William Somerset Maugham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
William Somerset Maugham
Somerset Maugham (1934).jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1874 (1874-01-25)
en Parizo
Morto 16-an de decembro 1965 (1965-12-16) (91-jara)
en Nico
Mortis pro pneŭmonito [#]
Etno Angloj [#]
Lingvoj angla lingvo [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater King's CollegeUniversitato de Hajdelbergo [#]
Familio
Patro Robert Ormond Maugham [#]
Patrino Edith Mary Snell [#]
Edz(in)o Syrie Maugham [#]
Infanoj Mary Elizabeth Maugham [#]
Profesio
Okupo dramaturgo • romanisto • kuracisto-verkisto • scenaristo • prozisto • literaturkritikisto [#]
Laborkampo dramaturgo • romanisto [#]
Aktivaj jaroj 1897– [#]
Verkado
Verkoj Of Human Bondage ❦
The Razor's Edge [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

William Somerset MAUGHAM (naskiĝis la 25-an de januaro, 1874, mortis la 16-an de decembro, 1965) estis angla verkisto.

Maugham naskiĝis en Parizo. Li studis medicinon en Heidelberg kaj Londono, sed post mallonga tempo en la kuracista profesio li ekde 1897 plene dediĉis sin al la verkado.

En sia verkaro Maugham kun psikologia profundeco priskribas la problemojn de interhomaj rilatoj. Vojaĝoj tra la tuta mondo kaj la aparta entusiamo pri la franca kulturo influis lian verkistan agadon.

Li mortis en Saint-Jean-Cap-Ferrat (Francio).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Of Human Bondage (romano, 1915)
  • The Moon and Sixpence (romano, 1919)
  • Caesar’s Wife (dramo, 1919)
  • The Circle (dramo, 1921)
  • The Painted Veil (romano, 1925)
  • The Constant Wife (dramo, 1927)
  • Ashenden (romano, 1928)
  • Cakes and Ale (romano, 1930)
  • The Narrow Corner (romano, 1932)
  • Theatre (romano, 1937)
  • Christmas Holiday (romano, 1939)
  • The Razor’s Edge (romano, 1944)
  • Creatures and Circumstances (rakontoj, 1947)
  • Catilina (romano, 1948)
  • A Writer’s Notebook (taglibro, 1949)