Giles Gilbert Scott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giles Gilbert Scott
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1880 (1880-11-09)
en Liverpool
Morto 8-an de februaro 1960 (1960-02-08) (79-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Beaumont College
Memorigilo Giles Gilbert Scott
Familio
Patro George Gilbert Scott la pli juna
Frat(in)o Adrian Gilbert Scott
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Katedralo de Liverpolo
Church of St Paul, Liverpool
St Columba's Cathedral
Statue of George V
vdr
La anglikana katedralo de Liverpool
Telefonbudoj konstruataj laŭ la desegno de Scott

Kavaliro Giles Gilbert SCOTT (n. la 9-an de novembro 1880 - m. la 8-an de februaro 1960) estis brita angla arkitekto.

Li estis ano de dinastio de arkitektoj. Lia patro estis George Gilbert Scott la pli juna, lia onklo John Oldrid Scott, kaj lia avo Kavaliro George Gilbert Scott: ĉiuj laboris kiel arkitektoj.

Li miksis modernismon kun la tradicio de la angla gotika reviviĝo. Li desegnis plurajn preĝejojn, kaj famis aparte pro la desegno de la anglikana katedralo de Liverpool, por kiu li venkis en konkurso en 1903. Li desegnis ankaŭ la tradician anglan ruĝan telefonbudon. Post ĝia detruo de bomboj en 1941, li desegnis novan ĉambron por la angla Ĉambro de Deputitoj.