John Saeed
Aspekto
John Saeed | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto universitata instruisto |
Okupiganto | kolegio Triunuo en Dublino |
John Ibrahim Saeed estas brita lingvisto kaj profesoro pri lingvistiko en la kolegio Triunuo (la Trinity College Dublin aŭ irlande Coláiste na Tríonóide),[1] la plej malnova akademia institucio en Irlando. Ekde 2022 li estas pensiiĝinta.[1] Li estas plej konata pro siaj verkoj pri la somala lingvo (𐒖𐒍 𐒈𐒝𐒑𐒛𐒐𐒘) kaj semantiko.[2] La dua verkaĵo, unue publikigita en 1997 kun dua eldono publikigita en 2003,[3] tria eldono en 2009, kvara eldono en 2015 kaj kvina eldono en 2023, estas referenca verkaĵo pri semantiko internacie.[4]
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Semantics, 1997, kvara eldono 2015 eldonejo Routledge, kvina eldono 2023 eldonejo Wiley-Blackwell
- Irish Sign Language: A Cognitive Linguistic Approach (Irlanda signolingvo: Kogna Lingva Aliro), kun Lorraine Leeson, 2012
- Somali, 1999
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 informoj pri li en la retejo de la kolegio Triunuo (angle)
- ↑ Appleyard, David L. (februaro 1990). “Saeed John Ibrahim: Somali reference grammar (referenca gramatiko pri la somala)”, Bulletin of the School of Oriental and African Studies (Bulteno de la Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj) (angle) 53 (1), p. 189–190. doi:10.1017/S0041977X00021923.
- ↑ Burley, Lynn (2004). “Semantics” (angle) 80 (3), p. 634–635. doi:10.1353/lan.2004.0115.
- ↑ Abbott, Barbara (septembro 2005). “Semantics (2-a eld.)” (angle) (3), p. 465–466. doi:10.1017/S0272263105210203.