Brita reĝa familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita reĝa familio
Dinastio
reĝa familio
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉoj Karlo la 3-aCamilla de BritioWilliam Mountbatten-WindsorKate MiddletonGeorgo de KembriĝoCharlotte de Kembriĝo • Ludoviko de Kembriĝo • Archie Mountbatten-Windsor • Princess Lilibet of Sussex • Anno Princino Reĝa de Britio • Andreo de Jorko • Beatrico de Jorko • Eŭgenino de Jorko • Eduardo, Duko de Edinburgo • Sophie Rhys-Jones • Lady Louise Windsor • Jakobo, grafo de Wessex • Prince Richard, Duke of Gloucester • Birgitte, Duchess of Gloucester • Prince Edward, Duke of Kent • Katharine, Duchess of Kent • Princess Alexandra, The Honourable Lady Ogilvy • Prince Michael of Kent • Marie Christine, Princess Michael of Kent vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Brita reĝa familio sur la balkono de la Palaco Buckingham post la ĉiujara "Trooping the Colour" en 2013.

La Brita reĝa familio, en angla British royal family, estas komponita de la reĝino Elizabeto la 2-a kaj ŝiaj plej proksimaj parencoj. Ne estas strikta jura aŭ formala difino pri kiu estas kaj kiu ne estas membro de la Britia reĝa familio. Multaj membroj subtenas la reĝinon en la partopreno en publikaj okazaĵoj kaj ofte entreprenas bonfarajn taskojn kaj interesojn. La reĝa familio estas rigardata kiel Britaj kulturaj ikonoj.

Tiuj kiuj iam ricevis la titolojn de "Royal Highness" nome "His" aŭ "Her Royal Highness" (HRH) (honoro je la konto de la monarko), kaj de "Majesty" nome "His" aŭ "Her Majesty" (HM), estas normale konsiderataj membroj, inkluzive tiujn kiuj ricevis tiujn titolojn eĉ antaŭ la komenco de la regado de la nuntempa monarko. Laŭ tiu kriterio, listo de la nuntempa reĝa familio kutime inkluzivas la monarkon, ties filojn kaj vir-liniajn nepojn de la monarko kaj de antaŭaj monarkoj, la filojn de la plej aĝa filo de la Princo de Kimrio, kaj ĉiujn el ties nunaj aŭ vidvaj edz(in)oj.

Kelkaj membroj de la reĝa familio havas oficialajn loĝejojn nomitajn laŭ la lokoj el kiuj anoncoj estis faritaj, nome la "Court Circular" pri la oficialaj engaĝiĝoj kiujn ili estis plenumintaj. La oficialaj taskoj kaj dungitaro de kelkaj membroj de la reĝa familio estas financataj per parlamenta monatribuo, ricevita nerekte el la monarko aŭ el la ŝtata trezoro.[1] La reĝa familio estas subtenata de nombraj Britaj Reĝaj Hejmoj, krom de la dungitoj de la loĝataj reĝaj palacoj kaj de la Duklando Kornvalo.

Ekde 1917, nome dum la Unua Mondmilito, kiam la reĝo Georgo la 5-a ŝanĝis la nomon de la reĝa dinastio el tiu duongermana de Saksio-Koburgo kaj Gotao, al kiu membroj de la reĝa familio estis apartenintaj, ĉu pro nasko ĉu pro geedzeco, al tiu de Windsor. Iamaj titolitaj membroj de la reĝa familio kutime ne uzas familian nomon, kvankam ekde 1960 la familinomo Mountbatten-Windsor de Princo Filipo estis adoptita de la familio Mountbatten, estis preskribita kiel familia nomo por la rektaj posteuloj de Elizabeto la 2-a kiuj ne havas reĝajn titolojn, kaj ĝi estas foje uzata laŭbezone por tiuj kiuj ja havas tiajn titolojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Burke's Guide to the Royal Family. Burke's Peerage, 1973.
  • Cannon, John Ashton. The Oxford Illustrated History of the British Monarchy. Oxford University Press, 1988.
  • Churchill, Randolph S. They Serve the Queen: A New and Authoritative Account of the Royal Household. ("Prepared for Coronation Year") Hutchinson, 1953.
  • Fraser, Antonia (eld). The Lives of the Kings & Queens of England. Revised & updated edition. University of California Press, 1998.
  • Hayden, Ilse. Symbol and Privilege: The Ritual Context of British Royalty. University of Arizona Press, 1987.
  • Longford, Elizabeth Harman (Countess of Longford). The Royal House of Windsor. Revised edition. Crown, 1984.
  • Weir, Alison. Britain's Royal Families: The Complete Genealogy. Pimlico/Random House, 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

 (74.2 KB)