Rikardo la 2-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Rikardo la 2-a (apartigilo)
Rikardo la 2-a
monarko de Anglio
Richard II King of England.jpg
Coat of Arms of Richard II of England (1377-1399).svg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1367 (1367-01-06)
en Bordozo
Morto 14-an de februaro 1400 (1400-02-14) (33-jara)
en Pontefract Castle
Tombo Abatejo Westminster [#]
Ŝtataneco Reĝlando Anglio [#]
Subskribo Rikardo la 2-a (Anglio)
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj [#]
Patro Eduardo de Woodstock [#]
Patrino Joan of Kent [#]
Gefratoj Joan Holland, Duchess of Brittany • John Holland, 1st Duke of Exeter • Thomas Holland, 2nd Earl of Kent • Edward of Angoulême • Roger Clarendon [#]
Edzino Anne of Bohemia • Isabella of Valois [#]
Profesio
Okupo monarko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Rikardo la 2-a (6a de Januaro 1367 – ĉ. 14a de Februaro 1400), konata ankaŭ kiel Rikardo de Bordozo, estis Reĝo de Anglio el 1377 ĝis li estis elpostenigita en 1399. Rikardo, filo de Eduardo, nome la Nigra Princo, naskiĝis en Bordozo dum la regado de sia avo, Eduardo la 3-a. Lia patro estis Princo de Akvitanio. Rikardo estis la plej juna frato de Eduardo de Angulemo, post kies morto Rikardo, trijaraĝa, iĝis la dua en la linio al la trono post sia patro. Post la morto de la patro de Rikardo antaŭ la morto de Eduardo la 3-a, Rikardo, pro pliaĝeco, iĝis la ŝajna heredonto al la trono. Je la morto de Eduardo la 3-a la venontan jaron, Rikardo sukcedis al la trono estante nur dekjaraĝa.

Dum la unuaj jaroj de Rikardo kiel reĝo, la regado estis en la mano de serio de konsilistoj. Plej el la aristokrataro preferis tion al regenteco estrita de la onklo de la reĝo, Johano de Gento, kvankam Gento restis tre influpova. Je la surtronigo de Rikardo, kaj poste dum multo de lia reĝeco, Anglio frontis variajn problemojn, inter kiuj la pliiĝanta milito kontraŭ Francio (kiu ne bone iris por la angloj), landlimaj konfliktoj kun Skotlando, kaj ekonomiaj malfacilaĵoj rilate al la Nigra morto. Grava defio por la regno estis la Kamparana Ribelo de 1381, kaj la juna reĝo ludis gravan rolon en la sukcesa supero de tiu krizo. En la venontaj jaroj, tamen, la reĝa dependo el malgranda nombro de korteganoj okazigis malkontenton inter influuloj, kaj en 1387 la kontrolo de la regado estis kaptita de grupo de aristokratoj konataj kiel Lords Appellant. Ĉirkaŭ 1389 tamen Rikardo estis reakirinta la kontrolon, kaj dum la venontaj ok jaroj regis en relativa harmonio kun siaj iamaj opoziciantoj.

En 1397, Rikardo revenĝis el la Appellant, multaj el kiuj estis ekzekutitaj aŭ ekzilitaj. La venontaj du jaroj estis priskribitaj fare de historiistoj kiel la "tiranio" de Rikardo. En 1399, post la morto de Johano de Ganto, la reĝo senheredigis la filon de Ganto, nome Henriko de Bolingbroke, kiu estis jam antaŭe ekzilita. Henriko invadis Anglion en Junio 1399 kun malgranda forto kiu tuj kreskiĝis laŭnombre. Kvankam li deklaris dekomence ke lia celo estas nur postuli sian havaĵon, tuj klare evidentiĝis, ke Henriko intencis postuli la tronon por li mem. Trafinte malmultan reziston, Bolingbroke elpostenigis Rikardon kaj kronigis sin mem kiel reĝo Henriko la 4-a. Rikardo mortis en kaptiveco en Februaro 1400; oni supozas, ke li estis malsatigita ĝis morto, kvankam ankoraŭ oni ne certas pri lia reala fino.

Oni diris, ke Rikardo estis alta, bela kaj inteligenta. Li estis malpli militema ol sia patro kaj avo, kaj klopodis meti finon al la Centjara milito, kiun Eduardo la 3-a estis startiginta. Li estis firma kredanto en la reĝa superpovo, kio kondukis lin al la malpliigo de la povo de la aristokrataro, kaj al fido en privata sekvantaro por militista protekto anstataŭe; kontraste al la frateca, mlilitista kortego de sia avo, li kultivis rafinitan etoson ĉe sia kortego, en kiu la reĝo estas altigita figuro, kun arto kaj kulturo tiescentre.

La postmorta reputacio de Rikardo estis amplekse uzata de William Shakespeare, kies teatraĵo Rikardo la 2-a portretis la misregadon fare de Rikardo kaj lian elpostenigon fare de Bolingbroke kiel responsa pri la Militoj de rozoj de la 15a jarcento. Modernaj historiistoj ne akceptas tiun interpreton, sed ne senkulpigas Rikardon mem el respondeco pri lia propra elpostenigo. Kvankam probable ne tute freneza, kiel historiistoj de la 19a kaj 20a jarcentoj kredis, li povus esti sub tio kion la psikologoj nuntempe identigas kiel persona disordo, partikulare manifestita ĉirkaŭ la fino de sia regado. Plej fakuloj interkonsentas, ke kvankam liaj politikoj ne estis nerealaj aŭ eĉ tute senprecedencaj, la vojo kiun li planis por tiuj estis tute neakceptebla por la tiama politika establo, kaj tio kondukis al sia faligo.