kiu iĝis gastiganto de la Olimpiaj ludoj trifoje.[60] La 7an de Julio 2005, tri trajnoj de la Metroo de Londono kaj londontipa duetaĝa buso estis bombita en serio de terorismaj atakoj.[61]

En 2008, la gazeto Time nomis Londonon kun Novjorko kaj Hongkongo kiel "Nylonkong", kun la enhavo kiel la tri plej influaj mondurboj.[62] En Januaro 2015, la loĝantaro de Granda Londono estis ĉirkaŭkalkulita en 8.63 milionoj, nome plej alta nivelo ekde 1939.[63] Dum la Britelira referendumo de 2016, la Unuiĝinta Reĝlando kiel tuto decidis forlasi la Eŭropan Union, sed majoritato de Londonaj voĉdonantoj voĉdonis por resti en la Eŭropa Unio.[64]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La enira portalo de la Brita Muzeo.

La Brita Muzeo (British Museum) estas unu el la plej grandaj kaj bonkonataj muzeoj en la mondo, etnografia kolektaĵejo de la Unuiĝinta Reĝlando, en la distrikto Bloomsbury. La historio de la muzeo (kaj la libraro) reiras ĝis 1753, kiam la registaro aĉetis artotrezoron kaj libraron de Siro Hans Sloane (1660–1753). Ĝi malfermis la pordon en 1759 por la publiko en la tiama konstruaĵo Montagu Hous. La nuna muzea konstruaĵo estis konstruita inter 1823-1852 sur loko de la Montagu House, planita de Siro Robert Smirke, en klasikisma stilo. En posedo de muzeo troviĝas gravaj antikvaj kaj mezepokaj artotrezoraĵoj kaj artobjektoj. Oni ekspozicias la ortografiajn kolektaĵojn en la Museum of Mankind, en alia parto de Londono. La libraro de British Museum kuniĝis en 1973 kun aliaj gravaj kolektaĵoj kaj estiĝis la British Library.

Palaco Buckingham.

Palaco Buckingham estas la oficiala Londona sidejo de la brita monarko. Origine konstruita por la Duko de Buckingham en 1703. La Reĝo Georgo la 3-a aĉetis la palacon en 1772 por la brita reĝa familio. Ekster la ĉefpordejo staras statuo de la Reĝino Viktoria (1819 – 1901), reĝino inter 1837 kaj 1901. La nomo de la strato kiu kondukas al la palaco estas The Mall [de mol]. Aŭtoj estas tie malpermesataj dimanĉe. La palaco estas grava loko por ŝtatceremonioj kaj tie oni povas vidi la mondfaman ceremonion “ŝanĝado de la gvardioj”.

Tower Bridge.
Londona ponto Millennium Bridge.

Trafalgar Square (Placo Trafalgar, en Esperanto) estas placo de la centro de Londono (Britio), konstruita por rememorigi la Batalon de Trafalgar en kiu la brita ŝiparmeo venkis super la ŝiparmeoj franca kaj hispana ĉe la marbordoj de Kadizo, Hispanio. La origina nomo estis placo de Vilhelmo la 4-a, sed George Ledwell Taylor sugestis la nomŝanĝon. En la norda zono de la placo situis la realaj staloj de la epoko de Eduardo la 1-a, dum sude troviĝis la Charing Cross origina. Oni nuntempe konsideras la Charing Cross kiel la kerno de Londono kaj de ĝi oni mezuras ĉiujn distancojn. La placo estas kutima loko por manifestacioj politikaj kaj estas loko kie staras la kolono de Horatio Nelson.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Londono estas dividita en distriktoj kaj kvartaloj.

City.

Kvartaloj, distriktoj aŭ ĉefurboj de Londono estas:

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ekde 2016 la urbestro de Londono estis Sadiq Khan, de la Laborista Partio, pakistandevena, nome unua islama urbestro de Londono. El 2008 al majo 2016 urbestro estis Boris Johnson, konservisma, kiu poste iĝis ĉefministro. Ken Livingstone, de la Laborista Partio, estis la urbestro inter la jaroj 2000 kaj 2008.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Barclays (IFA: /ˈbɑːrkliz, -leɪz/) estas internacia financa servo kompanio, bazita en Londono. Laŭ Forbes revuo, en 2010, la firmao estis la 10-a plej granda banko en la mondo, kaj la 21-a en la mondo en liverado de financaj servoj.[65]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Okcidenta Londono sur satelita foto de Sputniko Landsat 7. La verda loko en la centro estas Hyde Park.
Granda Londono.

La nombro de loĝantoj en Londono en la jaro 1801 estis proksimume 860 000 homoj, kontraŭ proksimume 670 000 loĝantoj en Parizo en la jaro 1802. Londono estis la tutmonde plej dense loĝata urbo ekde la jaro 1825 kaj restis tia ĝis 1925, kiam ĝi estis superita de Novjorko.

Por la loĝantoj de Londono oni iam uzas la vorton Cockney.

La urbo kaj ties 32 antaŭurboj (1.579 km²) havas oficiale 7 421 228 loĝantojn, kio envicigas ĝin kune kun Moskvo al plej dense loĝataj urboj de Eŭropo. Sekvantaj kontroloj precizigis tiun nombron je 7,29 milionoj. La oficiala nombro de loĝantoj de Londono en la jaro 2003 estis laŭ la ofico por naciaj statistikoj (angle Office for National Statistics) 7 387 900.

Etnoj[redakti | redakti fonton]

Dum popolnombrado en la jaro 2001 la loĝantoj de Londono klasifikis siajn etnajn grupojn jene:

  • 76 % da blankuloj („brita blankulo“, „irlanda blankulo“ aŭ „alia blankulo“),
  • 10 % da hindoj, bangladeŝanojpakistananoj,
  • 5 % da afrikanoj,
  • 5 % da karibianoj,
  • 3 % da hibridoj,
  • 1 % da ĉinoj.

Proksimume 21,8 % de la loĝantaro indikis naskiĝejon ekster la Eŭropa Unio. Irlandanoj estis pro nombro de proksimume 200 000 la plej grandnombra grupo de homoj naskiĝintaj ekster Granda Britio.

Religio[redakti | redakti fonton]

Apartenas laŭ la popolnombrado de 2001 58,25 % al iu eklezio kristana, 15,8 % estas senreligiaj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Londono ludas kernan rolon en la transportosistemo de Britio. La urbo estas nabo por hejma transporto, tiel kiel esti la pordego al Eŭropo kaj pretere.

Flughaveno[redakti | redakti fonton]

Londono estas grava internacia aviada transporto nabo. Ĝia primara flughaveno, nome flughaveno Heathrow, estas la plej aktiva flughaveno en Eŭropo por persona trafiko. Krom Heathrow, la urbo estas servita fare de pluraj aliaj malpli grandaj flughavenoj.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Eurostar trajnoj en stacio St Pancras.

La Tubo, Supertera, kaj DLR[redakti | redakti fonton]

La Metroo de Londono, komune simple nomita la Tubo, estas la plej malnova subtera urba fervojo en la mondo, malfermiĝis en 1863. Ĝi havas dek unu itinerojn, kiuj servas ducent sepdek stacidomojn, kaj portas proksimume kvin milionojn da pasaĝeroj ĉiutage. Krom la Tubo, TfL ankaŭ havas la Londonan Surgrundan fervojon, kiu malkiel la Tubo iras sur la naciajn fervojojn, kaj la DLR (Docklands Light Railway), tute aŭtomatigita urba fervojo, kiu servas orientan Londonon.

Antaŭurbaj Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Densa reto de navedantaj fervojoj servas al Londono, precipe sude de la Tamizo, kie la Tubo ne alvenas. Preskaŭ ĉiuj de la fervojaj itineroj finiĝas ĉe finstacio ĉirkaŭ la urbocentro, kaj krome trajnoj iras el nordo al sudo kaj inverse, per la Thameslink. Post 2018 trajnoj ankaŭ povos iri el oriento al okcidento kaj inverse, per la Crossrail tunelo.

Interurbaj kaj Internaciaj Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Trajnoj el Londono al la aliaj urboj de Britio forveturas de pluraj stacidomoj, laŭ sia direkto. Ekzemple, al okcidenta parto de Anglio kaj Suda Kimrio trajnoj forveturas de stacio Paddington; al sudorienta kaj sudokcidenta parto de Anglio de Waterloo; de Victoria al suda bordregiono kaj Brajtono; de Euston al okcidenta parto de Anglio, Norda Kimrio kaj al Glasgovo; de King's Cross al nordorienta parto kaj al Leeds kaj Edinburgo; de Liverpool Street al orienta Anglio. Eurostar-trajnoj foriras de la stacio de St Pancras al Parizo (Gare du Nord) aŭ Bruselo (Midi/Zuid) tra la Manika Tunelo.

Tramoj[redakti | redakti fonton]

London Trams ekfunkciis en 2000, la unua tramsistemo en la Londona regiono ekde 1952.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

London Evening Standard estas loka anglalingva tag-gazeto, aperanta en Londono, ĉiutage de lundo ĝis vendredo. Ĝi estas la plej grava loka respektive regiona vespera gazeto por Londono kaj la ĉirkaŭa areo; kovras novaĵojn pri naciaj kaj internaciaj temoj, kaj ankaŭ pri la financa distrikto de Londono.

Ekde 2014, .london estas aparta domajno de plej alta nivelo por asocioj kaj individuoj de la urbo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Charles Dickens priskribis en siaj romanoj la vivo de la londona areo de sia tempo.
Reĝino Viktoria en 1887.
Keira Knightley en 2005, nuntempa fama londonanino.
Panorama bildo de la Tamizo en centra Londono

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Krome interalie la urbopartoj Lewisham kaj Sutton (ekde 1968) aparte havas partnerajn rilatojn kun

Londono kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵojn el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome la Londona Fortreso, la Ponto de la Ĉefturo kaj la Vestminstera Abatejo:

Super la Atlantiko nun al urbego vojaĝas
Uttu kaj Fidiaso: -Jen la Londona Fortreso,
la Ponto de l'Ĉefturo super rivero Tamiza.
Jen Vestminstere brilas subvide nun l'Abatejo,
kiu de l'tuta lando reĝhistorion ilustras.[66]

Esperanto en Londono[redakti | redakti fonton]

Vidu Londona Esperanto-Klubo

Historie, Mary L. Blake gvidis unuan Esperanto-kurson en Londono komence de la 20-a jarcento.

Citaĵo
 Grava biblioteko kaj arkivo de Esperanto: 36 Penrhyn Road en Kingston. Parolado de Zamenhof en 1907 en Guildhall (Urbodomo). - 10-a kongreso de SAT 3-7 de aŭgusto 1930, ĉ. 340 partoprenantoj el 16 landoj. SEU bojkotas la kongreson per intenca neĉeesto de sovetianoj. Diskuta batalo inter komunistaj partianoj unuflanke kaj la SAT-gvidantoj kun ĝiaj aprobantoj aliflanke. - Postkongreso 9-11 de aŭgusto 1930 kun plimulto de la partoprenantoj de la UK en Oksfordo
— Enciklopedio de Esperanto (1934).

Londonaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "London". Collins Dictionary. n.d. Alirita la 23an de Septembro 2014.
  2. "The World Factbook". Central Intelligence Agency. 1a de Februaro 2014. [1] Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Junio 2016.
  3. "Roman London". Muzeo de Londono. n.d. [2] Arkivita el la originalo la 22an de Junio 2008. Alirita la 4an de Majo 2016.
  4. Mills, David (2001). Dictionary of London Place Names. Oxford Paperbacks. ISBN 978-0-19-280106-7. OCLC 45406491. p. 140.
  5. "Government Offices for the English Regions, Fact Files: London". Office for National Statistics. Arkivita el la originalo la 24an de Januaro 2008. Alirita la 4an de Majo 2008.
  6. Elcock, Howard (1994). Local Government: Policy and Management in Local Authorities. London: Routledge. p. 368. ISBN 978-0-415-10167-7.
  7. Jones, Bill; Kavanagh, Dennis; Moran, Michael; Norton, Philip (2007). Politics UK. Harlow: Pearson Education. p. 868. ISBN 978-1-4058-2411-8.
  8. Oni ne konfuzu la figurojn de la Urbestro de Londono kun tiu de la Lordo-Urbestro de Londono kiu regas la Londonurban Korporacion, kiu administras la Urbon Londonon.
  9. Lieutenancies Act 1997
  10. Joshua Fowler (5a de Julio 2013). "London Government Act: Essex, Kent, Surrey and Middlesex 50 years on". BBC News.
  11. Laurence Cawley (1a de aŭgusto 2013). "The big debate: Is Bromley in London or Kent?". Bromley Times.
  12. Joanna Till (14a de Februaro 2012). "Croydon, London or Croydon, Surrey?". Croydon Advertiser.
  13. 13,0 13,1 Pevsner, Nikolaus. London - The Cities of London and Westminster, 2‑a eldono 1, Penguin Books, p. 48.
  14. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Steelyard, Merchants of the". Encyclopædia Britannica (11-a eld.). Cambridge University Press.
  15. Pounds, Normal J. G.. (1973) An Historical Geography of Europe 450 B.C.–A.D. 1330. Cambridge University Press, p. 430. doi:10.1017/CBO9781139163552. ISBN 9781139163552.
  16. Ramsay, George Daniel. (1986) The Queen's Merchants and the Revolt of the Netherlands (The End of the Antwerp Mart, Vol 2). Manchester University Press, p. 1 & 62–63. ISBN 9780719018497.
  17. Burgon, John William. (1839) The Life and Times of Sir Thomas Gresham, Founder of the Royal Exchange: Including Notices of Many of His Contemporaries. With Illustrations, Volume 2. Londono: R. Jennings, p. 80–81. ISBN 978-1277223903.
  18. Durston, Christopher. (1993) James I. Londono: Routledge, p. [htt://archive.org/details/jamesi0000durs/e/59 59]. ISBN 978-0-415-07779-8.
  19. (2014) “'The Great Refusal': Why Does the City of London Corporation Only Govern the Square Mile?”, The London Journal 39 (1), p. 21–36. doi:10.1179/0305803413Z.00000000038. 
  20. . London. Arkivita el la originalo je 2009-01-16. Alirita 2021-03-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-16. Alirita 2021-05-09.
  21. Harrington, Peter (2003). English Civil War Fortifications 1642–51, Volume 9 of Fortress, 9, Osprey Publishing, (ISBN 1-84176-604-6). p. 57
  22. . London. Arkivita el la originalo je 2009-01-16. Alirita 2021-03-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-16. Alirita 2021-05-09. The English Civil War: A contemporary account (v. 1), Wencelaus Hollar (Illustrator), Christopher Hill (Introduction), Caliban Books. ISBN 978-1850660316. Gardiner, Samuel R.. History of the Great Civil War, 1642-1649 3. Forgotten Books, p. 218. ISBN 978-1334658464.
  23. A List of National Epidemics of Plague in England 1348–1665. Urban Rim (4a de Decembro 2009). Arkivita el la originalo je 8a de Majo 2009. Alirita 3a de Majo 2010.
  24. Story of the plague. Channel 4. Arkivita el la originalo je 13a de Majo 2011.
  25. Pepys, Samuel. [1893] Mynors Bright kaj Henry B. Wheatley: The Diary of Samuel Pepys, volumo 45, aŭgusto/septembro 1666. ISBN 978-0-520-22167-3.
  26. . BBC - History - British History in depth: London After the Great Fire (en-GB) (2011-02-17). Arkivita el la originalo je 2009-04-10. Alirita 2021-03-29.
  27. Rebuilding after the fire. Museum of London. Arkivita el la originalo je 1a de Februaro 2008. Alirita 27a de Aprilo 2008.
  28. (1940) “The Rebuilding of London After the Great Fire”, History 25 (98), p. 97–112. doi:10.1111/j.1468-229X.1940.tb00765.x. Alirita 2021-03-28.. 
  29. Jardine, Lisa. (18a de Januaro 2005) The Curious Life of Robert Hooke: The Man Who Measured London. Harper Perennial. ISBN 978-0060538989.
  30. PBS - Sweeney Todd, the Demon Barber of Fleet Street (2001). Alirita 2021-03-28.
  31. Jackson, Peter, "Rough justice – Victorian style", BBC News, 3a de Aŭgusto 2009.
  32. "National Affairs: Capital Punishment: A Fading Practice", Time, 21a de Marto 1960. Arkivigite je 2011-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-11. Alirita 2021-05-09.
  33. . History - The Foundling Hospital (en-GB) (2012-10-05). Alirita 2021-03-28.
  34. Coispeau, Olivier. (2016) Finance Masters: A Brief History of International Financial Centers in the Last Millennium. World Scientific. ISBN 978-981-310-884-4.
  35. (2011-02-11) “Amsterdam and London as Financial Centers in the Eighteenth Century”, Financial History Review (en) 18 (1), p. 21–46. doi:10.1017/S0968565010000338. 
  36. London: The greatest city. Channel4.com. Arkivita el la originalo je 19a de Aprill 2009. Alirita 25a de Marto 2021.
  37. Bertaud, Alain. (2018) Order without Design: How Markets Shape Cities. The MIT Press. ISBN 978-0262038768.
  38. Hidden extras: cholera comes to Victorian London. The Science Museum. Arkivita el la originalo je 13a de Decembro 2011. Alirita 13a de Decembro 2011. Arkivigite je 2011-12-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-13. Alirita 2021-05-09.
  39. Brown, Robert W. London in the Nineteenth Century. University of North Carolina at Pembroke. Arkivita el la originalo je 30a de Decembro 2011. Alirita 13a de Decembro 2011. Arkivigite je 2011-12-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-30. Alirita 2021-05-09.
  40. (2016) “London and the First World War”, London Journal 41 (3), p. 1–20. doi:10.1080/03058034.2016.1216758. 
  41. Bomb-Damage Maps Reveal London's World War II Devastation (18a de Majo 2016). Arkivita el la originalo je 2017-04-30. Alirita 18a de Junio 2017.
  42. Ronk, Liz, "LIFE at the 1948 London Olympics", 27a de Julio 2013. Arkivigite je 2015-05-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-30. Alirita 2021-05-09.
  43. (2010) The London Encyclopaedia, Photographs by Matthew Weinreb, 3‑a eldono, Pan Macmillan. ISBN 9781405049252.
  44. "1951: King George opens Festival of Britain", 2008.
  45. CORTON, CHRISTINE L., "The Return of London's Fog", 6a de Novembro 2015.
  46. Brown, Mick, "The Diamond Decades: The 1960s", 29a de Majo 2012.
  47. . Swinging Sixties: Take a walk down Chelsea's King's Road in the '60s (8a de Septembro 2016). Alirita 18a de Junio 2017.
  48. "Magical memory tour of London", 15a de Julio 2007.
  49. Bracken. (2011) Walking Tour London: Sketches of the city's architectural treasures... Journey Through London's Urban Landscapes. Marshall Cavendish International, p. 10. ISBN 9789814435369.
  50. . The rise and fall of the GLC (31a de Marto 2016). Alirita 18a de Junio 2017.
  51. Cutler, David, "Timeline – Worst IRA bomb attacks on mainland Britain", 16a de Majo 2011.
  52. . London Isn't Burning: How Britain's History With the IRA Made it Resilient in the Face of Attack (24a de Marto 2017). Alirita 25a de Marto 2021.
  53. . Timeline: London's Explosive History (7a de Julio 2005). Alirita 25a de Marto 2021.
  54. John, Cindi, "The legacy of the Brixton riots", 5a de Aprilo 2006.
  55. "London's population hits 8.6m record high", BBC News, 2a de Februaro 2015. Kontrolita 19a de Junio 2017.
  56. . Canary Wharf timeline: from the Thatcher years to Qatari control (14a de Februaro 2014). Alirita 19a de Junio 2017.
  57. Hanlon, Michael, "The Thames Barrier has saved London – but is it time for TB2?", 18a de Februaro 2014.
  58. "1986: Greater London Council abolished", 2008.
  59. . Millennium projects: 10 years of good luck (25a de Junio 2010). Alirita 20a de Junio 2017.
  60. "London beats Paris to 2012 Games", BBC Sport, 6a de Julio 2005. Kontrolita 28a de Septembro 2012.
  61. "7 July Bombings: Overview", BBC News.
  62. (2015) International Handbook of Globalization and World Cities. Edward Elgar Publishing. ISBN 9781785360688.
  63. Population Growth in London, 1939–2015. Greater London Authority. Arkivita el la originalo je 19a de Februaro 2015. Alirita 7a de Julio 2015. Alt URL
  64. . 'Wouldn't you prefer to be President Sadiq?' Thousands call on Sadiq Khan to declare London's independence and join EU (24a de Junio 2016). Alirita 25a de Marto 2021.
  65. Our Firm. Barclays Capital.
  66. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo London en la angla Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ackroyd, Peter (2001). London: The Biography. London: Vintage. p. 880. ISBN 978-0-09-942258-7.
  • Mills, David (2001). Dictionary of London Place Names. Oxford Paperbacks. ISBN 978-0-19-280106-7. OCLC 45406491.
  • Francis Sheppard, London: A History, Oxford, Oxford University Press,‎ 2000 (ISBN 978-0-19-285369-1, lire en ligne)
  • John Stow, Philip Temple: Survey of London. 47 Bde. London 1894–2008. ISBN 0-404-51670-X, ISBN 0-300-13937-3
  • Stephen Inwood: A History Of London. Papermac, London 2000. ISBN 0-333-67154-6
  • Norbert Kohl (Eld.): London. Eine europäische Metropole in Texten und Bildern. 2. Aufl. Insel, Frankfurt am Main 1980. ISBN 3-458-32022-9
  • Ingrid Nowel: London. Biographie einer Weltstadt. Architektur und Kunst, Geschichte und Literatur. DuMont-Reiseverlag, Ostfildern 2005. ISBN 3-7701-4382-5
  • Andreas Zimmer: Und wohin jetzt? London. 2. Auflage, Verlag Books on Demand, Norderstedt 2012. ISBN 978-3-8482-0445-8
  • Ben Weinreb, Christopher Hibbert (Eld.): The London Encyclopaedia. Macmillian, London 1995 ISBN 0-333-57688-8.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.