Kingsley Amis
Kingsley Amis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Kingsley Amis | |||||
Naskonomo | Kingsley William Amis | ||||
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1922 en Clapham Common | ||||
Morto | 22-an de oktobro 1995 (73-jaraĝa) en Londono | ||||
Tombo | Golders Green Crematorium vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando vd | ||||
Alma mater | St John's College vd | ||||
Familio | |||||
Patro | William Robert Amis vd | ||||
Patrino | Rosa Annie Lucas vd | ||||
Edz(in)o | Hilary Bardwell • Elizabeth Jane Howard vd | ||||
Infanoj | Martin Amis • Philip Amis • Sally Amis vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | sciencfikcia verkisto • poeto • novelisto • romanisto • literaturkritikisto • verkisto • ĵurnalisto • scenaristo • aŭtobiografo • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | literary activity • prozo • poezio vd | ||||
Aktiva dum | 1947– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Siro Kingsley William Amis (fakte Kingley Amis, n. 16-an de aprilo 1922 en Londono; m. 22-an de oktobro 1995 samloke) estis angla verkisto kaj poeto.
Kingsley Amis studis anglistikon en Universitato de Oksfordo kaj post servo en la armeo li instruis ekde 1949 ĝis 1961 en diversaj universitatoj en Anglio, Kimrio, Usono.
Amis estis junaĝe ano de la komunista Partio, apartenis al la t.n. Angry young men.
Lia unua romano estis Lucky Jim (feliĉa Jim, 1954, filmo 1957), kies komika heroo iĝis nocio en la Anglio de la 1950-aj jaroj. La malheroo Jim Dixon reprezentis novan socitavolon, kies membroj aliĝis per stipendioj el la suba-meza aŭ suba socitavolo, sed ili asertis, ke ĉiun komfortan pozicion okupas la nobel-devenuloj.
Kiel poeto, li estis grava ano de la grupo The Movement, kiu aperis en 1956 per la antologio New Lines.
Post la hungara revolucio de 1956, li seniluziiĝis pri stalinismo-komunismo kaj iĝis antikomunisto kaj eĉ konservativo.
Li verkis post la morto de Fleming la serion pri James Bond (1968).
Pliaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- That Uncertain Feeling (1955) – filmigita sub titolo Only Two Can Play (1962)
- I Like It Here (1958) - laŭ efiko de vizito en Portugalio
- One Fat Englishman (1963) - laŭ spertoj de instruado en Usono
- Take a Girl Like You (1960)
- The Anti-Death League (1966)
- I Want It Now (1968)
- The Green Man (1969)
- Girl, 20 (1971)
- Jake's Thing (1979)
- The Old Devils socikritika romano - li ricevis pro tio en 1986 la premion Booker Prize
Kingsley Amis estis edziĝinta inter 1965 kaj 1983 kun la verkistino Elizabeth Jane Howard. Li estas patro de sukcesa verkisto Martin Amis. Li iĝis siro en 1990.