Militoj de rozoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rozaj militoj (angle Wars of the Roses) estas nomo de serio da bataloj inter 1455 kaj 1485 pri la angla reĝa trono, ĉefe inter la du dinastioj Jorkoj kaj Lankasteroj.

La dinastia kverelo devenis de la detronigo de Rikardo la 2-a, kiam la lankastera Henriko la 4-a (Anglio) gajnis la tronon. Inter aliaj faktoroj kiuj kontribuis al la erupcio de militado estis:

  • la malvenko de la angloj fine de la centjara milito
  • la sekva reveno al Anglio de multaj batalistoj kies profesio estis militado
  • la malpopulareco kaj malforteco de Henriko la 6-a, kaj ties mensa malsano
  • la plifortiĝo de partietoj ĉe le reĝa kortego, kaj rezultaj kvereloj

Verŝajne multe pli da batalistoj mortis dum la militoj de rozoj ol dum la tuta centjara milito. Pluraj bataloj notindas pro la sovaĝa mortigado de kontraŭuloj, kaj dum batalado kaj tuj poste. Potencaj nobeloj devis decidi kiun ili subtenus: se ilia decido montriĝus malsaĝa, ili riskis ne nur morti dumbatale sed ankaŭ ekzekutiĝi. Oftis ke nobeloj ŝanĝis sian lojalecon, eĉ dum bataloj. Preskaŭ tute ne eblis ke nobeloj restus neŭtralaj.

Henriko la 6-a tro malfortis kaj tro mense malsanis por estri armeojn. Dufoje li kaptiĝis. Lia edzino Margareta de Anĵuo ludis gravan rolon kaj pruvis sin kuraĝa militestro.

Inter la plej potencaj nobeloj estis Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), konata kiel la reĝfaranto, kiu unue subtenis la jorkojn sed kverelis kun Eduardo la 4-a kaj poste subtenis la lankasterojn. Rikardo Neville mortis dum la batalo de Barnet (1471) kaj tio ebligis Eduardon la 4-an sekure posedi la tronon. Ŝajnis ke la jorkoj tute venkis. Tamen fine Henriko Tudoro invadis Anglion kaj venkis Rikardon la 3-an ĉe Bosworth en 1485, tiel iniciante la reĝan dinastion de la tudoroj. Henriko povis prezenti sin kiel venĝanto de la verŝajnaj murdoj de Eduardo la 5-a kaj ties frato Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko). Por plikontentigi la jorkojn, Henriko edziĝis al Elizabeta de York, filino de Eduardo la 4-a kaj fratino de Eduardo la 5-a. Tamen dum la sekvaj jaroj okazis pluraj ribeloj subtenataj de jorkoj, inter kiuj la plej gravaj estis tiuj de Lambert Simnel kaj Perkin Warbeck.

Reĝoj dum la militoj de rozoj[redakti | redakti fonton]

  • Henriko la 6-a (lankastero): reĝo 1422-1461 kaj 1470-1471
  • Eduardo la 4-a (jorko): reĝo 1461-1470 kaj 1471-1483
  • Eduardo la 5-a (jorko): reĝo mallonge en 1483
  • Rikardo la 3-a (jorko): reĝo 1483-1485
  • Henriko la 7-a (tudoro): reĝo 1485-1509

Ĉefaj bataloj de la milito[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]