Ai Qing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ai Qing
Persona informo
艾青
Naskiĝo 27-an de marto 1910 (1910-03-27)
en Jinhua
Morto 5-an de majo 1996 (1996-05-05) (86-jaraĝa)
en Pekino
Etno hanoj vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Ĉinia Arta Akademio vd
Familio
Infanoj Ai Weiwei • Ai Xuan vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • pentristo • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ai Qing (simpligita ĉina skribo; 艾青, pinjino: Aì Qīng, naskita kiel Jiǎng Zhènghán (simpligita ĉina skribo: 蒋正涵, pinjino: Jiǎng Zhènghán), lia alia nomo estas Jiǎng Hǎichéng (simpligita ĉina skribo: 蒋海澄, pinjino: Jiǎng Hǎichéng; n. la 27-an de marto 1910 - m. la 5-an de majo 1996). Li ankaŭ estas konata sub sia plumnomo Lín Bì (simpligita ĉina skribo: 林壁, pinjino: Lin Bi), Kè'ā ( simpligita ĉina skribo:克阿, pinjino: Kè'ā) kaj Éjiā (simpligita ĉina skribo:莪伽, pinjino: Éjiā)[1].

Ai Qing estis unu el la plej grandaj ĉinaj poetoj, vicprezidanto de la Ĉina Verkista Asocio kiu ankaŭ lernis Esperanton en 1932.

Ai Qing estis denuncita dum la kontraŭdekstra movado. En 1958 la familio estis sendita al laborkampo en Beidahuang, Heilongjiang. Poste li kun sia familio iris en ekzilo al Shihezi, Ŝinĝango en 1961, kie ili vivis dum 16 jaroj. Post la morto de Mao Zedong kaj la fino de la Kultura Revolucio, la familio revenis al Pekino en 1976.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ai Qing naskiĝis en la vilaĝo Fantianjiang (贩田蒋), distrikto Jinhua, en la provinco Zhejiang en orienta Ĉinio. Astrologo mencias ke li havas malbonŝancon, kaj li estas transdonita al malriĉa flegistino nomita Dayehe (大葉荷) por esti prizorgata[1]. Kiel plenkreskulo, Ai Qing verkis poemon nomitan Dayanhe (Mia Patrino) por priskribi Dayehe (大叶荷). En tiu tempo, Ai Qing nur sciis la lokan dialektan nomon por Dayehe, ne konis la simpligitan ĉinan skribon, dum en la dialekto de Jinhua, la elparolo de Dayehe (大叶荷) estis konfuzita kun Dayanhe (大堰河), kiu finfine rezultigis tajperaron[2].

En 1928, Ai Qing sukcesis eniri la Xihu-artlernejon en Hangzhou por specialiĝi pri pentroarto. De 1929 ĝis 1932 li studis en Francio. Post studado de la verkoj de Renoir, la poemoj de Majakovskij kaj de la belga verkisto Emile Verhaeren, Ai Qing interesiĝis ankaŭ pri la pensoj de Immanuel Kant kaj Hegel.

Reiro al Ĉinio kaj lia arestado[redakti | redakti fonton]

En januaro 1932, Ai Qing reiris al Ĉinio. Survoje, li verkis poemon titolitan Di Sana (simpligita ĉina skribo:那边, pinjino: Nà Biān) kiu reflektas lian zorgadon pri la kondiĉo de la lando kaj la homoj. En majo 1932 li aliĝis al la Alianco de Ĉinaj Artistoj de la Maldekstro kaptante la atenton de la ĉina verkisto Lu Xun. Du monatojn poste, Ai Qing estis denuncita pro ŝtatperfido fare de spiono de la Kuomintango, ĉina naciista partio, arestita kaj kondamnita al 6 jaroj en malliberejo.

En la malliberejo, Ai Qing verkis Bambuo-Fluton (simpligita ĉina skribo:芦笛, pinjino: Lúdí), Brila Nokto (simpligita ĉina skribo: 透明的夜, pinjino: Tòumíng de yè), Parizo (simpligita ĉina skribo:巴黎, pinjino; Bālí), Marsejlo (simpligita ĉina skribo: 马赛, pinjino: Mǎsài), kaj ankaŭ Mia PatrinoDayanhe (simpligita ĉina skribo: 大堰河, pinjino: Dàyànhé) kiu poste iĝis lia ĉefa verko[1]. En 1934 li publikigis Dayanhe sub la plumnomo Ai Qing kiu estis tiam uzita por la unua fojo. Post esti liberigita el la malliberejo en 1935, li en tiu jaro instruis en altlernejo por instruistinoj en Changzhou dum duona jaro kaj poste iris al Ŝanhajo. En 1936 en Ŝanhajo, Ai Qing publikigis kolekton de Dayanhe-poemoj kun la financa helpo de amiko[1]. En Marto de la jaro 1937 la gazeto Tiānxià Rìbāo estis fondita kaj ĝia ĉefredaktisto, Zhong Dingwen, petis Ai Qing esti la helpredaktisto[3].

En 1937 post la ekesto de la ĉina-japana milito inter 1937 kaj 1945, Ai Qing forlasis Ŝanhajon kaj iris al Vuhano, Ŝjiano kaj Gujlin, por helpi la rezisto-agadojn de Ĉinio kontraŭ Japanio. Li alvenis en Ĉongĉingo en 1940 kaj tuj ricevis instruistan postenon en lernejo por literaturaj studoj. En 1941 kiam okazis la Longa Marŝado, Ai Qing fuĝis al Yan’an (simpligita ĉina skribo: 延安市) en la provinco Ŝenŝjio[1]. Yan’an estis la fino de la Longa Marŝado kaj la povocentro de la Komunista Partio de Ĉinio de 1935 ĝis 1948.

Vivo en Yan’an[redakti | redakti fonton]

Ai Qing vivis en Yan’an (elp. janan) de marto 1941 ĝis septembro 1945. Du tagojn post kiam li helpis batali kontraŭ la japanoj en Yan’an, li ricevis viziton de Luo Fu, la tiama Sekretario de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio kaj de Kai Feng, Prezidanto de la Propaganda Departemento de la Ĉina Komunista Partio, kiuj demandis pri liaj opinioj rilate al la kvalito de la laboro kaj vivo en Yan’an. Samtempe ĵus malfermiĝis la Lernejo pri Arto kaj Leteroj "Lu Xun" kaj estis fondita la Ĉina Rezistan Asocio de Artistoj kiuj proponis postenon al Ai Qing. Ai Qing elektis por gvidi la Rezistan Asocion kaj rifuzis gvidi la Lernejon "Lu Xun"[4].

En 1939, Ai Qing publikigis la verkon titolitan Norda (simpligita ĉina skribo: 北方, pinjino: Běi Fāng). En 1945 li reeldonis Fronte al la Suno (simpligita ĉina skribo: 向太阳, pinjino: Xiàng Tàiyang), Torĉo (simpligita ĉina skribo: 火把, pinjino: 火把, Huǒ Bǎ), Poemoj Por la Vilaĝo (simpligita ĉina skribo: 献给乡村的诗) kaj 12 aliaj poeziaĵoj[1].

Vivo en la Ĉina Popola Respubliko[redakti | redakti fonton]

En septembro 1945, Ai Qing gvidis la movadon de la norda ĉina literatura laborista dividado de Yan’an ĝis Zhangjiakou. En januaro de la jaro 1949, li iĝis armea reprezentanto ĉe la Speciala Lernejo de Arto "Beiping". En oktobro de la sama jaro Ai Qing fariĝis ĉefredaktoro de la revuo Popola Literaturo. En 1950 li publikigis la poemkolekton Huanhuji (simpligita ĉina skribo: 欢呼集) kaj en la aŭtuno de la sama jaro estis publikigita lia poemaro La Brila Ruĝa Stelo (simpligita ĉina skribo: 宝石的红星, pinjino: Bǎoshí de hóngxīng).

Plumnomo[redakti | redakti fonton]

En 1933, estante torturita kaj malliberigita de la Ĉina Naciisma Partio kaj skribante Dayanhe, Ai Qing estis skribonta sian nomon sed li ĉesis ĉe la unua komponento, ĉar li estis memorigita pri sia frustriĝo kun la gvidanto de la Ĉina Naciisma Partio, Ĉiang Kai-ŝek. Li ne ŝatis havi la saman familian nomon kiel li (Ĉiang/Ĵiang). Li uzis la verdan koloron (青) por priskribi la trankvilon de la oceano ("Ai Qing" aŭ 艾青).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 17-an de oktobro 2021 okazis en la ĉina urbo Shenyang la Dua Liaoning-recitalo de esperantaj kaj ĉinaj poemoj organizita de la Liaoning-Esperanto-kultura klubo. Dum la unua recitalo refiefigis preskaŭ sole poemojn de forpasintaj Esperanto-poetoj, en la dua recitalo oni aŭskultis la Esperanto-versiojn de ĉinaj poemoj en diversaj histororiaj periodoj interalie la poemon Mi amas tiun ĉi teron de Ai Qing[5]. Kvankam Ai Qing ankaŭ lernis Esperanton en 1932, ne estas konata ke aliaj verkoj de Ai Qing estis iam tradukitaj al Esperanto.

Verkoj tradukitaj al la angla[redakti | redakti fonton]

  • Kuangye (1940): "Wildness" (Sovaĝeco)
  • Xiang taiyang (1940) "Toward the Sun" (Al la suno)
  • Beifang (1942) "North" (Nordo)
  • Guilai de ge (1980) "Song of Returning" (Kanto de Reveno)
  • Ai Qing quanji (1991) "The Complete Works of Ai Qing" (La kompleta verkaro de Ai Qing").
  • Elektitaj Poemoj de Ai Qing, Eugene Chen Eoyang (red), eld. Indiana University Press, 1982

Verkoop tradukitaj al la franca[redakti | redakti fonton]

  • Le chant de la lumière «Guang de zange» 光 的 赞 歌, redaktisto, tradukisto Ng Yok-Soon. Eld. Les Cent Fleurs, 1989
  • De la poésie ; Du poeto / Ai Qing «Shilun» 诗 论, tradukisto Chantal Chen-Andro, Wang Zaiyuan, Ballouhey, Centre de recherche de l'Université de Paris VIII, 1982
  • '' Poèmes / Ai Ts'ing, redaktoro, tradukistino Catherine Vignal. Publications orientalistes de France, 1979.
  • Le récif: poèmes et fables / Ai Qing, redaktoro, tradukisto Ng Yok-Soon. Eld. Les Cent Fleurs, 1987

Persone[redakti | redakti fonton]

Ai Qing estas la patro de la fama artisto Ai Weiwei[6] kaj de la artistino Ai Xuan [7][8].

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la artikolo Ai Qing en la indonezia vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 (zh) "艾青小传". Ĉina Reto (中国网). Arkivita de la originalo, la 1-an de Aprilo 2010. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "zgw" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  2. (zh) (1991).新詩鑑賞辭典(in ). :上海辭書出版社. p. 366頁. ISBN  7-5326-0115-3 . "大堰河" , 只 是 , 1973 我 , , “大堰河” 其實 家鄉 家鄉”和“大堰河”完全一樣。
  3. (zh) 關國煊,與丁玲同被打成右派的詩人艾青,載 傳記文學69:2
  4. (zh) "张立群,延安时期艾青的文人心态,粤海风2010年第2期". Arkivita el la originalo, la 4-an de Marto 2016.
  5. (eo) Wu Guojiang, Versoj plenaj de verdo, revuo Esperanto, p. 45, n-ro 1365 (2), Februaro 2022
  6. (en) Lee Khoon Choy (2005). Pioneers of modern China: understanding the inscrutable Chinese. World Scientific. ISBN 978-981-256-618-8.
  7. (en) "Ai Weiwei". Current Biography Yearbook 2011. Ipswich, MA: H.W. Wilson. 2011. pp. 12–15. ISBN 9780824211219.
  8. (en) Charles Merewether, Ruins in Reverse, en: Ai Weiwei: Under Construction, University of New South Wales Press, Sydney, 2008, p. 29.