Janan

| Janan | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| departemento-ranga urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 716000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 187 009 (2010) [+] | ||
| Loĝdenso | 59 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 36° 36′ N, 109° 29′ O (mapo)36.59523109.48628Koordinatoj: 36° 36′ N, 109° 29′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 975 m [+] | ||
| Areo | 37030,54 km² (3 703 054 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Janan, foje Yan'-an aŭ Jenan (simpligita ĉina skribo:延安市) estas urbo en provinco Ŝenhsi, en norda Ĉinio, sur dekstra rivero Yen kun. La urbo estas simbolo de la ĉina komunista revolucio (KPC).
Laŭ la stato de 2010 en la urbo Janan vivis 2 187 009 loĝantoj sur areo de 37 030,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 59 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis grava limurbo dum jarcentoj, sed malgraviĝis ekde la 15-a jc. Tie okazis inter 1864 kaj 1875 muslimaj ribeloj, en la 1870-aj, 1920-aj, 1930-aj jaroj okazis malsategoj.
La urbo estas grava por la ĉina komunista historio, ĉar la forpelitaj komunistoj alvenis la urbon post la 10.000 km-a „Longa Marŝo” (1934–35). La komunistoj havis tie la ĉefsidejon dum la kontraŭjapana milito (1937–45) kaj dum la enlanda milito. La loĝkavoj, fositaj en la montaran flankon, estas hodiaŭ memorlokoj.
Oni okupiĝas en la urbo precipe pri lanoteksado.




