Eduardo de Westminster (princo de Kimrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Princo Eduardo de Westminster (ankaŭ konata kiel Eduardo de Lancaster, n. la 13-an de oktobro 1453, m. la 4-an de majo 1471) estis la sola filo de Henriko la 6-a (Anglio).

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Eduardo estis filo de Henriko la 6-a kaj Margareta de Anĵuo, kaj naskiĝis en la reĝa palaco ĉe Westminster, Londono. Estis onidiroj ke li estis nelegitima, kaj ke lia patro fakte estis grava nobelo kiu subtenis Margaretan, sed Henriko mem certis ke li estis legitima.

Princo de Kumrio[redakti | redakti fonton]

En 1454, ĉe Kastelo Windsor, Henriko donis al li la rangon Princo de Kimrio, la tradicia titolo de la plej aĝa filo de angla reĝo.

Fuĝo[redakti | redakti fonton]

La sekvan jaron erupciis la milito de rozoj. En 1460 la Jorkoj kaptis Henrikon. Ilia estro, Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko), persvadis parlamenton por ke Henriko daŭre regu Anglion sed Eduardo de Westminster estu senigata de la rajto heredi la tronon: Rikardo Plantaĝeneto aŭ sia heredonto sekvus Henrikon kiel reĝo.

Invado de Anglio[redakti | redakti fonton]

Dume Margareta de Anĵuo, kune kun sia sepjara filo, fuĝis, unue al Kimrio kaj poste al Skotlando, kie ŝi kunigis subtenantojn antaŭ invadi Anglion. La 30-an de septembro 1460 Rikardo Plantaĝeneto mortis dum la batalo de Wakefield. La 12-an de februaro 1461 okazis dua lankastera venko - la dua batalo de St Albans - kaj Henriko liberiĝis. Du jorkaj kavaliroj kiuj respondecis la vivon de Henriko kaptiĝis: Margareta demandis al la juna Eduardo pri ilia sorto kaj li tuj respondis ke ili ekzekutiĝu.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Tamen Margareta ne sufiĉe ekspluatis sian avantaĝon. La 29-an de marto 1461 ŝia armeo tute malvenkis dum la Batalo de Towton, kiam multaj de ŝiaj batalistoj mortis. Dum la sekvaj tri jaroj ŝi instigis ribelojn en norda Anglio sed Henriko la 6-a denove kaptiĝis, kaj fine ŝi kaj Eduardo de Westminster devis ekziliĝi ĉe la kortego de Francio. Tie, laŭ la ambasadoro de Milano, "Eduardo jam parolas preskaŭ ĉiam pri senkapigo kaj militado, kvazaŭ li tenus siamane ĉiujn rimedojn, aŭ kvazaŭ li estus aŭ la dio de batalo aŭ la nekontraŭita posedanto de la angla trono."

Post pluraj jaroj Margareta alianciĝis al Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), antaŭe potencega subtenanto de la Jorkoj kaj konata kiel la reĝfaranto, kiu kverelis kun Eduardo la 4-a, estro de la Jorkoj kaj filo de Rikardo Plantaĝeneto. Decembron 1470 Eduardo de Westminster edziĝis al Anne Neville, la pli juna filino de Rikardo Neville.

Reveno al Anglio; morto[redakti | redakti fonton]

Rikardo Neville retronigis Henrikon la 6-an, kaj Margareta kaj sia filo revenis al Anglio. Tamen, antaŭ ilia alteriĝo, Rikardo Neville malvenkis kaj mortis dum la batalo de Barnet (la 14-an de aprilo 1471). Margareta kaj Eduardo kunigis la restantajn lankasterajn batalistojn sed tute malvenkis dum la batalo de Tewkesbury (la 4-an de majo 1471), kiam Eduardo de Westminster mortis. Eduardo estis la sola princo de Kimrio kiu mortis dumbatale.