Batalo de Tewkesbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Tewkesbury

La Batalo de Tewkesbury (la 4-a de majo 1471) estis grava batalo de la milito de la rozoj. La Jorkoj tute venkis la Lankastrojn.

La lankastra reĝo Henriko la 6-a ĵus estis duafoje detronigita de Eduardo la 4-a. Eduardo venkis la grafon de Warwick, kiu transdonis sian subtenon de Eduardo al Henriko, ĉe la batalo de Barnet, kie la grafo mortis. Margareta de Anĵuo, edzino de Henriko, kaj sia 17-jara filo Eduardo de Westminster (princo de Kimrio), estris la restantajn lankastrajn batalistojn. Ĉe Tewkesbury sekvis decida batalo, kiam la Jorkoj tute venkis la lankastrojn kaj Eduardo Princo de Kimrio mortis. Post la batalo Lankastroj rifuĝis en la abatejo, sed Eduardo la 4-a kondukis la Jorkojn tien kaj ili mortigis multe da siaj malamikoj. Pro tiu sangverŝo la abatejo fermiĝis unu monaton, ĝis eblis ĝin rite purigi kaj rekonsekri. Maragareta de Anĵuo kaj sia filino Anne Neville kaptiĝis. Post malmultaj tagoj Henriko la 6-a (kiu estis malliberulo en la Turo de Londono) aŭ mortis aŭ estis murdata.

Pro la venko, Eduardo la 4-a sekure posedis la anglan tronon.

Ĉiujare dum la dua semajno de julio okazas reenscenigo de la batalo: tio estas la plej granda batala reenscenigo de la mondo.