Duetaĝa buso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landoj kun duetaĝaj busoj kiel formo de publika transporto.

Duetaĝa buso estas buso kun du etaĝoj. Duetaĝaj busoj estas precipe oftaj en la publikaj transportsistemoj en Britio, same kiel en aliaj grandurboj kaj grandaj urboj en Eŭropo kaj Azio, kie la plej ikoneca ekzemplo estas la ruĝa buso londontipa, kaj aparte la AEM Routemaster modelo, kiu estis produktita de 1954 ĝis 1968. Vidu artikolon Londona etaĝa buso.

Estas du specoj de duetaĝaj busoj - en la unua tipo la supra etaĝo havas fermitan tegmenton kaj ĝi estas ĉefe uzata sur la publikaj transportlinioj en la grandaj urboj, en la dua tipo la tegmento de la supra etaĝo estas malfermita, kaj ĝi estas speciale populara por turistoj.

Nuntempe, la artika buso ankaŭ estas utiligita kiel alternativo al la duetaĝa. Ĝi postulas pli da spaco sur la publika vojo, sed estas sur unu nivelo, kun komparebla kapacito. Artika duetaĝa buso ofertas la plej grandan kapaciton. Tamen ĉi tio estas malofta. [fonto?]

Historio[redakti | redakti fonton]

La deveno de la duetaĝa buso komenciĝis en la brita ĉefurbo Londono en la jaroj post 1845, kiam okazis, ke pasaĝeroj, kiuj ne povis trovi lokon en la kupeo de la omnibuso, grimpis sur la malferman tegmenton prefere ol atendi la venontan buson dum hasthoro. La buskompanio Adams & Company tial decidis meti sidlokojn sur la tegmenton, kaj evoluigis novan modelon en Fairfield Works, Bow, kie la pasaĝersekcio ricevis pli grandan internan altecon dum longaj benkoj estis instalitaj sur la mezo de la tegmento. Ili ankaŭ metis piedapogilojn laŭ la randoj de la tegmento kaj poste ŝildojn, por ke la botoj ne elstaru kaj trafu la fenestrojn. Ĉi tiu tipo eniris servon dum la Granda Ekspozicio en Hyde Park en 1851 kaj ĉi tiuj aŭtobusoj estis populara formo de transporto survoje al la Kristalpalaco. Ili rapide populariĝis kaj dum la 19-a jarcento ili disvastiĝis tra la tuta mondo. Pro la tegmentodezajno, tiu speco de buso estis nomita la Tranĉilo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Duetaĝaj ankaŭ estas uzitaj en la turisma industrio. Kutime la malsupra pasaĝera kupeo ne kovras la tutan longon de la buso kaj la malantaŭa parto estas uzata kiel pakaĵujo.

Duetaĝaj busoj kun malferma pinto estas uzataj por turismaj urbaj vizitoj.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]