Ai Weiwei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ai Weiwei
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1957 (1957-05-18) (66-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Lernejo de Dezajno Parsons • Art Students League of New York • Pekina Kina Akademio • Universitato de PensilvanioUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Familio
Patro Ai Qing
Edz(in)o Lu Qing
Okupo
Okupo dezajnisto • socia aktivisto • arkitektoskulptisto • pentristo • filmreĝisoro • homrajta aktivulo • fotistoartisto • vidartisto
Verkoj Sunflower Seeds
TTT
Retejo http://www.aiweiwei.com
vdr

Ai Weiwei (ĉine simpligite 艾未未, pinjine Ài Wèiwèi, Pri tiu ĉi sono aŭskulti, do [AJ ŬEJ ŬEJ], naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1957 en Pekino) estas ĉina artisto kaj aktivisto. Li ĝenerale estas perceptita kiel ano de la koncepta arto.

Ai kreskis en la malproksima nordokcidento de Ĉinio, kie li vivis sub severaj kondiĉoj pro la ekzilo de sia patro. Kiel aktivulo, li malkaŝe kritikis la starpunkton de la ĉina registaro pri demokratio kaj homaj rajtoj. Li esploris registaran korupton kaj kaŝojn, aparte la lernejan koruptskandalon en Siĉuano sekve de la siĉuana tertremo en 2008. En 2011, Ai Weiwei estis arestita en la Pekina Internacia Flughaveno la 3-an de aprilo pro "ekonomiaj krimoj". Li estis arestita dum 81 tagoj sen akuzo. Ai Weiwei aperis kiel esenca instiganto en ĉina kultura evoluo, arkitekto de ĉina modernismo, kaj unu el la plej voĉaj politikaj komentistoj de la nacio.

Ai Weiwei enkapsuligas politikan konvinkiĝon kaj sian personan poezion en siaj multaj skulptaĵoj, fotoj kaj publikaj konstrulaboroj. Farante tion, li uzas ĉinajn artajn formojn por montri la ĉinajn politikajn kaj sociajn aferojn.

Post permeso forlasi Ĉinion en 2015, li unue loĝis en Berlino, poste en Kembriĝo kun sia familio, kaj ekde 2021 vivas en Portugalio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]