Ernő Goldfinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Goldfinger
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1902 (1902-09-11)
en Budapeŝto
Morto 15-an de novembro 1987 (1987-11-15) (85-jaraĝa)
en Londono
Tombo Golders Green Crematorium vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Hungario vd
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj vd
Familio
Edz(in)o Ursula Ruth Blackwell vd
Infanoj Elizabeth Goldfinger vd
Profesio
Okupo arkitekto • furniture designer vd
Verkado
Verkoj Trellick Tower ❦
2 Willow Road ❦
Balfron Tower vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernő Goldfinger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Goldfinger Ernő estis hungardevena brita arkitekto laŭ brutalista stilo, fasonisto, urbanizisto, membro de brita reĝa arta akademio (1971).

Ernő Goldfinger[1] naskiĝis la 11-an de septembro 1902 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de novembro 1987 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Goldfinger devenis el riĉa juda familio, en la fruaj jaroj li vivis en Transilvanio. Komence li lernis en sia naskiĝurbo, poste pro kolapso de Aŭstrio-Hungario en Svislando. Inter 1921-1923 li laboris en arkitektura oficejo en Parizo, poste li studis en Nacia Altlernejo de Belartoj (1923-1931), ankaŭ en arkitektura ateliero de Auguste Perret (1924). Goldfinger en 1924 establis komunan atelieron kun András Szivessy. Komence li estis fasonisto, li ankaŭ studvojaĝis en multe da landoj (ĉefe en 1926), fine li studis en Sorbonne urbanistikon (1927-1929), pli poste li memstariĝis. En 1931 li edziĝis al anglino, tial post 3 jaroj li translokiĝis al Londono, kie li jam estis arkitekto. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en rekonstruoj de bombarditaj domoj, krome liaj novaj domoj tiris atenton tutlande.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]