Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj
publika esplorada universitato • constituent college • altlernejo • eldonejo de malfermita aliro • organizaĵo pri edukado
moto Knowledge is Power
Informoj
fondodato 1916
Situo
Geografia situo 51° 31′ 19″ N, 0° 7′ 44″ U (mapo)51.52205-0.12899999999999Koordinatoj: 51° 31′ 19″ N, 0° 7′ 44″ U (mapo)
lando  Britio
adreso School of Oriental and African Studies, Thornhaugh Street, Russell Square, London, WC1H 0XG
poŝtkodo WC1H 0XG
Nombroj
nombro de studentoj 6295
adreso School of Oriental and African Studies, Thornhaugh Street, Russell Square, London, WC1H 0XG
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Open Society University Network
• Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj vd
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj (Granda Londono)
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj (Granda Londono)
DEC
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj (Anglio)
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj (Anglio)
DEC
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj
Map
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj
vdr

La Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj - angle School of Oriental and African Studies,[1] mallongigite SOAS, brita prononco [ˈsoʊæs] - estas publika esploruniversitato en Londono, Anglio, kaj estas konstitucia kolegio de la federacia Universitato de Londono. Por simpleco, ĝi nun kutime nomatas SOAS University of London, "universitato SOAS de Londono". Fondita en 1916, SOAS situas en la areo Bloomsbury de centra Londono.

SOAS estas unu el la ĉefaj institucioj de la mondo por la studo de Azio, Afriko kaj Mezoriento.[2][3] Ĝia biblioteko estas unu el la kvin naciaj esplorbibliotekoj en Anglio.[4] SOAS ankaŭ enhavas la Brunejan Galerion, angle Brunei Gallery, kiu aranĝas programon de interŝanĝoj de nuntempaj kaj historiaj ekspozicioj de Azio, Afriko kaj la Proksima Oriento kun la celo prezenti kaj reklami kulturojn el tiuj ĉi regionoj. La jara enspezo de la institucio por 2021-22 estis 98.0 milionoj da [[brita pundo|britaj pundoj (£)] el kiuj 6.1 milionoj £ estis de esplorsubvencioj kaj kontraktoj, kun elspezo de 117.8 milionoj £.

SOAS estas dividita en tri fakultatojn: Fakultato de Arto kaj Homaj sciencoj, Fakultato de Lingvoj kaj Kulturoj, kaj Fakultato de Juro kaj Sociaj Sciencoj kiu inkludas la Lernejon SOAS de Juro. La universitato ofertas ĉirkaŭ 350 bakalaŭro-kombinaĵojn, pli ol 100 unujarajn kursojn por akiro pri grado de magistro, kaj doktorigajn programojn en preskaŭ ĉiu sekcio. La universitato "produktis" plurajn ŝtatestrojn, registaraj ministrojn, diplomatojn, centrajn bankistojn, juĝistojn de Supera kortumo, Nobel-premiitojn pri paco, kaj multajn aliajn famajn gvidantojn tra la mondo. SOAS estas membro de la Asocio de Ŝtatkomunumaj Universitatoj, Association of Commonwealth Universities establita en 1913.

Konataj dungitoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]