Parliament Hill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vidaĵo el la Parlamenta Monteto.

Parliament Hill (Parlamenta Monteto) estas areo de malferma parko en la sudorienta angulo de Hampstead Heath en nordokcidento de Londono, Britio. La monteto, kiu estas 98 metrojn alta, elstaras kiel rigardejo super la konturo de la ĉefurbo.

La Palaco de Westminster, kiu estas 10.1 km sude de Parliament Hill en la Urbo Westminster, povas esti vidata el la montopinto, kvankam konstruado en la intermezaj partoj de Londono parte malhelpas tion.

Estas areo por trejnado kaj konkuro de transterena kuro kaj por trejnado de rugbeo, ekzemple sabate matene.

Estas ankaŭ samnomaj areoj kaj montetoj en Otavo kaj Kebeko, Kanado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]