Tate Modern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tate Modern
Tate Modern
arta muzeo • non-departmental public body • nacia muzeo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Southwark
Adreso Bankside, London, SE1 9TG
Poŝtkodo SE1 9TG
Arkitekto(j) de Meuron vd
Estiĝo 1992
Direktoro Frances Morris • Lars Nittve • Vicente Todoli • Chris Dercon
Koordinatoj 51° 30′ 28″ N, 0° 5′ 58″ U (mapo)51.507777777778-0.09944444444443Koordinatoj: 51° 30′ 28″ N, 0° 5′ 58″ U (mapo)
Tate Modern (Granda Londono)
Tate Modern (Granda Londono)
DEC
Tate Modern
Tate Modern
Situo de Tate Modern
Map
Tate Modern
Jaraj vizitantoj: 6 098 340 (2019)
Parto de Tate vd
Retpaĝo https://www.tate.org.uk/visit/tate-modern
vdr
Panorama vido el la balkono Tate Modern
La Turbina Halo
Ekstero de la Switch House
galerio ĉe Tate Modern.
Olafur Eliasson, La Vetera Projekto (2004)
Rachel Whiteread, EMBANKMENT (2005)
Tate Modern sur la malferma tago de la Jarmila Ponto en 2000

La Muzeo Tate Modern (angle Tate Modern) estas la brita Nacia Muzeo de moderna arto, kaj kune kun Tate Britain, Tate Liverpool, Tate St Ives kaj Tate Online, estas parto de la Tate Gallery- grupo [1].

Notindas ke, la muzeogalerioj sur la tria, kvara kaj kvina etaĝoj estas organizitaj laŭteme, male al aliaj muzeoj en la mondo kiuj estas organizitaj laŭ tempoperiodoj.

En 2007 ĝi estis la plej vizitata moderna arta muzeo en la mondo kaj la tria ĝenerale, post la Luvra Muzeo en Parizo kaj la Brita Muzeo, ankaŭ en Londono, kun 5,2 milionoj da vizitantoj.

La muzeo povas esti atingita tra la Jarmila Ponto kondukanta de Katedralo Sankta Paŭlo en la City ĝis la suda bordo de la Tamizo, same kiel tra Blackfriars kaj Sathke fervojaj stacidomoj [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo situas en Londono, sude de la Tamizo en la Bankside areo, en la Bankside konstruaĵo de la elektrocentralo, dezajnita fare de la arkitekto Siro Giles Gilbert Scott. La centralo estis konstruita en du stadioj inter 1947 ĝis 1963 [3].

Post kiam la elektrocentralo estis fermita en 1981, la konstruaĵo estis prirezignita dum proksimume 15 jaroj. Post ekzamenado de diversaj proponoj por la estonteco de la komplekso, estis decidite konservi la konstruaĵon kaj konverti ĝin en muzeon, dezajnitan fare de la svisaj arkitektoj Herzog kaj de Maron. La konverta laboro komenciĝis en 1995 kaj finiĝis kun la malfermo de la muzeo en 2000. Ili inkluzivis aldoni du plankojn sur la tegmento de la konstruaĵo kun vitra koverto.

Tate Modern estis malfermita de la Reĝino Elizabeto la 2-a la 11an de majo 2000.[4] Ekde malfermo, ĝi estis tre populara altiro por lokuloj kaj turistoj. Estas senpaga eniro. Dum la unua jaro, Tate Modern ricevis 5.25 milionon da vizitantoj. La antaŭa jaro la tri ekzistanta Tate galerioj ricevis 2.5 milionon da vizitantoj kombinita [5].

En junio 2016, nova alo estis inaŭgurita sur la suda flanko de la muzeo, kiu inkluzivas novan, dek-etaĝan konstruaĵon, kiu estas 65 metrojn alta kaj pintita per observferdeko. La konstruaĵo pliigis la totalan ekranareon je 60% kaj igis la "Tate Modern" la plej granda moderna arta muzeo en la mondo [6][7]. La konstruaĵo estis konstruita super kelo, subtera spaco kie la benzinujoj de la centralo situas, super kiu estis la konstruaĵo de transformatorejo kiu daŭre estis en uzo. Herzog kaj de Maron-arkitektoj ankaŭ dezajnis la novan konstruaĵon. La transformatorejo estis fermita kaj disfaligita sed la kelo estis konservita kiel spektaklospaco.

La totalkosto de la vastiga projekto atingis ĉirkaŭ 260 milionojn da pundoj [8]. La israela komercisto Eyal Ofer donacis 10 milionojn da pundoj por la avantaĝo de la projekto [9]. La nova alo estas nomita laŭ la komercisto Len Blavatnik (Blavatnik Building), kiu donacis la plej grandan kvanton kaj ankaŭ financas la prizorgadon de la konstruaĵo.

Pro la Pandemio de KOVIM-19 la muzeo estis fermita por 173 tagoj en 2020 kaj ĉeesto plonĝis de 77 elcentoj al 1,432,991. Tamen, ĝi rekuperis forte en 2022, kun 3,883,160 vizitantoj, faranta ĝin la tria plej vizitita en Britio kaj la kvara-plej vizitita artan muzeon en la mondo.[10][11]

La turbinhalo[redakti | redakti fonton]

Sur la unua etaĝo de la konstruaĵo estas granda halo kiun uzis la turbino de la elektrocentralo. Tiu ĉi halo, konata kiel "La Turbino-Halo" permesas la prezenton de grandskalaj verkoj. La alteco de la halo estas proksimume 5 etaĝoj, kaj ĝia areo estas 3,400 kvadrataj metroj [12].

La turbinhalo sur la unua etaĝo siatempe gastigis la generatorojn de la centralo. Nun la spaco estas uzata por menditaj verkoj kreitaj speciale por Tate Modern, unu ĉiujare. La sekvaj artistoj kontribuis al la turbinhalo:

Serio Unilever[redakti | redakti fonton]

En la salono estis prezentita serio da speciale menditaj verkoj, financitaj de la kompanio Unilever. Tiu serio estis nomita la "Unilever-serio". La verkoj estis montritaj ekde 2000 kaj estis planitaj por esti montritaj dum kvin jaroj, tamen, pro la sukceso de la serio, Unilever decidis financi la verkojn ĝis 2012 [13].

La serio inkluzivis la sekvajn verkojn:

  • I Do, I Undo, I Redo (Mi faras, mi malfaras, mi refaras) farita fare de Louise Bourgeois - prezentita en 2000.
  • Double Bind (Duobla Volumo) farita de Juan Muñoz - prezentita en 2001.
  • Marsyas farita fare de Anish Kapur, estis prezentita en 2002.
  • The Weather Project (La vetera projekto) kreita de Olafur Eliasson, estis prezentita en 2003.
  • Raw Materials (krudmaterialoj) farita de Bruce Nauman, estis prezentita en 2004.
  • Embankment farita de Rachel Whiterid, estis prezentita en 2005.
  • Test Site (testejo) kreita de Carsten Holler, estis prezentita en 2006.
  • Shibboleth (ŝiboleto) farita de Doris Salcedo, estis prezentita en 2007.
  • TH.2058 farita de Dominic Gonzalez-Forster, estis prezentita en 2008.
  • How it is? (Kiel ĝi estas?) farita de Miroslav Belka, estis prezentita en 2009.
  • Sunflower Seeds (Sunfloraj Semoj) faritaj de Ai Weiwei estis lanĉitaj en 2010.
  • Film farita fare de Tesita Dean estis montrita en 2011.
  • These associations (Ĉi tiuj asocioj) faritaj de Tino Segal estis prezentita en 2012.

Serio Hyundai[redakti | redakti fonton]

En 2015, post trijara paŭzo, la agado de prezentado de grandskalaj menditaj verkoj estis rekomencita en la salono, post subskribo de sponsorada interkonsento kun la kompanio Hyundai [14].

  • Empty Lot (Malplena Loto) de Avraham Kruzwilges estis prezentita en 2015 [15]
  • ANYWHEN (KIAM AJN) farita de Philippe Parneau estis prezentita en 2016 [16]
  • One Two Three Swing! (Unu Du Tri Svingo!) farita de la grupo Superplex (grupo de artistoj el Danio) prezentita en 2017 [17]
  • "10,148,451" farita de Tanya Bruggera estis prezentita en 2018 [18]
  • "Fons Americanus" de Cara Walker estis prezentita en 2019 [19]

Specialaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Ekspoziciaj ĉambroj (eltiraĵo) [20]:

  • 2016: Georgia O'Keeffe. Katalogo [21].
  • 2017: Wolfgang Tillmans
  • 2017: Alberto Giacometti
  • 2017/18: Amedeo Modigliani
  • 2017/18: Ruĝa Stelo Super Rusio.

Turbinhalo (eltiraĵo):

  • 2021/22: Anicka Yi. Enamiĝinte kun la mondo.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

Tate Modern prezentas verkojn de la plej gravaj kaj influaj klasikaj modernaj kaj nuntempaj artistoj. Komencante de verkoj de Vincent van Gogh, Paul Cézanne, Paul Gauguin kaj Henri de Toulouse-Lautrec, la stiloj de la epoko estas montritaj: Impresionismo, Kubismo, Faŭvismo, Futurismo, Ekspresionismo, Dadaismo kaj Superrealismo same kiel Pop Arto, Minimumismo kaj Koncepta Arto. La muzeo ne nur montras verkojn de la protagonistoj de klasika modernismo, inter aliaj de Pablo Picasso, Georges Braque, Henri Matisse, Piet Mondrian, Marcel Duchamp, Salvador Dalí kaj Andy Warhol, sed ankaŭ avangardaj movadoj kiel la Viena Agadismo aŭ verkoj de Joseph Beuys kaj fokuso pri usona nuntempa arto (Jackson Pollock, Cy Twombly, Mark Rothko, Ed Ruscha).

Prezento[redakti | redakti fonton]

La muzeogalerioj sur la tria, kvara kaj kvina etaĝoj estas organizitaj laŭteme, male al aliaj muzeoj en la mondo kiuj estas organizitaj laŭ tempoperiodoj en kronologia sinsekvo. La elmontraĵoj estas aranĝitaj en kvar larĝaj grupoj: Historio/Memoro/Socio; Nuda/Ago/Korpo; Pejzaĝo/Materio/Medio kaj Mortvivo/Objekto/Reala Vivo. Tiel, ekzemple, bildoj kaj skulptaĵoj rilataj al naturo estos grupigitaj kune. Tio estis necesa por ne montri la grandajn interspacojn de la muzeo en la kolektoj kiel rezulto de tre konservativa aĉetpolitiko en la unua duono de la 20-a jarcento.

Ekde la restrukturado en 2006, tiuj areoj estis Ŝtatoj de Fluo, Ideo kaj Objekto, Poezio kaj Sonĝo kaj Materio kaj Gestoj. Ekzistas ankaŭ grandaj specialaj ekspozicioj kaj grandaj individuaj objektoj en la antaŭa turbinhalo, nun la enirhalo.

Tiu rearanĝo de la bildoj en 2006 dissolvis la temajn grupojn kaj, kvankam ĝi montras la interspacojn en la kolekto, ĝi estis renkontita kun kritikistaplaŭdo.

Galerio: elekto el la konstanta kolekto de pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Portempaj ekspozicioj ĉe Tate Modern – 2008 al 2016, Dataset,  doi:10.6084/m9.Figshare.5766570.V1

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. History and development Tate On-line. Tate Etc.. Alirita 8 January 2013.
  2. Tate Modern (16 Jan 2021). Arkivita el la originalo je 2023-10-22.
  3. The rise, fall and transformation of Bankside power station, 1890-2010. Alirita 6 December 2013.
  4. "2000: Sneak preview of new Tate Modern", BBC.
  5. (2016) “Tate Modern. Nought to Sixteen. A History”, Art Review. 
  6. Vision. Tate Etc.. Alirita 15 August 2012.
  7. Tate Modern extension. Arkivita el la originalo je 2017-06-07. Alirita 22 February 2017.
  8. Tate Modern's chaotic pyramid, The Times, 26 July 2006. Retrieved 26 July 2006.
  9. . Eyal Ofer donates £10m to Tate Modern extension. Financial Times (2 July 2013). Arkivita el la originalo je 10 December 2022. Alirita 12 January 2014.
  10. Tate Guide, August–September 2012
  11. Annual Visitor Survey, The Art Newspaper, 27 March 2023
  12. The rise, fall and transformation of Bankside power station, 1890-2010. Alirita 6 December 2013.
  13. The Unilever Series. Tate Etc.. Alirita 8 January 2013.
  14. Hyundai Commission 2015. Tate Etc.. Alirita 9 January 2016.
  15. Hyundai Commission 2015: Abraham Cruzvillegas. Alirita 23 January 2015.
  16. Hyundai Commission 2016. Tate Etc.. Arkivita el la originalo je 15 September 2016. Alirita 9 January 2016.
  17. Hyundai Commission 2017. Tate Etc.. Alirita 18 July 2019.
  18. Hyundai Commission 2018. Tate Website. Alirita 18 July 2019.
  19. Hyundai Commission 2019. Tate Website. Alirita 6 August 2019.
  20. Tate Modern Visitor Map June 2016
  21. Himmel so blau in FAZ vom 10. August 2016, Seite 14

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]